Tomba aĵaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tomba donaco)
Tombaj oferdonoj (vitraj perloj kaj orelringo) el tombo el la frua mezepoko
La ora trono estas nur unu el la valoregaj tombaj oferdonoj de Tutanĥamono
Princa tombo Hochdorf
Banditaccia, Etruska sarkofago

Tomba aĵaro[1] estas objektaro, kiun oni intence metis en la tombon de mortinto.

Tipoj de tombaj oferdonoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas „verajn“ kaj „neverajn“ oferdonojn: neveraj estas la kostumo, armiloj aŭ aliaj objektoj, kiujn la mortinto mem uzis. Veraj enterigaj oferdonoj estas specife por la entombigo faritaj objektoj, ekzemple kadavroornamaĵoj aŭ speciala tomba ceramiko.

Tombaj aĵaroj estas valoraj indikoj por la tempa kaj kultura sistemigo de trovaĵoj, kaj ili permesas pli bonan komprenon de la tiatempa kulturo.

Famaj tombaj aĵaroj[redakti | redakti fonton]

Etruska ĉevalo, tomba oferdono, 600 a.K. (reproduktaĵo)

Tombaj aĵaroj estis trovitaj jam en tomboj el la malfrua paleolitiko (trovaĵo en de:Doppelgrab von Oberkassel, Bonn, Germanio - ĉ. 12-14 mil jaroj). Multaj „princaj tomboj“ el la Hallstatt-kulturo (-800 ĝis -400) estis riĉe dotitaj (Hochdorf, Vix).

Aparte riĉa estis la donacoj en la tombo de Tutanĥamono (1339 a.K.), hodiaŭ konservitaj en la Egipta muzeo de Kairo.

La kutimo entombigi donaĵojn kun mortinto konserviĝis ĝis hodiaŭ, ekzemple en Ĉinio la „Dia mono“ estas specialaj biletoj de altega sumo, kiujn oni bruligas dum la entombiga ceremonio.

Tomboprirabo[redakti | redakti fonton]

Multege el la tomboj estis prirabitaj, ofte jam en antikva tempo, foje ŝajne eĉ de parencoj. Por preventi tomboprirabon etruskoj gratis la vorton śuθina, etruske por "el tombo", sur tombajn oferdonojn, tiel ke ili ne povus esti reuzitaj. [2] Kaj la tombo de Tutanĥamono elstaras ankaŭ pro la fakto, ke ĝi NE estis prirabita (ĝis venis la eŭropa „malkovrinto“ Carter).

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ionesov, Vladimir. 1993. "Problemoj de la sociologia interpretado de la enteriga rito en antikvaj socioj". Scienca Revuo 44(2). 30. [1] La koncepto ne havas stabilan nomon en Esperanto; aliaj samsignifaj terminoj uzitaj de la sama aŭtoro estas enteriga aĵaro (samartikole, p. 30, 33), enteriga instrumentaro (samartikole, p. 34); enteriga ilaro, enterigaj oferdonoj, enterigita atributaro (1994, "La formado de frupolitikaj rilatoj en la proto-baktria civilizo de la bronza epoko", Scienca Revuo 45(2) [2]); kaj entombiga ilaro (1992, "Kulturo kaj socio de Norda Baktrio", Scienca Revuo 43(1)) [3]
  2. Giuliano Bonfante kaj Larissa Bonfante The Etruscan Language: an Introduction (Univ. Manchester Press, 2002. ISBN 0-7190-5540-7); pluraj specimenoj kolektitaj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]