Tombejo Père-Lachaise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sur la monteto de la tombejo Père-Lachaise.

La tombejo Père-Lachaise, aŭ oficiale orienta tombejo (franclingve cimetière du Père-Lachaisecimetière de l'Est) estas la plej vasta tombejo de Parizo, kaj unu el la plej famaj tombejoj de la tuta mondo. Ĝi etendiĝas sur 48 hektaroj kaj situas en la 20-a arondismento de la franca ĉefurbo.

Ĝi estas famkonata kiel la plej vizitata tombejo de la mondo : ĝi altiras centojn da miloj da vizitantoj ĉiujare, ĉar ĝi entenas la tombojn de precipe eminentaj francoj el la lastaj du jarcentoj. La tombejo cetere entenas tri monumentojn honorigante la viktimojn de la Unua mondmilito. La nomo de la tombejo devenas de la abato François de la Chaise (1624-1709), la jezuita konfesprenisto de Ludoviko la 14-a, kiu antaŭe vivis tie.

La tombejo estis kreita de Napoleono en 1804. Père-Lachaise hodiaŭ situas ĉe la bulvardo de Ménilmontant. Ĝi estas akcesebla per la metro-stacio Philippe Auguste, sur la 2-a linio.

Famaj tomboj[redakti | redakti fonton]

Cindrejo de la tombejo
Unu el la enirejoj
La ĉirkaŭa avenuo de la tombejo
La tombo de Marcel Proust.
La tombo de Édith Piaf en la tombejo Père-Lachaise de Parizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]