Tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de kontraŭpapo
Johano la 23-a
sepulta monumento
Map
Tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a
Bazaj informoj
Loko Baptejo Sankta Johano
Geografia situo 43° 46′ 24″ N, 11° 15′ 17″ O (mapo)43.77322411.254602Koordinatoj: 43° 46′ 24″ N, 11° 15′ 17″ O (mapo)
Religia aliĝo Romkatolikismo
Regiono Toskanio
Ŝtato  Italio
Municipo Florenco
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Donatello kaj Michelozzo
Jaro de komenco 1419
Jaro de kompletigo Ĉ. 1428
Konstrukosto Ĉ. 1000 florinoj


vdr

La tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a estas la marmora tombmonumento de kontraŭpapo Johano la 23-a (denaske Baldassare Cossa, 1360-1419), konstruita de Donatello kaj Michelozzo ene de la baptejo Sankta Johano, apud la katedralo de Florenco. Ĝi estis mendita de la testamentplenumantoj de la kontraŭpapo, post lia morto je la 22-a de decembro 1419. La monumento estis finpretigita dum la 1420-aj jaroj, kaj tiel fariĝis unu el la plej frutempaj simboloj de renesanca Florenco. Laŭ Ferdinand Gregorovius, la tombo estas "samtempe la sepultejo de la Granda Eklezia Skismo kaj la lasta papa tombo lokita ekster Romo mem"[1].

Johano la 23-a longe kaj amike kunlaboris kun Florenco, kiu konsideris lin kiel la legitima pontifiko dum parto de la okcidenta skismo. La tombmonumento estis ofte rigardita kiel provo por plifortigi la legitimecon de Cossa, ĉar ĝi estis intence starigita ene de precipe prestiĝa baptejo[2]. La papa simbolaro de la tombo, kiu evidentigas la fortan rilaton inter la forpasinta kontraŭpapo kaj Florenco, verŝajne celis moki la posteulon de Johano, la papon Martenon la 5-an[3][4], ĉar tia majesta tombo estus tiutempe neakceptebla por ordinara florenca civitano[5].

La dekoracio de la tombmonumento inkludas interalie bildigon de la tri teologiaj virtoj, la familian blazonon de Johano la 23-a, orbronzan statuon subportitan de gravurita sarkofago, unu Dipatrinon kun Infano ene de niĉo, kaj baldakenon. Kiam ĝi estis finpretigita, la monumento estis la plej granda skulptaĵo de Florenco[6] kaj unu el la tre malmultaj tomboj lokitaj ene de la baptejo aŭ de la najbara katedralo[7]. Tiu monumento estis la unua el pluraj kunlaboraĵoj inter Donatello kaj Michelozzo. La atribuado de la variaj eroj de la tombo al unu artisto aŭ al la alia restas ĝis hodiaŭ debatata de arthistoriistoj, samkiel la interpretado kaj ikonografio de la verko.


Johano la 23-a[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Johano la 23-a (kontraŭpapo).
Johano la 23-a.

Kontraŭpapo Johano la 23-a havis kompleksajn vivon, influon kaj rilaton kun Florenco. Baldassare Cossa origine estis napola nobelo, kiu travivis sian junaĝon en Bolonjo. Papo Bonifaco la 9-a nomumis Cossa kiel ĉefepiskopo de Bolonjo, kaj sekve igis lin kardinalo en 1402. Post la koncilio de Pizo de 1409, Cossa instigis ribelon kontraŭ papo Gregorio la 12-a, kiu rifuzis abdiki. Cossa estis senigita de sia kardinaleco, kiu tamen estis sekve redonita al li de kontraŭpapo Aleksandro la 5-a, elektita de la koncilio[8].

Cossa fariĝis la posteulo de Aleksandro la 5-a en 1410, sub la nomo Johano la 23-a. Kiel papo li estis oficiale agnoskita de Francio, Anglio, Bohemio, Prusio, Portugalio, partoj de la Sankta Romia Imperio kaj multaj norditalaj ŝtaturboj, inkluzive de Florenco kaj Venecio. La avinjona papo Benedikto la 13-a tamen estis rigardita kiel la vera papo de la reĝlandoj de Aragono, Kastilio kaj Skotlando. La tria papo, Gregorio la 12-a, restis subtenita de Ladislao de Napolo, Karlo la 1-a Malatesta, de la dukoj de Bavario, de la palatinata princo-elektisto Ludoviko la 3-a, sed ankaŭ de aliaj partoj de Germanio kaj Pollando[9].

La papo Marteno la 5-a, elektita de la koncilio de Konstanco, kiu samtempe eksigis Johanon la 23-an.

Kiam Ladislao de Napolo konkeris Romon en 1413, Johano la 23-a devis fuĝi al Florenco. La imperiestro Sigismondo devigis lin kunvenigi la koncilion de Konstanco en 1414. La kontraŭpapo tamen fuĝis el la koncilio en 1415, post kiam evidentiĝis minaco por lia ofico kaj eĉ por lia vivo. La koncilio plufunkciis post la fuĝo de Johano la 23-a, kvankam la kontraŭpapo esperis per sia foriro nuligi ĝin. Dum Johano la 23-a provis atingi la teritorion kontrolitan de la burgonja duko Johano la 1-a, li estis kaptita kaj prezentita antaŭ Sigismondo kaj la koncilio. Li estis enkarcerigita de Ludoviko la 3-a en Palatinato[10].

La 29-an de majo 1415, la koncilio samtempe kaj oficiale eksigis Johanon la 23-an : ĝi anstataŭe elektis la papon Martenon la 5-an la 11-an de novembro 1417. La nova papo alvenis al Florenco en februaro 1419[11]. La elaĉetmono por la liberigo de Cossa estis pagita de la Florenca Respubliko en 1419, per konsento inter la palatinata princo kaj la florenca bankisto Giovanni di Bicci de' Medici (Ludoviko la 3-a akceptis la transakcion pro tio, ke li antaŭe rezignis sian aliancon kun Sigismondo). La pago de la elaĉetmono eble estis rekompenco pro la antaŭa subteno de Johano la 23-a al Florenco, aŭ eble nur celis maltrankviligi Martenon la 5-an, kiu tiutempe ankoraŭ estis en Florenco (li alvenis al Romo nur en septembro 1420)[12]. Cossa ja helpis al Florenco konkeri Pizon en 1405, kiam li estis la papa delegato en Bolonjo. Kiel papo, li cetere elektis la bankon Mediĉon kiel la ĝenerala deponbanko responsa pri la papa buĝeto[13].

En Florenco, Cossa submetiĝis antaŭ Marteno la 5-a la 14-an de junio 1419, kaj rekompence ree fariĝis kardinalo la 26-an de junio. Kvankam li estis oficiale nomumita kiel kardinalo-episkopo de Tusculum, Cossa preferis nomi sin la "kardinalo de Florenco"[14]. Li mortis la 22-an de decembro de la sama jaro[15].

Enteriga soleno[redakti | redakti fonton]

La korpo de Baldassare Cossa estis movita al la baptejo Sankta Johano, kaj la enteriga soleno daŭris naŭ tagojn (konforme al la regulo de la Ordo Romanus). Ĝin ĉeestis granda parto de la florenca eminentularo kaj de la papa kortego[16]. Dum la ritualo, la korpo de la kontraŭpapo sur ties mortotuko estis kronita de blanka mitro, dum la kardinala ĉapelo estis metita ĉe liaj piedoj. La tuta enteriga soleno okazis en la baptejo kaj en la katedralo Santa Maria del Fiore[17]. La unuaj tri tagoj de la ceremonio celebris la karieron de Cossa, unue kiel kardinalo kaj sekve kiel papo, lian rolon kiel alianculo de Florenco, kaj lian vivon kiel privata civitano[18]. La korpo de Cossa estis metita en dumtempan tombon, antaŭ la finpretigo de lia tombmonumento[19].

Mendo[redakti | redakti fonton]

Johano heredigis al la baptejo relikvon, kiu laŭkrede estis la dekstra montrofingro de Johano la Baptisto.

La mendo de la tombmonumento de Johano la 23-a estis longe diskutita dum la jardeko post lia morto. La testamento de Johano (skribita kuŝante sur lia mortolito la 22-an de decembro 1419) ja enhavis la kutimajn heredaĵojn, donacojn aŭ karitataĵojn al la Romkatolika Eklezio, sed la plej granda parto de liaj havaĵoj estis lasitaj al liaj nevoj Michele kaj Giovanni[20]. La heredaĵoj de liaj nepoj klare estis unuecaj : la bienoj de Johano estis do longe disputitaj inter variaj kreditoroj, dum la tombo estis konstruiĝanta[21].

Giovanni di Bicci de' Medici, unu el la plenumantoj de la testamento de Johano la 23-a.

Johano la 23-a elektis kvar eminentajn florencanojn kiel plenumantoj de sia testamento : Bartolommeo di Taldo Valori, Niccolò da Uzzano, Giovanni di Bicci de' Medici, kaj Vieri Guadagni[22]. Li cetere permesis, ke du el tiuj homoj rajtu agi en la nomo de la kvar plenumantoj : Valori kaj Medici ŝajne profitis el tiu rajto[23]. Valori mortis la 2-an de septembro 1427 : tiam estis Guadagni jam de longe forpasinta, kaj Uzzano ne plu interesiĝis pri la tuta afero, tiel ke la lastaj formalaĵoj rilate al la mendo de la tombmonumento estis plenumitaj de Giovanni sole, aŭ plej verŝajne de lia filo Kosimo de Mediĉo[24].

La plenumantoj pretendis, ke Johano la 23-a fakte deziris entombiĝon en la baptejo Sankta Johano, kvankam li estis tro modesta por peti tion en sia testamento[25]. Postaj historiistoj plejofte pravigis tiun aserton de la plenumantoj kaj opiniis, ke la kontraŭpapo kaŝis sian deziron pro "takto kaj taktiko". Almenaŭ unu historiisto tamen sugestis, ke la plenumantoj eble elektis la baptejon kontraŭ la vera deziro de Johano la 23-a[26]. Laŭ arkivdokumentoj, la 9-an de januaro 1421 okaze de kunveniĝo aprobis la gildo Arte di Calimala (responsa pri la prizorgado de la baptejo) la starigon de "malgranda kaj diskreta" (breve et honestissima) monumento en la baptejo. La reprezentanto de la gildo Palla Strozzi tiam asertis, ke tia entombigo ene de la baptejo estis konsiderinda honoro, eble troa por la statuso de Johano la 23-a, kion poste konfirmis historiistoj[27]. Troveblas post tiu kunveniĝo neniu alia dokumento de la gildo pri la tombo, ĉar plejmultaj arkivoj de la 1420-aj jaroj malaperis[28]. Tamen restas kelkaj notoj fare de la florenca senatoro Carlo Strozzi[29].

La gildo konsentis pri la konstruado de la tombo verŝajne pro tio, ke Johano la 23-a heredigis al la baptejo altvaloran relikvon, onidire la montrofingron de Johano la Baptisto. La kontraŭpapo cetere donacis 200 florinojn por la fabrikado de bela relikvujo[30]. Per tiu fingro Johano la Baptisto laŭtradicie fingromontris Kriston, dirante "Vidu la ŝafidon de Dio" (Evangelio laŭ Sankta Johano, 1:29). Tiu relikvo havis longan kaj kompleksan historion, kiu despli altvalorigis ĝin : la patriarko de Konstantinopolo prezentis ĝin en 1363 al la papo Urbano la 5-a, kiu transdonis ĝin al siaj posteuloj Gregorio la 11-a kaj Urbano la 7-a. Urbano la 7-a perdis la relikvon okaze de la sieĝo de Nocera. Johano la 23-a poste pagis 800 florinojn por akiri ĝin. Li kutimis surhavi ĝin ĉiutage, antaŭ ol kaŝi ĝin en la monaĥejo Santa Maria degli Angioli[31].

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La tombo estis konstruita tiel, ke ĝia stilo harmonie kongruu kun la interno de la baptejo Sankta Johano.

La kronologion de la konstruado de la tombmonumento oni ne precize scias. Ĝiaj ĉefaj etapoj estis tamen sukcese determinitaj per variaj fontoj. Laŭ dokumento skribita de florenca notario, parto de la tombo estis jam finpretigita en 1424 (laŭ florenca kalendaro)[32]. La kadastra deklaro de Michelozzo de julio 1427 tamen indikis, ke li estis la kunlaboranto de Donatello nur de du jaroj (due anni o incircha), kaj ke tri kvaronoj el la origina konstrubuĝeto de 800 florinoj estis jam elspezitaj[33]. Por klarigi tiujn kontraŭdirajn fontojn eblas proponi plurajn hipotezojn : aŭ la informoj donitaj de Michelozzo eble estis malĝustaj, aŭ Donatello ricevis la mendon antaŭ la eko de sia kunlaborado kun Michelozzo, aŭ eĉ la jaro 1424 de la florenca kalendaro fakte kongruas kun la jaro 1425 de nia moderna kalendaro[34].

La 2-an de februaro 1425, Bartolomeo Valori kaj Kosimo de Mediĉo petis repreni 400 el la 800 florinoj, kiuj estis unue deponitaj ĉe la gildo Arte di Calimala, verŝajne pro tio ke parto de la konstruado jam estis plenumita[35] : tiu deponmono estis kaŭcio, kaze ke la arkitektoj ne finus la tombon kaj ke la gildo mem devus pagi la kompletigon de la verko (kio ekzemple okazis por la relikvujo de la fingro)[36]. Tiu peto ankaŭ klare pruvas, ke aktive okupiĝis pri tiu afero Kosimo mem kaj ne nur sia patro. Ankaŭ Giorgio Vasari en sia referenca verko Le Vite asertis en 1550, ke Kosimo responsis pri la superkontrolo de la mendo. La vera rolo de Kosimo tamen restas debatita de arthistoriistoj[37].

La sarkofago verŝajne estis instalita la 2-an de majo 1426 aŭ iom antaŭe, kiam la gildo Calimala dungis du ekleziulojn por fari ĉiutagan diservon omaĝe al la animo de Johano la 23-a[36]. Arkivoj de la metiejo de la katedralo Santa Maria del Fiore evidentigas, ke la 28-an de januaro 1427 aĉetis Valori kvar blankajn blokojn el marmoro por la tombo[38].

La preciza dato de kompletigo restas nekonata, sed la plej malfrua limo (terminus ante quem) estas difinita de la morto en 1431 de papo Marteno la 5-a, kiu laŭ fidindaj fontoj vizitis almenaŭ unufoje la finfaritan tombon. Aliaj elementoj kaj fontoj emas determini la terminus ante quem sufiĉe frue en la 1420-aj jaroj[39]. La plej fidinda indico datiĝas de septembro 1428, kiam la skulptisto Jacopo della Quercia revenis al Bolonjo el Florenco kaj verkis tombmuron kun alegoriaj Virtoj, kiuj tre detaleme kopiis la Virtojn de la tombo de Johano la 23-a[40].

Vasari asertis, ke la konstruado de la tombo finfine superis la originan buĝeton, kaj kostis entute 1 000 florinojn. Sed li ne precizigis la nomon de la persono, kiu konsekvence akceptis pagi la aldonan monsumon[41], kaj cetere ne malkaŝis la fonton de tiu informo. Tiu proponita kosto, kvankam oni devas konsideri ĝin singardeme[42], ŝajnas kredebla al modernaj arthistoriistoj, ĉar nur la statuo jam kostis 500 florinojn[43].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tombmonumento fronte.
La proksimume samtempa venecia tombo de la doĝo Tommaso Mocenigo, konstruita en 1423, ebligas interesan komparadon.

La baptejo Sankta Johano jam entenis tri sarkofagojn : tiu de la episkopo Ranieri (m. en 1113) kaj du reuzitaj romiaj sarkofagoj[44]. La nova tombmonumento altis 7,32 metrojn kaj do fariĝis la plej alta skulptaĵo de la baptejo, sed ankaŭ la plej alta de tiama Florenco[6]. La katedralo Santa Maria del Fiore entenas malmultajn notindajn tombojn, escepte de tiu de Aldobrandino Ottobuoni[7].

La tombmonumento, konforme al la kondiĉoj difinitaj de Arte di Calimala, bone adaptiĝis kaj alĝustiĝis al la interna dekoracio de la baptejo. La gildo ekzemple petis, ke la tombmuro situu inter du praekzistintaj korintaj kolonoj (la centraj pilieroj inter la Nordaj Pordoj de Lorenzo Ghiberti kaj la orienta tribuno). La tombo tiel kovras unu trionon de unu el la okangulaj muroj, apud la altaro kaj antaŭ la Orientaj Pordoj de Ghiberti[45]. Tia aranĝo emas senigi la tombon je lumo, precipe kiam la pordoj de la baptejo estas fermitaj (kio hodiaŭ plejofte estas la kazo)[46]. La monumento ŝajnus eĉ pli malhela sen la blanka fonmuro, kiu elstaras je 48,4 centimetroj el la bapteja muro[47]. La blanka kaj marona marmoro harmoniigas la tomban strukturon al la plurkolora, blanka-verda interno de la baptejo[48]. Kelkaj arthistoriistoj, surbaze de kolora skizo fare de Buonaccorso Ghirberti, asertis ke la "origina, forviŝinta koloro" de la tombo estis eĉ iom pli alĝustigita[26], dum aliaj male konsideris la skizon kiel tro malpreciza[49]. La baldakeno, krom sia ŝajna intermiksiĝo kun la kolonoj, estas okultrompe subtenita kaj portita de la kornico de la baptejo : tio plu "edzigas al la ĉirkaŭa arkitekturo" la tombmonumenton, kvankam tia arkitektura edziĝo inter la tombo kaj la baptejo estas neeviteble malegala[50]. Krom la statuo kuŝanta sur la sarkofago, ĉiuj aliaj skulptitaj figuroj estas altaj reliefoj.

Kvankam la stilo de la verko estas detaleme klasikisma, ĝia ĝenerala formo restas tipa de la plej gravaj italaj murtomboj de Mezepoko, kies ĉefa propreco estis la superstaplo de diversaj arkitekturaj eroj[51]. Itala gotika skulptarto ĉiam restis ege influita de klasikismo : Donatello kaj Michelozzo do ne bezonis reformi ĝisradike la stilon de antaŭaj artistoj kiel la siena skulptisto Tino di Camaino, kies murtomboj tre famiĝis tra Italio unu jarcenton antaŭe. La realmezura marmora statuo kuŝanta sur sarkofago estas ekzemple tipa de tiu influo. La kurtenaj desegnaĵoj, supre de la tombo, ofte videblas sur aliaj monumentoj kun gotika dekoracio, kaj la triangula pinto de la baldakeno sufiĉe similas al la gabloj de gotikstilaj konstruaĵoj. Ankaŭ aliaj monumentoj havas kurtenojn ĉirkaŭ la kuŝanta statuo, ofte tenitajn de anĝeloj, kun variaj skulptaĵoj supre de ili[52]. La monumento de Johano la 23-a estis ofte komparita al tiu de la doĝo Tommaso Mocenigo de Venecio, konstruita en 1423, kiu entenas altreliefajn sanktulojn ene de niĉoj ĉe la sarkofago, super kiu grandaj kurtenoj kuniĝas triangule (vidu bildon). La arkitekturaj detaloj tamen tiukaze restas gotikaj[53]. La stilo de la tombo de Johano estis kopiita kaj adaptita laŭ lokaj konvencioj por la tombo de la kardinalo Brancacci en Napolo[54], sed 20 jarojn poste ĝi ankaŭ influis tiun de Leonardo Bruni fare de Bernardo Rossellino, en la baziliko Santa Croce de Florenco[55].

Soklo[redakti | redakti fonton]

La soklo de la tombmonumento baziĝas sur alta plinto, kiu altas 38 centimetrojn. Videblas plie eta kornico kaj kelkaj konkavaj molduroj inter la plinto kaj la soklo. La soklo mem altas 1,39 metron kaj larĝas 2,02 metrojn. Ĝi estas dekoraciita per friso, kiu bildigas la kapojn de anĝeloj kun ties flugiloj (aŭ eble serafoj). Sur la soklo estas plie skulptaĵoj de girlandoj kaj rubandoj[6].

Virtoj[redakti | redakti fonton]

La tri teologiaj virtoj.

Super la soklo kaj alia kornico estas statuoj de la tri teologiaj virtoj — de dekstre maldekstren Fido, Karitato kaj Espero — ene de malgrandaj niĉoj. La tri virtoj estas apartigitaj de kvar korintaj pilastroj. Tia statuaro estis tute malbanala en la arthistorio de toskania funebra skulptarto : samaj statuoj de la virtoj tiutempe videblis nur en Venecio, Padovo[43] kaj precipe en Napolo, la denaska urbo de Johano la 23-a[56]. Arthistoriistoj tial supozis, ke Donatello[57] aŭ eĉ Michelozzo[58] eble iam vizitis Venecion, kies arto influis ilin. Janson tamen asertis, ke oni "ne bezonis ekskursadi ĝis Venecio" por trovi tiajn statuojn[43]. Ekster Florenco, Virtoj ja estis sufiĉe kutimaj sur tomboj : oni ofte bildigis la kardinalajn virtojn por ordinaruloj kaj la teologiajn virtojn nur por ekleziuloj, inkluzive de la tombo de la kardinalo Brancacci en Napolo[59]. La Virtoj de la tombo de Johano tamen ŝajnas iom malsamaj, kaj multe pli antikvstilaj[60]. Donatello cetere plenumis du similajn bronzajn Virtojn por la katedralo de Sieno, eble post la Virtoj de Johano aŭ eble antaŭ[61].

La 1,05-metron alta Fido, dekstre de Karitato, tenas komunian kalikon, dum la 1,07-metron alta Karitato tenas kornon de abundeco kaj brulantan vazon. La 1,06-metron alta Espero, dekstre de Karitato, premas siajn manojn preĝante[62]. La centra Virto pri karitato, stile, estas sendube la plej antikva : ĝi entenas variajn elementojn de la klasikaj bildigoj de Abundantia, Cereso kaj Juno (ĉiuj malnovtempe estis skulptitaj kun kornoj de abundeco en siaj maldekstraj manoj)[63]. La tri virtoj, grandaj sed sufiĉe malzorgeme ellaboritaj, ĉefe celas emfazi la antikvecon de la tombo. Ili tamen ankaŭ celas aldoni vertikalan distancon inter la spektanto kaj la sarkofaga statuo. Pli ĝenerale, la virtoj emas emfazi la legitimecon de Johano la 23-a, ĉar ili prezentas lin plivole kiel ordinara pontifiko, eble kiel la unua membro de florenca papa dinastio.

Sarkofago kaj skribaĵo[redakti | redakti fonton]

Super la Virtoj, kvar klasikaj konzoloj, ornamita per akantaj folioj, subtenas la sarkofagon. En la triparta spaco inter la konzoloj, de maldekstre dekstren, estas sinsekve la familia blazono de Johano la 23-a kun la papa tiaro, la papa blazono, kaj denove la familia blazono de Johano kun la kardinala ĉapelo[64]. La rilievo schiacciato (speco de tre malprofundaj bareliefoj, inventita de Donatello) ĉe la sarkofaga arkitravo (2,12-metrojn larĝa kaj 0,7-metron alta) bildigas du anĝeletojn (aŭ putti en la itala). La anĝeletoj tenas malfermitan pergamenon, supozeble papan edikton[65]. La putti kreitaj de Donatello kaj Michelozzo multe similas al siaj antikvaj modeloj krom tio, ke ili krucas siajn gambojn[66].

Sur la pergameno legeblas[32] :

IOANnES QVOnDAM PAPA
XXIIIus. OBIIT FLORENTIE A
NnO DomiNI MCCCCXVIIII XI
KALENDAS IANVARII

Kio tradukeblas al :

Johano la eksa papo
23-a. Mortis en Florenco
P.K. 1419, 11
tagoj antaŭ la Kalendoj de Januaro


Papo Marteno la 5-a malkonsentis pri parto de la skribaĵo — "IOANnES QVOnDAM PAPA" — ĉar tio liaopinie implicis, ke Johano mortis kiel papo : en la latina lingvo, "quondam" povas signifi aŭ "la eksa" aŭ "la forpasinta". La uzado de "olim Papa" anstataŭ "quondam Papa" estis multe pli kutima en tiamaj dokumentoj, kaj estus certe kontentiginta Martenon[29]. Marteno mem sugestis, ke oni identigu Johanon nur kiel napola kardinalo, tiel ke evidentiĝus lia malaltrangeco[67]. Laŭ tiutempaj fontoj, la registaro de Florenco malkonsentis pri iu ajn korekto de la skribaĵo, imitante la respondon de Pontio Pilato pri la skribaĵo sur la kruco de Kristo : "Tio, kio estas skribita, restas skribita."[68]. Marteno la 5-a estis entombigita sub nedekoraciita slabo[69], la ununura plata papa tombo[69]. Marteno tamen ankaŭ havis la unuan papan tombon el bronzo, kaj cetere lokitan en la centra navo de grava baziliko, nome la baziliko Sankta Johano de Laterano[70]. Ĝi verŝajne estis ankaŭ verkita de Donatello[71].

Laŭ la arthistoriisto Charles Avery, la Suprenirado de Kristo kaj Dono de la Ŝlosiloj al Sankta Petro fare de Donatello estis eble projektita ornamaĵo por la fronto de la sarkofago[72]. La referenco al la romiaj kalendoj de januaro, nekutima sur florencaj tomboj, estis tamen sufiĉe kutima por papaj tomboj, kaj ĝi do celis pluaserti la legitimecon de Johano la 23-a[73].

Sarkofaga statuo[redakti | redakti fonton]

La sarkofago kun ties statuo.

Supre de la sarkofago, la apogilo de la sarkofaga statuo estas subtenita de leonoj, kies formo similas al konzoloj de la 14-a jarcento[74]. La leonoj eble estas aludoj al la marzocco, la simbola leono de Florenco : ili tiukaze prezentus la papon kvazaŭe kiel florenca bieno kaj konkeraĵo. La marzocco poste farita de Donatello por la papa apartamento en la baziliko Santa Maria Novella tutsame evidentigis la ambiguon de Florenco rilate al Marteno la 5-a, kiun la urbo-respubliko rigardis samtempe kiel prestiĝa vizitanto kaj kiel ebla malamiko. La leonoj de la tombo de Johano emas klarigi la antaŭan subtenon de Florenco al Johano, prezentante la forpasintan papon kiel florenca papo. Oni tamen singardeme interpretadu la veran sencon de la du leonoj, ĉar la arta bildigo de tiu besto havas simbole tre diversajn signifojn[68]. Aliaj leonoj estis cetere uzitaj por subteni antaŭajn tombojn, ekzemple tiun de Lapo de' Bardi (m. en 1342) en la palaco Bargello[75].

La apogilo kaj la tuko super ĝi kliniĝas direkte al la spektanto. La maldekstra leono, kiu subtenas la kapon, estas iomete malpli alta ol la alia (je du centimetroj), tiel ke pli bone videblas la statuo kaj precipe ties kapo[76]. La statuo mem, realdimensia kaj bronze brunigita, ŝajne ne celas prezenti Johanon la 23-an kiel papo, ĉar la forpasinta pontifiko surhavas la kostumon de kardinalo[77]. La tuko sub la statuo estas el nebrunigita bronzo. Oni malfermis la sarkofagon en la 16-a jarcento : tiam konfirmiĝis, ke la vera mortkostumo de Johano kongruis kun tiu de la statuo[78]. Tiu statuo cetere fariĝis la plej unua ekzemplo de tridimensia skulptaĵo sur itala tombmonumento (jam ekzistis 1,83-metrojn alta bronza statuo sur la balkono de la Palazzo della Briada en Bolonjo, mendita de Bonifaco la 8-a[68]). Kelkaj arthistoriistoj sugestis, ke Donatello skulptis la statuon helpe de mortmasko de la papo[79], sed aliaj malkonsentas pri tio[80].

Baldakeno[redakti | redakti fonton]

Malantaŭ la sarkofaga statuo estas triparta pilono kun mulditaj bordoj, kiu altas 1,34 metron, subtenas la kornicon kaj estas enkadrigita de du pliaj korintaj pilastroj. Super la pilono videblas entablemento de Dipatrino kun Infano ĉe duonluneto, tre tipa simbolo de religia propeto videbla ĉe multaj tomboj[81]. Super la statuo kaj Dipatrino estas arkitektura baldakeno kun brunigitaj pintoj. Ĝi estas ornamita de egalmezuraj flortigoj, kaj estas okultrompe alkroĉita al la supra kornico de la baptejo per malgranda ringo : tio tamen neeblas pro la granda pezo de la baldakeno. La arthistoriistino Sarah McHam[82] sugestis, ke la baldakeno celas simboli la "Kupolon de Paradizo", kaj do la baldacchino de papa entronigo. Lightbrown[83] male asertis, ke tiu baldakeno kun duoblaj pintoj fakte ne estas baldacchino, sed neeklezia baldakenlito[84].

Arta atribuado[redakti | redakti fonton]

La ekstera katedro de la katedralo de Prato estis alia kunlaboraĵo de Donatello kaj Michelozzo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Donatello kaj Michelozzo.

La tombmonumento de Johano la 23-a estis la unua kunlaboraĵo inter Donatello (1386-1466) kaj Michelozzo (1391-1472). Ili plukunlaboris por la tombo de la kardinalo Rainaldo Brancacci en la preĝejo Sant' Angelo a Nido de Napolo, por la tombo de la papa sekretario Bartolommeo Aragazzi en la katedralo de Montepulciano, kaj finfine por la ekstera katedro de la katedralo de Prato[85]. Kiam ekis la kunlaborado, Donatello jam estis bonfama pro siaj statuoj de profetoj kaj sanktuloj en la katedralo de Florenco kaj en la preĝejo Orsanmichele, dum Michelozzo estis iom malpli fama[86]. Ambaŭ artistoj antaŭe laboris en la ateliero de Lorenzo Ghiberti, kiu tiam kvazaŭe regis florencan skulptarton.

Preskaŭ ĉiu ero de la tombmonumento estis kontraŭdire atribuita al Donatello aŭ Michelozzo de variaj arthistoriistoj[87]. Tia diferencigo estas interesa nur laŭ historiografia vidpunkto : atribuaĵoj al Donatello ofte ne originas pro iu ajn objektiva kriterio, sed estas plivole bonaj indicoj de tio, kion plej favoras ĉiu komentisto. Reciproke, multaj kritikistoj emas atribui al Michelozzo la partojn, kiuj laŭ ili estis "malpli bone plenumitaj"[62].

Artaj priskriboj inter la jaroj 1475 kaj 1568 atribuis la tutan tombon al Donatello, escepte de la Virto Fido[88]. Kelkaj modernaj fontoj inversigis tiun analizon, atribuante la tutan tombon al Michelozzo escepte de la sarkofaga statuo[89]. Laŭ la profesoro H. W. Janson, el la marmora verko estas nur la putti atribuebla al la "propra mano de Donatello"[80]. La partnereco de la du artistoj eble originis pro malkompetenteco de Donatello pri muldado aŭ arkitekturo[90], aŭ simple pro lia tro ŝarĝita agendo[91].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lightbown, 1980, pĝ. 4.
  2. Lightbown, 1980, pĝ. 16l; Caplow, 1977, pĝ. 107.
  3. Lightbown, 1980, pĝ. 16l
  4. Caplow, 1977, pĝ. 107.
  5. McHam, 1989, pĝ. 156; Strocchia, 1992, pĝ. 142.
  6. 6,0 6,1 6,2 Lightbown, 1980, pĝ. 26.
  7. 7,0 7,1 Lightbown, 1980, pĝ. 24.
  8. Lightbown, 1980, pĝ. 4; Caplow, 1977, pĝj. 98–99.
  9. Lightbown, 1980, pĝj. 4–5.
  10. Lightbown, 1980, pĝj. 5–6.
  11. Strocchia, 1992, pĝ. 137; Lightbown, 1980, pĝ. 5.
  12. McHam, 1989, pĝ. 154.
  13. Strocchia, 1992, pĝ. 136.
  14. Strocchia, 1992, pĝ. 137.
  15. Caplow, 1977, pĝj. 99–100.
  16. Caplow, 1977, pĝ. 100.
  17. McHam, 1989, pĝj. 154–5; Strocchia, 1992, pĝ. 138; Lightbown, 1980, pĝ. 44.
  18. Strocchia, 1992, pĝ. 139.
  19. Lightbown, 1980, pĝ. 14.
  20. Lightbown, 1980, pĝj. 8–9.
  21. Lightbown, 1980, pĝj. 14–15.
  22. Janson, 1963, pĝ. 59.
  23. Lightbown, 1980, pĝj. 20–21.
  24. Lightbown, 1980, pĝ. 22.
  25. McHam, 1989, pĝj. 155–6.
  26. 26,0 26,1 Janson, 1963, pĝ. 61.
  27. Janson, 1963, pĝ. 59; Caplow, 1977, pĝ. 103.
  28. Lightbown, 1980, pĝ. 16.
  29. 29,0 29,1 Lightbown, 1980, pĝ. 20.
  30. Caplow, 1977, pĝj. 101–102; Strocchia, 1992, pĝ. 138.
  31. Lightbown, 1980, pĝj. 9–10.
  32. 32,0 32,1 Lightbown, 1980, pĝ. 19.
  33. Caplow, 1977, pĝj. 105–108; Grassi, 1964, pĝ. 69.
  34. Janson, 1964, pĝj. 59–62.
  35. Caplow, 1977, pĝ. 104.
  36. 36,0 36,1 Lightbown, 1980, pĝ. 21.
  37. Vasari, Vite, ed. Milanesi, ii, 1878, pĝ. 399. Citita de Caplow, 1977, pĝ. 106; McHam, 1989, pĝ. 156; Lightbown, 1980, pĝ. 18.
  38. Janson, 1963, pĝ. 59; Caplow, 1977, pĝj. 104–105.
  39. Caplow, 1977, pĝj. 116–119; McHam, 1989, pĝ. 157; Strocchia, 1992, pĝ. 134.
  40. Janson, 1963, pĝ. 63.
  41. Caplow, 1977, pĝ. 116; Lightbown, 1980, pĝ. 23. La saman aserton faras Del Migliore, 1684, Firenze città nobilissima
  42. Lightbown, 1980, pĝ. 23.
  43. 43,0 43,1 43,2 Janson, 1963, pĝ. 62.
  44. Lightbown, 1980, pĝ. 16, 24.
  45. Caplow, 1977, pĝ. 120; Lightbown, 1980, pĝ. 24; McHam, "Donatello's Tomb of Pope John XXIII", pĝ. 147.
  46. Caplow, 1977, pĝ. 120.
  47. Caplow, 1977, pĝ. 121.
  48. McHam, 1989, pĝ. 149; Lightbown, 1980, pĝ. 26.
  49. Lightbown, 1980, pĝj. 30–31.
  50. McHam, 1989, pĝ. 163.
  51. Levey, 1996, pĝj. 151-153.
  52. Pope-Hennessy, pĝj. 15–19 and 183–186.
  53. Pope-Hennessy, pĝ. 46 and fig. 89.
  54. John T. Paoletti, Gary M. Radke; Art in Renaissance Italy, 2005, pĝj. 242–243, Laurence King Publishing, ISBN 1-85669-439-9
  55. Levey, Michael; Early Renaissance, pĝ. 57-59, 1967, Penguin
  56. Lightbown, 1980, pĝj. 39–40.
  57. Lightbown, 1980, pĝ. 50.
  58. Caplow, 1977, pĝ. 114.
  59. Lightbown, 1980, pĝj. 25–27.
  60. Lightbown, 1980, pĝ. 38.
  61. Caplow, 1977, pĝ. 134.
  62. 62,0 62,1 Lightbown, 1980, pĝ. 37.
  63. Caplow, 1977, pĝ. 133; Lightbown, 1980, pĝ. 37.
  64. Lightbown, 1980, pĝ. 27.
  65. Lightbown, 1980, pĝ. 28.
  66. Caplow, 1977, pĝ. 135.
  67. Caplow, 1977, pĝ. 105; McHam, 1989, pĝ. 149.
  68. 68,0 68,1 68,2 McHam, 1989, pĝ. 159.
  69. 69,0 69,1 Panofsky, 1964, pĝ. 72.
  70. Gardner, 1992, pĝ. 62; Lightbown, 1980, pĝ. 25.
  71. Meyer, 1904, pĝ. 76; Lightbown, 1980, pĝ. 46.
  72. Avery, 1994, pĝj. 36–39.
  73. McHam, 1989, pĝj. 163–4.
  74. Caplow, 1977, pĝ. 122.
  75. Lightbown, 1980, pĝ. 42.
  76. Meyer, 1904, pĝ. 63; Lightbown, 1980, pĝ. 28.
  77. Lightbown, 1980, pĝ. 43; McHam, 1989, pĝ. 159.
  78. Lightbown, 1980, pĝj. 44–45.
  79. Lightbown, 1980, pĝ. 44; Grassi, 1965, pĝ. 70.
  80. 80,0 80,1 Janson, 1963, pĝ. 64.
  81. McHam, 1989, pĝ. 149, 159.
  82. McHam, 1989, pĝ. 157.
  83. Lightbown, 1980, pĝj. 28–29.
  84. Lightbown, 1980, pĝ. 32.
  85. Lightbown, 1980, pĝj. 2–3.
  86. Lightbown, 1980, pĝ. 1.
  87. Caplow, 1977, pĝj. 122–140; Janson, 1963, pĝj. 63–64; Lightbown, 1980, pĝ. 18.
  88. Caplow, 1977, pĝ. 119.
  89. Grassi, 1964, pĝ. 69.
  90. Janson, 1963, pĝj. 50–56, 63.
  91. Lightbown, 1980, pĝ. 33.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La marzocco estis simbolo de la potenco de Florenco.
  • Avery, Charles. 1994. Donatello: An Introduction. New York: IconEditions. ISBN 978-0-06-430311-8
  • Caplow, Harriet McNeal. 1977. Michelozzo. New York: Garland Publishing, Inc. ISBN 978-0-8240-2678-3
  • Gardner, Julian. 1992. The Tomb and the Tiara. Oxford: Clarendon Press. ISBN 978-0-19-817510-0
  • Grassi, Luigi. Colacicchi, Paul (tradukisto). 1964. All the Sculpture of Donatello. New York: Hawthorn Books, Inc. OCLC 1039596
  • Janson, H.W. 1963. The Sculpture of Donatello. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-03528-8
  • Levey, Michael; Florence, A Portrait, Jonathan Cape, 1996, ISBN 0-7126-7310-5
  • Lightbown, R.W. 1980. Donatello & Michelozzo. London: Harvey Miller. ISBN 0-905203-22-4
  • McHam, Sarah Blake. 1989. "Donatello’s Tomb of Pope John XXIII". In Life and Death in Fifteenth-Century Florence. Ed. Tetel, Marcel, Witt, Ronald G., and Goffen, Rona. Durham: Duke University Press. pĝj. 146–173. ISBN 978-0-8223-0872-0
  • Meyer, Alfred Gotthold. Konody, pĝ.G. (tradukisto). 1904. Donatello. Leipzig: Velhagen & Klasing. (Rete legebla)
  • Pope-Hennessy, John, 1986 (reviziita eld.), Italian Gothic Sculpture, Phaidon, ISBN 0-7148-2415-1
  • Panofsky, Erwin. 1964. Tomb Sculpture. New York: Harry N. Abrams, Inc. ISBN 0-7148-2824-6
  • Strocchia, Sharon T. 1992. Death and Ritual in Renaissance Florence. Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-979-533-077-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.