Tombejo de Házsongárd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tombejo de Házsongárd (Tombejo de Haĵongardo); (rumane: Cimitirul Hajongard, hungare Házsongárdi temető, germane: Hasengarten) estas tombĝardeno en la urbo Cluj-Napoca, Rumanio situanta sude de la fortikaĵmuroj de la mezepoka urbo sur la monteto Házsongárd.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbkonsilantaro decidis la uzadon de tiu areo (kie oni produktis ĝis tiam melonojn) kiel tombejo dum la pestepidemio en 1585, ĉar la aliaj tomblokoj pleniĝis. Sur la okcidenta flanko integriĝis pluraj fruktoĝardenoj en la tombejon. En 1750 oni aligis al ĝi la nunan luteranan tombĝardenon, kiun donacis al la urbo la kolonelo De Gladis. En la jaro 1892 oni plivastigis ĝin kun nova areo. Oni entombigis tien dum la jarcentoj hungarojn, rumanojn kaj saksojn. Ĝia bela situo, abunda floraro, la artmonumentaj tomboj igis ĝin fama jam en la fino de la 19-a jarcento. En la jaro 1911 Hillel Kohn kaj Gyula Zsakó registris 67 tombŝtonojn ekzistintajn antaŭ 1700, el kiuj la pli malnovaj estis el la jaro 1586. Oni nomas ĝin panteono, ĉar tie estas enterigitaj la geeminentuloj (kaj iliaj gefamilianoj) de la urbo kaj samtempe de Transilvanio agantaj tie. La 23-an de novembro 2002 okaze de la tago de la hungara scienco en Transilvanio oni starigis memortabulon je la memoro de la anoj de la Hungara Scienca Akademio entombigitaj tie kun nomlisto de ili. Paroladis E. Szilveszter Vizi, prezidanto de la Hungara Scienca Akademio.

En la Tombejo de Haĵongardo ripozas kelkaj famaj esperantistoj, inter kiuj indas mencii Ábel Barabás kaj Sándor Beier.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Házsongárd. Verkis Aladár Lászlóffy, fotografis László Kántor. Helikon Kiadó, Budapest, 1989.
  • Gaal György: Tört kövön és porladó kereszten, Pusztuló múlt és fájó jelen a Házsongárdi temetőben, Stúdium Könyvkiadó, Kolozsvár, 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]