Tombo de gigantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tombo de gigantoj de Osono

La Tombo de gigantoj estas la plej grandaj antaŭnuragaj kultaĵoj sur Sardio. Kiel la grandaj roktombejoj, la Domus de Janas, la monumentoj de Bonnanaro-kulturo (1.800-1.500 a. K.) estas la antaŭa kulturo al la nuragoj. Ili estas nomataj en la sarda lingvo Tumbas de sos zigantes kaj en la itala lingvo plurale Tombe dei Giganti. Tiuj konstruaĵoj apartenas al la plej malfruaj megalitaj monumentoj.

La elstara elemento de la monumentoj de la unua generacio de la tomboj de gigantoj estas la falosa, ĝis 4 m alta portala steleo en centro de eksedro. Unika en sia artaĵo, la eksedroj de la 321 konataj monumentoj havas unuflanke similecon al la irlanda tombo Court kaj la skotlanda tombo Clyde kaj aliflanke kun eksedroj de malta templo.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Laŭ konstruo, la gigantaj tomboj havas du tipojn. Unu estas kun portala steleo, simile al alirejoj de grandaj roktomboj, kiuj parte imitas portalajn steleojn; ekzemplo por tiu tipo estas videbla en Li Lolghi, Coddu Vecchiu, ambaŭ en Provinco Olbia-Tempio aŭ en S’Ena ’e Thomes ĉe Dorgali. Pli postaj monumentoj kiel Muraguada kaj Tamuli ne estas ekipitaj per centra steleo. Ĉe la monumento de Madau (NU) estas rimarkebla, le eksedro estis konstruita en blokŝtonoj sur defaligita portala steleo, kio montras klare la vicordon.

Oni traktas la komencan konstruon de la tomboj de la gigantoj ĉe la U-forma dolmeno S'Ena 'e sa Vacca ĉe Olzai, en Provinco Nuoro (NU). Ĉe la monumentoj de Coddu Vecchiu kaj Li Lolghi montriĝas grava, ke eksedroj kun portalaj steleoj poste estis starigitaj antaŭ la ekzistantaj rektangulaj galerioj aŭ kestaj tomboj. Tiuj trakonstruaĵoj ne estas limigitaj je la regiono Gallura, kiu montras klare proprecojn de aliloka evoluigo. Tiuepoka monumento estas la dolmeno Sculacacca ĉe Oniferi, kiu montras unikecon. Proksime ĉe Abbasanta situas la monumento de Sos Ozzastros kun galerio longa 3,4 m kaj larĝa unu metron, unu el la plej malgrandaj gigantaj tomboj. Ĝi havas duonrondan eksedron ĉe kiu troviĝas benkosimilaj antaŭkonstruaĵoj.

La plej ofte mallarĝaj galerioj, kiuj estas atingeblaj nur tra eta tralaso ĉe suba fino de la portala steleo, povas longi ĝis 24 m. Ĉe la formigo de la galerio ekzistas diversaj tipoj. Kelkaj estas ekipitaj kiel ĉe la pli postaj protonuragoj, kun horizontale surmetitaj kovraj platoj (S’Ena ’e Thomes), aliaj kun falsaj arkaĵoj (Is Concias, Muraguada kaj Madau). En la kovra konstruo de la galerioj ekzistas la kombinado de horizontalaj platoj kaj arkaĵoj (San Cosimo, Provinco Cagliari (CA)).

En tia galerio, oni trovis ĝis 136 skeletojn. La kultura kontinueco inter la grandaj roktomboj kaj la surgrunda arkitekturo estas ligita tra ŝtonkulto, respektive laŭ ties ejo. Ili staras tiel sur kelkaj roktombaj portaloj kiel ankaŭ sur (tiam kun dentaj frisoj) aŭ apud gigantaj tomboj (Is Concias, Tamuli).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Tombo de gigantoj S’Ena ’e Thomes el la galerio
Fronto kun portala steleo de Tombo de gigantoj S’Ena ’e Thomes
Rigardo de grundo de Tombo de gigantoj S’Ena ’e Thomes en direkto al steleo
Bazo de defaligita Tombo de gigantoj Lu Brandali in Santa Teresa di Gallura

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Konataj tomboj de gigantoj estas:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]