Tombejo de Pozo Moro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombejo de Pozo Moro en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.

La Tombejo de Pozo Moro (puto de la maŭro) estas funebra monumento turoforma de origino el iberoj data el fino de la 6-a jarcento a.K., kiu estis trovita ĉe Chinchilla de Monte-Aragón, Albaceto, Hispanio. Aktuale ĝi troviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido.

Priskribo

Ĝi derivas el tombejoj nov-hititaj. Estas konstruita el tajlita ŝtono kun bazo de tri stupoj, po unu reliefo en la kvar anguloj, alia bazo, dua korpo, leonoj kaj fino kun formo piramida, kio estas simbolo de la maksimuma energio necesa al la korpo por iri al postmorto. La turoformo esta tiu de la arbo de la vivo, kiu kunigas la teran parton kun la ĉiela. Estas referenco de la homo en la tero kaj en la postmorto.

Unu el la leonoj.

La leonoj formas blokon apudan al la tombo. Aperas leono kun malferma buŝo. La leono estas animalo de positiva senco kaj suna karaktero. Estas simbolo de protekto kiu defendas la korpon kaj la cindrojn. La referenco estas la flugila taŭro de la mezopotamia mondo. Ĉar havas malferman buŝon la leono estas monstruo homomanĝa, nome respondeca de la purigo de la animoj en la paradizo. En la reliefoj aperas ikonografioj laŭ la flankoj: nome pokalo kiel ujo de rolulo, la dek du laboroj de Heraklo ktp.

Bibliografio