Tomba aĵaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombodonacoj (vitraj perloj kaj orelringo) el tombo el la frua mezepoko
La ora trono estas nur unu el la valoregaj tombodonacoj de Tutanĥamono
Princa tombo Hochdorf
Banditaccia, Etruska sarkofago

Tomba donaco (aŭ tombodonaco) estas objekto, kiun oni intence metis en la tombon de mortinto.

Tipoj de tombodonacoj

Oni distingas „verajn“ kaj „neverajn“ donacojn: neveraj estas la kostumo, armiloj aŭ uzataj objektoj, kiun la mortinto mem uzis. Veraj donacoj estas specife por la entombigo faritaj objektoj, ekz-e kadavroornamaĵoj aŭ speciala tomba ceramiko.

Tombodonacoj estas valoraj indikoj pri la tempa kaj kultura sistemigo de trovaĵoj, kaj ili permesas pli bonan komprenon de la tiatempa kulturo.

Famaj tombodonacoj

Etruska ĉevalo, tombodonaco, 600 a.K. (reproduktaĵo)

Tombodonacoj estis trovitaj jam en tomboj el malfrua paleolitiko (trovaĵo en de:Doppelgrab von Oberkassel, Bonn, Germanio - ĉ. 12-14 mil jaroj). Multaj „princaj tomboj“ el Hallstatt-kulturo (-800 ĝis -400) estis riĉe dotitaj (Hochdorf, Vix).

Aparte riĉa estis la donacoj en la tombo de Tutanĥamono (1339 a.K.), hodiaŭ konservitaj en la Egipta muzeo de Kairo.

La kutimo de tombodonaco konserviĝis ĝis hodiaŭ, ekzemple en Ĉinio la „Dia mono“ estas specialaj biletoj de altega sumo, kiun oni bruligas dum la entombiga ceremonio.

Tomboprirabo

Multege el la tomboj estis prirabitaj, ofte jam en antikva tempo, foje ŝajne eĉ de parencoj. Por preventi tomboprirabon etruskoj gratis la vorton śuθina, etruske por "el tombo", sur tombodonacojn, tiel ke ili ne povus esti reuzataj. [1] Kaj la tombo de Tutanĥamono elstaras ankaŭ pro la fakto, ke ĝi NE estis prirabita (ĝis venis la eŭropa „malkovrinto“ Carter).

Notoj, referencoj

  1. Giuliano Bonfante kaj Larissa Bonfante The Etruscan Language: an Introduction (Univ. Manchester Press, 2002. ISBN 0-7190-5540-7); pluraj specimenoj kolektitaj

Vidu ankaŭ