Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkivo

La Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkivo estas armea tombejo en Ĥarkivo. Ĝis troviĝas en arbara kvartalo Pjatiĥatki kaj estis konstruata en la jaroj 1999–2000 laŭ projekto de la pola skulptisto Zdzisław Pidek.

La tombejo fondiĝis laŭ iniciato de la Federacio de Katinaj Familioj. Tie ĉi estas enterigitaj 4 302 oficiroj de la Pola Soldataro el militkaptitejo de Starobilsk kaj polaj civiloj murditaj en 1940 de NKVD en Ĥarkivo, kaj ankaŭ ĉirkaŭ 2 000 sovetaj ukrainoj, rusoj kaj judoj murditaj de NKVD en la jaroj 1937–1938.

En 1969 lokaj infanoj malkovris ĉi tie tombojn, sed ĉefo de KGB Jurij Andropov ordonis viŝi ĉiajn spurojn de la murdo de poloj. Nur en 1991 dum enkonduka elterigo oni trovis du amasajn tombojn. La tria kaj fina elterigo okazis en 1995.

En 2003 aperis "Księga Cmentarna" (La Libro de la Tombejo) de la tombejo en Ĥarkivo, kun listo de entombigitaj viktimoj de la masakro de Katin kune kun mallongaj biografioj (sume de 3812 nomoj).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

50.08055555555636.262777777778