Tomb Raider: The Angel of Darkness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomb Raider: The Angel of Darkness

Disvolvo Core Design
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Muziko Peter Connelly
Serio Tomb Raider
Platformo PlayStation 2
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Tomb Raider: The Angel of Darkness estas videoludo de la serio Tomb Raider kaj la sekvo de Tomb Raider: Chronicles. Ĝi estas la lasta epizodo kreita de Core Design kaj estis publikigita la 20-an de junio 2003 de Eidos Interactive. En tiu videoludo Lara estas akuzita pri la hommortigo de Werner Von Croy. La ludo disvolviĝas en du landoj: Francio kaj Ĉeĥio.

Temo

Akuzite pri la hommortigo de sia eksa mentoro Werner Von Croy, Lara iĝas eskapanto. Sekvante la notojn skribitajn sur taglibro lasita al ŝi de Von Croy, Lara eltrovas ke ŝi devas retrovi kelkajn artefaktojn antaŭ ol sekreta alianco, kies celo estas domini la mondon kaj revivigi terurajn bibliajn kreitaĵojn konatajn kiel Nefilimoj.

Peter Van Eckhardt estas la ĉefa malamiko en Tomb Raider: The Angel of Darkness. Li estas malica alkemiisto de la 15-a jarcento, kiu kreis fortegan armilon nomatan Sanglyph. Eckhardt dividis ĝin en kvin pecoj, kiujn li kaŝis en kvin pentraĵoj, de li kreitaj, prezentantaj demonajn figurojn.

Eckhardt plimaliciĝis kaj plipotenciĝis. Fine kreis ordenon konatan kiel Kabal, kiu konsistis en alianco de kvin potencaj alkemiistoj, inter kiuj ankaŭ Eckhardt. Li sin pretigis revivigi mortintan hibridan anĝelrason nomatan Nefilimo, kiu estis la kialo, pro kiu li kreis la Sanglyph-on. Li kredis ke per la uzo de la Nefilimoj obtenos la regadon super la mondo. Pro liaj intencoj, ordeno nomata Lux Veritatis ("Lumo de l’vero" latine) naskiĝis por halti Eckhardt-on kaj la Kabal-on. La aliaj anoj de Kabal estis fine mortigitaj de Eckhardt por konservi la sekretojn, kiujn ili havis. La Lux Veritatis akiris la Lumkristalojn, antikvan armilon, kiu estis uzita por estingi la nefiliman rason dum bibliaj tempoj. La tri eroj estis uzitaj kontraŭ Eckhardt, kiu restis en paraliza stato. La Lux Veritatis (gvidataj de Kunfrato Obskura) sigelis Eckhardt-on en profunda kavo kaj lasis lin dum 500 jaroj. La sigelo super Eckhardt estus restinta ĝis la tri Kristaloj ne estos kombinitaj. Kunfrato Obskura konfiskis la kvin pentraĵojn, kiuj entenis la erojn de la Sanglyph. Li pentris religiajn bildojn sur la malicaj kaj kaŝis ĉiun pentraĵon en malsamajn lokojn. La pentraĵoj estis nomataj Obskuraj Pentraĵoj. Poste estis kreita kopio de ĉiu pentraĵo. Tiuj kopioj estis famaj sub la nomo Obskuraj Gravuraĵoj. Ĉiu kopio enhavis kodigitan mapon pri la loko de la originala pentraĵo.

En 1945, io okazis kaj unu el la Kristaloj dividiĝis el la aliaj du. Eblas ke tio okazis pro afero pri la Dua Mondmilito. Eckhardt liberiĝis kaj fuĝis el la kavo, en kiu travivis 500 suferantajn jarojn. Li ĵuris venĝon kontraŭ la Lux Veritatis kaj rekreis la Kabal-on kreante la bazon en sia naskiĝurbo Prago. La nova Kabal engaĝiĝis hanti ĉiun ajn anon de la Lux Veritatis. Eckhardt ankaŭ sukcesis obteni la Lumkristalon, kiu dividiĝis kaj estis ankoraŭ en la manoj de la Lux Veritatis. Li kaŝis tiun ĉi eron en sia malnova laboratorio, kiu troviĝis en la subgrundoj de la Strahov, la sidejo de Kabal.

Kaŝinte tiun eron, Eckhardt kaj la Kabalanoj komencis depostuli la kvin Obskurajn Pentraĵojn por obteni la Sanglyph-on. Kiam Lara estis implikita en la historio, la Kabalanoj jam trovis tri el la kvin pentraĵoj. Do Eckhardt surprenis Werner Von Croy por trovi la lastajn du. Von Croy lokalizis la kvaran pentraĵon sub la Luvro dank’al la Obskuraj Gravuraĵoj, sed neniam informis Eckhardt, ĉar Von Croy eltrovis pri la vera kaj malica flanko de Eckhardt kaj pri liaj intencoj. Malgraŭ Von Croy estis mortigita, Eckhardt ne estis la kulpulo.

Lara trovis la du restantajn pentraĵojn kaj Eckhardt komencis fini tion, kion li iniciatis antaŭ kvin jarcentoj--revivigi la rason Nefilimo. La Kabal reposedis la lastan Nefilimon ekzistantan en Turkio: la ekzemplero estis nomata "la Dormanto". Por revivigi la Dormanton, al Eckhardt necesis korpopartoj, kiujn li obtenis el la viktimoj mortigitaj de li uzante sian potencan ganton. Dum la fina batalo en sia laboratorio kun Lara, Eckhardt komencis la renaskiĝoprocezon de la Dormanto. Li batalis kontraŭ Lara uzante la Sanglyph-on, sed fine estis mortigita de Karel, lia aliancano en la Kabal. Karel demontris esti la lasta pretervivanta Nefilimo kaj ke ĉiuj personoj helpintaj Lara-n mortis pro li por eviti la detruadon de la Dormanto. Do li oferis al Lara eblon aliĝi kun li en la renaskiĝo. Lara rifuzis kaj decidis fini ĉion uzante la ganton de Eckhardt sur la Dormanto--por detrui ĝin kaj eble ankaŭ Karel-on. La posta epizodo estus klariginta ĉu Karel sukcesis aŭ ne forkuri kaj reporti la Nefilimon en Turkion.

Roluloj

  • Lara Croft: akuzite pri la hommortigo de Werner Von Croy, Lara iĝas forkuranto en Eŭropo.
  • Kurtis Trent: la dua ludebla rolulo, Kurtis Trent volas venĝi la morton de sia patro, Konstantin, granda majstro de Lux Veritatis. Kurtis ŝajnas esti la lastulo de tiu sekreta ordeno.
  • Pieter Van Eckhardt: la Nigra Alkemiisto, estro de sekreta organizaĵo, Kabal, kies sidejo estas en la Strahov-Fortreso ĉe Prago. Li petas al Werner Von Croy retrovi kvin artefaktojn konatajn kiel Obskuraj Pentraĵoj, pri kiuj oni pensas ke ili havas alkemiajn povojn.
  • Werner Von Croy: maljuna mentoro de Lara dum ŝia juneco kaj fama arkeologo, estas murdita de la Monstro en sia pariza apartamento je la komenco de la ludo. Lara estas la ununura ĉeestanta persono kun la murdinto dum la hommortigado.
  • Louis Bouchard: homo implikita en obskuraj aferoj en la obskura flanko de Parizo, estas la posedanto de la dancejo Le Serpent Rouge, lastatempe fermita pro mortintonombro en la skipo, eble kunligita al la Monstro.
  • Marten Gunderson: militveretano. Nun administras laŭpagajn soldatarojn por la defendo de bazoj kun invadriskoj. Li laboras por Pieter Van Eckhardt kaj estas responsulo de la sieĝo de Luvro.
  • Joachim Karel: okupas unu el la plej gravaj postenoj de Kabal kaj havas la bazon ĉe Parizo. Li sekurigas la reklutadon kaj la protektadon de la sekto. Li kaŝas obskuran sekreton...
  • Grant Muller: unu el la scienculoj de Kabal, kiu laboras en la Bio-Kupolo. Amanto de plantoj, por la Kabalanoj li kreos vegetadon taŭgan por la renaskiĝo de la Nefilimoj.
  • Kristina Boaz: pretervivinta post aera akcidento, estas responsulino de la korektiga fako de la psikiatra instituo de la Strahov, ĉe Prago.
  • Margot Carvier: amikino kaj kolegino de Von Croy kaj instruistino en la akademio de Pariza historio estas okupita ekzameni freŝdatan arkeologian prifoson sub la Luvro. Pli poste ŝi estos mortigita de la Monstro post interparolo inter ŝi kaj Lara.
  • Janice: tiea prostituitino kunpartiganta kelkajn utilajn informojn kun Lara pri la freŝdataj (kaj multe suspektindaj) okazaĵoj en la Pariza Geto.
  • Pierre: proprietulo de la restoracio Cafe Metro. Li akceptas helpi Lara-n retrovi Bouchard-on nur se ŝi retrovos kaj reportos al li skatolon ene de la dancejo Le Serpent Rouge.
  • Francine: eksknabino de Pierre. Ŝi helpas Lara-n eniri en la tombejon de la preĝejo St. Aicard.
  • Daniel Rennes: ano de la obskura loĝantaro, kiu loĝas la subteraĵojn de Parizo. Amiko de Louis Bouchard, li administras sekrete kontraŭleĝajn monokomercadojn, uzante kiel ŝirmon pruntofilion. Rennes estas ankaŭ forĝisto, pentristo kaj arkivisto. Li estas mortigata de Eckhardt.
  • Anton Gris: boksotrejnisto, amiko de Louis Bouchard. Li administras gimnastejon en malnova preĝejo de Parizo.
  • Thomas Luddick: praga ĵurnalisto. Li donas informojn pri la Kabal kaj la sekurecokarton de la Strahov-Fortreso al Lara Croft interŝanĝe kontraŭ mono. Li estas pli poste mortigata de Pieter Van Eckhardt.

Karakterizoj

Analoge la antaŭajn 5 epizodojn de Tomb Raider, The Angel of Darkness havas du ludeblajn personojn: nome Lara Croft kaj Kurtis Trent.

La ludanto regas Lara-n en 33 niveloj, primanovrante ŝin atente inter kaptiloj kaj solvendaj enigmoj.

Malkiel la antaŭaj ludoj, Angel of Darkness ne permesas uzi la duoblajn pistolojn. Tamen la ludantoj de la PK-a versio havas eblon uzi ilin elŝutante el interreto kelkajn softvarojn.

Speciala karakterizo de The Angel of Darkness estas, ke Lara devas akiri fortopotencigojn por sukcesi plenumi saltojn, malfermi pordojn...

Alia speciala karakterizo estas la enmeto de la eblo por la ludanto elekti tion kion Lara devas diri al la personoj, kun kiuj ŝi estas parolanta, kiel peti ĝentile, subaĉeti aŭ minaci.

Niveloj

 Francio (Parizo)

Lara renkontas Werner-on en lia apartamento ĉe Parizo, antaŭ ol li estas murdita antaŭ ŝiaj okuloj. Estante la unua suspektato, ŝi fuĝas inter la parizaj stratetoj, aŭdacante en la plej strangaj lokoj: la nokta lokalo nomata Le Serpent Rouge kaj la famaj galerioj de Luvro.

  • 1-a Nivelo: Stratetoj de Parizo
  • 2-a Nivelo: Popolaj domoj en ruino
  • 3-a Nivelo: Tegmentoj de la industria zono
  • 4-a Nivelo: Apartamento de M. Carvier
  • 5-a Nivelo: Geto de Parizo
  • 6-a Nivelo: Herbisto de l’saliko
  • 7-a Nivelo: Café Metro
  • 8-a Nivelo: La Serpent Rouge
  • 9-a Nivelo: Tombejo de San Aicard
  • 10-a Nivelo: Kaŝejo de Bouchard
  • 11-a Nivelo: Preĝejo de San Aicard
  • 12-a Nivelo: Monto de la garantiaĵoj de Rennes
  • 13-a Nivelo: Luvro: rubaĵkanaloj
  • 14-a Nivelo: Galerioj de Luvro
  • 15-a Nivelo: La arkeologia prifoso
  • 16-a Nivelo: Tombo de la avo
  • 17-a Nivelo: La ĉambro de la sezonoj
  • 18-a Nivelo: Salono de Netuno
  • 19-a Nivelo: La kolero de la besto
  • 20-a Nivelo: Sanktejo de la Flamo
  • 21-a Nivelo: La spiro de Ade
  • 22-a Nivelo: Sieĝataj galerioj
  • 23-a Nivelo: Apartamento de Von Croy

 Ĉeĥio (Prago)

Lara estas serĉanta indicojn en la apartamento de riĉa galeristo, konata kiel Mathias Vasiley, kiu estas lastatempe mortigita de la Monstro. La Strahov estas la fortreso de la diabla organizaĵo, kiu rilatas la murdojn de la Monstro, lokalizita en Prago. Lara obtenas la eniron per ĵurnalisto. La Strahov-Fortreso estas kunmetita el malsamaj areoj, inter kiuj centro pri biologiaj serĉadoj, centro pri akva serĉado, psikiatria institucio (la ununura nivelo de ĉiuj Tomb Raider ludata de alia rolulo) kaj sekreta tombo nomata La kripto de l’trofeoj. Fizike ĝi estas vasta industria instalaĵo.

  • 24-a Nivelo: La sceno de l’krimo
  • 25-a Nivelo: La Strahov-Fortreso
  • 26-a Nivelo: Centro pri biologiaj serĉadoj
  • 27-a Nivelo: La Sanatorio (Kurtis)
  • 28-a Nivelo: Areo pri sekureco (Kurtis)
  • 29-a Nivelo: Areo pri akva serĉado
  • 30-a Nivelo: La kripto de l’trofeoj
  • 31-a Nivelo: La reveno de Boaz (Kurtis)
  • 32-a Nivelo: La perdita posedaĵo
  • 33-a Nivelo: Laboratorio de Eckhardt

(Kurtis) signifas ke la ludanto personigos la rolulon Kurtis en tiu nivelo.

Lara Croft Tomb Raider: The Action Adventure

Lara Croft Tomb Raider: The Action Adventure estas interaktiva DVD publikigita en 2006, kiu sekvas la intrigon de Angel Of Darkness en plifaciligita versio.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda