Tombako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otomana tombaka kruĉo sur telero
“Bronza” medalo de la Moskvaj Olimpiaj Ludoj de 1980, fakte tombaka

La tombako[1] estas flava alojo de kupro kaj zinko. Ĝi estas uzata anstataŭ oro en medaloj, ornamaĵoj, kaj dekoracio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tombako estas familio de alojoj, plejparte kupraj, kun 5–20% da zinko. Jen kelkaj specoj de tombako:

  • CuZn15: 85% kupra, 15% zinka. Orkolora, facile martelebla.
  • CuZn10: 90% kupra, 10% zinka. Simile martetlebla kiel CuZn15, sed pli ruĝa.
  • Emajla tombako: 95% kupra, 5% zinka. Emajlebla.

Kelkfoje, oni povas aldoni kelkajn elcentojn da aliaj elementoj, kien plumbo, stano, arseno ktp.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La tombako estas ofte uzata kiel anstataŭigaĵoj por oro; tial, la vorto tombako estas kelkfoje uzata por imitaĵaĉo.[1] Krom tio, historie oni uzis tombakon por kirason kaj butonon.

La “bronzaj” medaloj de Somera Olimpiko 1980 en Moskvo estis fakte tombakaj. Dum la Dua Mondmilito, Kanado faris kvincendajn monerojn el tombako, anstataŭ la origina pura nikelo, pro manko de nikelo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto tombako devenas de la indonezia vorto tembaga “kupro”, kaj origine priskribis la tombakaĵojn, ekzemple gongojn, faritajn en Indonezio kaj venditajn de la koloniintajn nederlandanojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]