Tombejo de Montparnasse
El Vikipedio
La tombejo de Montparnasse, vidita el la turo Montparnasse.
La tombejo de Montparnasse (franclingve cimetière du Montparnasse) estas unu el la tombejoj de Parizo, lokita en la 14-a arondismento de la franca ĉefurbo.
La tombejo etendiĝas sur 19 hektaroj : ĝi estas do la dua plej vasta nekropolo de Parizo, sed ankaŭ unu el la plej gravaj verdaj areoj de la ĉefurbo. Ĝi entenas pli ol 1 200 arboj, precipe tilioj, tujoj, aceroj, fraksenoj kaj pinoj.