Tomb Raider 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomb Raider 2

La kaŝejo de Bartoli, Venecio

La kaŝejo de Bartoli, Venecio
Disvolvo Core Design
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Scenaro Vicky Arnold
Muziko Nathan McCree
Serio Tomb Raider
Antaŭita de Tomb Raider 1
Sekvita de Tomb Raider 3
Platformo PlayStation
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Tomb Raider 2 estas videoludo de la serio Tomb Raider kaj estas la sekvo de Tomb Raider 1. Ĝi estis kreita de Core Design kaj publikigita en 1997 de Eidos Interactive.

Temo

En la Granda Ĉina Muro situas antikva artefakto nomata Ponardo de Xian. Laŭ la legendo, tiu, kiu enbatas ĝin en propran koron, akiras la povojn de la Drako.

En antikva Ĉinio, la Imperiestro estis tiu, kiu tenis tiun povon kaj tial li estis nesubtaskenda fortaĵo. Do li ekkonkeris la vastan ĉinan landon, sed lia fina batalo malbone finiĝis. Dum ĉiuj popoloj estis subigataj, la monaĥoj de Tibeto bataladis kuraĝe kontraŭ lia malboneco. Konante la povon de la Ponardo, ili forprenis ĝin el la koro de la imperiestro (kaj de la Drako) venkobatante tiel ankaŭ la armeon. La Ponardo estis remetita en sian lokon: la Granda Ĉina Muro.

La fama arkeologino Lara Croft decidis retrovi la Ponardon, forportante ĝin el la templo, kiu ĝin gardas. Sed tuj la problemoj envenas: unu hommortigoprovo portos ŝin al riĉega Marco Bartoli, estro de sekto, kiu vidas lin kiel la Elektiton. Post rokamboleska postkuro en Venecio, Lara estos kaptita kaj portita en boradoplatformon en sueza kanalo.

La patro de Marco Bartoli, Gianni, estis komercisto, kiu iel aĉetis antikvan tibetan manfaritaĵon: la Seraph. Tiu vere estas la ŝlosilo de la katakomboj estantaj sub la antikva monaĥejo de Barkhang, kie loĝas la idoj de la monaĥoj venkobatintaj la Imperiestron. En tiuj katakomboj estas gardata la ŝlosilo de la Templo de Xian, sed la sigelilo troviĝas en la maro, en ĉambro de la vrako de Maria Doria, la ŝipo de Gianni, alfundigita de la monaĥoj antaŭ multaj jaroj.

Post aventura vojaĝo ĉe profundeco je 40 fathom-oj, flupo al Tibeto preskaŭ perfekta kaj traŭmata renkontiĝo en katakomboj, Lara sukcesas atingi la Templon, sed ŝi falos en la subteraĵojn de la grandega konstruaĵo. Ŝi sukcesos reveni en la ĉefan salonegon, sed je la taŭga tempo por vidi Bartoli-n trapikanta sin per la Ponardo...

Roluloj

  • Lara Croft: la brita arkeologino denove profanos tombojn por riveli la misteron de la Ponardo de Xian.
  • Marco Bartoli: estas heredanto de riĉa venecia familio. Lia patro, Gianni Bartoli, mortis kiam li estis ankoraŭ juna en ŝippereo de sia ŝipo. Marco volas ĉiukoste trovi la Ponardon sed por havi la ŝlosilon de la Templo de Xian, necesas trovi la Seraph-on troviĝantan en la droninta ŝipo.
  • Gianni Bartoli: estas la patro de Marco kaj riĉa negocisto, kiu alpropigis al si la Seraph-on, kiu estas la sigelilo de la kaŝita pordo en la monaĥejo Barkhang. Opiniante esti antaŭdestinita al la povo de la Xian, li portis la sigelilon en sian oceanan ŝipon nomatan Maria Doria, sed la monaĥoj de Barkhang alfundigis la ŝipon; Gianni kaj la sigelilo malaperis sub la akvoj.
  • Fabio: estas servilulo de Bartoli; estas la piloto de la hidroplano.
  • Fratulo Chan: dum la generacioj, la sanktaj ordenoj de la monaĥoj de Barkhang tenis la sekretojn de la Ponardo, kiuj estas enfermitaj en lia tibeta monaĥejo. La tomboj troviĝantaj sub tiu antikva konstruaĵo enhavas ŝlosilon nomatan Talion. Marco Bartoli forŝtelis Fratulon Chan kaj sendis sian skipon en Tibeton por reakiri ĝin.

Karakterizoj

La ludebleco de Tomb Raider 2 estis konstruita laŭ la antaŭa epizodo. Tamen la novaĵoj de Tomb Raider 2 estas vasta armilgamo, novaj movoj, aro da veturiloj, vastigitaj niveloj kaj multaj malamikoj.

La ĉefaj movoj ne ŝanĝiĝis: Lara povas salti, kapti elpendaĵojn, puŝi kaj tiri blokojn. Nun Lara povas ankaŭ eskaladi murojn kaj transkapiĝi en aero dum salto. En la ekipaĵo de Lara aldoniĝas la bengalfajroj utilaj por lumigi mallumajn lokojn. Kiam Lara uzas bengalfajron, ŝi povas ĉiuokaze alkroĉiĝi kaj kuri.

Kiel en la unua epizodo, Lara manprenas siajn pistolojn havantajn senlimajn municiojn. Ankaŭ la pafilo kaj la uzi-oj ankoraŭ ĉeestas. Aliaj novaĵoj estas la pafilo M16, la harpuno (unika armilo uzebla subakve) kaj la grenadoĵetilo, la plej potenca armilo de la ludo.

La inkluzivitaj veturiloj estas la motorboato (uzebla en Venecio) kaj la neĝosledo (en Tibeto). Ambaŭ estas uzataj por traveturi longajn distancojn. Cetere la neĝoslando havas ankaŭ mitralojn.

La celo de la ludo restas senŝanĝa laŭ la antaŭa epizodo. Oni devas fini nivelon solvante enigmojn, serĉante ŝlosilojn kaj plenumante malfacilajn saltojn. La sekretoj ne plu rekompencas la ludanton tujtuje: ĉiu sekreto estas markata de drakforma statueto el tri malsamaj materialoj laŭ la malfacileco: el jado, ŝtono aŭ oro. Nur kiam Lara trovintas ĉiujn tri statuetojn en unu nivelo ricevos premiojn kiel armilojn, municiojn aŭ medikamentojn.

Niveloj

 Ĉinio

La ludo komenciĝas en la Granda Ĉina Muro. Lara iris tien por serĉi la Ponardon de Xian. Je la fino de la nivelo, Lara eltrovas sekretan sekton estratan de Marco Bartoli kaj interesitan je la Ponardo mem. Malgraŭ la granda nombro de kaptiloj, tio estas unu el la plej facilaj niveloj de la ludo.

  • 1-a Nivelo: La Granda Muro

 Italio (Venecio)

Lara sekvis Marco-n Bartoli-n ĝis lia kaŝejo en danĝera zono de Venecio. Lara devas eniri en la kaŝejon por renkonti Bartoli-n mem. En la komplekso de la kaŝejo estas ankaŭ la forlasita Teatro de l'Opero, kiu por Lara estas bona ŝanco por havi pli da informoj pri la aferoj de Bartoli. La niveloj de Venecio havas malaltan kaj mezan malfacilecon.

  • 2-a Nivelo: Venecio
  • 3-a Nivelo: Kaŝejo de Bartoli
  • 4-a Nivelo: Teatro de l'Opero

Sueza kanalo

Dum ŝi kaŝiĝis en la aviadilo de Bartoli, Lara svenas frapite de unu lakeo de Bartoli. Kiam ŝi vekiĝas, ŝi estas sen armiloj kaj enkaptita en boradinstalaĵo en la oceano. La ĉefaj celoj de Lara en tiuj niveloj estas retrovi siajn armilojn kaj fuĝi el la altmara instalaĵo. Ĉi tie la niveloj havas mezan kaj altan malfacilecon.

La ludo daŭras sub la oceano en la sueza kanalo, kie la akvoj estas infestataj de ŝarkoj. Lara atingas la restaĵojn de Maria Doria, la luksa ŝipo de Bartoli, kiu dronis antaŭ jardekoj. Tie troviĝas artefakto nomata Seraph. La skipo de Bartoli komencis serĉi ĝin kaj Lara sekvas ilin kaŝe. Tiuj niveloj havas mezan kaj altan malfacilecon.

  • 5-a Nivelo: Altmara platformo
  • 6-a Nivelo: Mergareo
  • 7-a Nivelo: 40 fathom-oj
  • 8-a Nivelo: Restaĵoj de Maria Doria
  • 9-a Nivelo: Loĝataj salonegoj
  • 10-a Nivelo: La haveno

Tibeto

Kun la Seraph en la manoj de Lara, Tomb Raider 2 daŭras inter la montoj de Tibeto. Lara devos alveni en frostajn kavernojn por riveli la misterojn de la Seraph kaj por havi la ŝlosilon de Talion. La niveloj en Tibeto havas mezan kaj altan malfacilecon.

  • 11-a Nivelo: Tibetaj montoflankoj
  • 12-a Nivelo: Monaĥejo de Barkhang
  • 13-a Nivelo: Katakomboj de Talion
  • 14-a Nivelo: Palaco de l'glacio

 Ĉinio

Lara revenas en Ĉinion kaj eniras en la Templon de Xian, kie troviĝas la mistika Ponardo. Bartoli jam iris en la templon. Tiuj lastaj niveloj estas ege malfacilaj.

  • 15-a Nivelo: Templo de la Xian
  • 16-a Nivelo: Flosantaj insuloj
  • 17-a Nivelo: La kuŝejo de la drako

 Britio

Alveninte hejmen, Lara ekzamenas la Ponardon, kiun ŝi akiris. Tamen, subite la alarmilo sonas. La ceteraj de la sekto de Bartoli enrompis en la domon, serĉante venĝon. La fina tasko estas mortigi ĉiujn entrudiĝintojn por fini la ludon.

  • 18-a Nivelo: Domo dolĉa domo

Tomb Raider: The Golden Mask

En 1999, estis publikigita Tomb Raider 2: Gold kiu entenis ĉiujn nivelojn de la originala Tomb Raider 2 sed ankaŭ 5 novajn nivelojn, kiuj konsistigas novan etan aventuron nomatan The Golden Mask (La Orita Masko).

Alasko

  • 1-a Nivelo: The Cold War
  • 2-a Nivelo: Fool's Gold
  • 3-a Nivelo: Furnace of the Gods
  • 4-a Nivelo: Kingdom

 Usono (Lasvegaso)

  • 5-a Nivelo: Nightmare In Vegas

En "The Golden Mask", Lara sin adresis Alasken serĉante la Maskon de Tornarsuk. Laŭ la legendo, tiu ĉi relikvo donas reanimadopovojn al la surmetanto. Ĉi-foje Lara kolizios kontraŭ soldulbando, kiu ankaŭ volas la maskon. La unuaj kvar niveloj disvolviĝas en Alasko. La kvina nivelo disvolviĝas en Lasvegaso sed estas ludebla nur se la ludanto eltrovas ĉiujn sekretojn de ĉiu el kvar niveloj de Tomb Raider 2: Gold.

Vidu ankaŭ