Tombo malplena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Jesuo Baziliko de la Sankta Tombo, venerita de kristanoj kiel la loko kie li estis entombigita.

Tombo malplena antonomasie estas la tombo de Jesuo trovita malplena post la lia resurekto flanke de liaj disĉiploj, laŭ la evangeliaj rakontoj. Neniu el kvar kanonaj evangelioj, fakte, liveras kompletan rakonton pri la resurekto de Jesuo aŭ pri liaj aperoj, sed liveras rakontojn pri la malkovro de la tombo malplena akordigeblajn inter si, kun variaĵoj tamen rilate la vizitojn de la virinoj al la tombo de Jesuo.

La evangeliaj rakontoj, fakte, kvankam la morta korpo de Jesuo estis sepultita en tombo post lia Krucumo, post tri tagoj la tombo estas malplena, kaj junulo, anĝelo aŭ du anĝeloj-homoj, laŭ la diversaj rakontoj, anoncas al la virinoj ke Kristo estas resurektinta.[1]

Tiuj rakontoj estas la unuaj bibliaj referencoj al la resurekto de Jesuo.

La priresurektaj evageliaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Kanonaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

La Evangelio laŭ Marko raportas pri la malkovro de la tombo malplena ĉe la fino de la 16-a ĉapitro, spertita de tri virinoj Maria Magdalena, Maria la patrino de Jakobo kaj Salome:

” 1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin. 2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis. 3 Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo? 4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda. 5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. 6 Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin! 7 Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. 8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis” .

En la Evangelio laŭ Mateo (ĉapitro 28) estas Maria el Magdalo kaj la "alia Maria" la vizitantinoj de la tombo, kie ili ĉeestas la miraklon de la anĝelo kiu derulas la ŝtonon el la pordo, tremigante la gardistaron, kaj la aperon de Jesuo. Ili estas invitaj: Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Se "kuŝis", do la tombo nun estas malplena.

”1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. 2 Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. 3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; 4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. 5 Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. 6 Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. 7 Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi. 8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj. 9 Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li“.

En la Evangelio laŭ Luko (ĉapitro 24) «la virinoj kiuj venis kun li el Galilea (Lk 23,55) alvenas al la tombo, kiun ili trovas malfermita kaj sen la korpo de Jesuo: ĉi tie ili estas kontaktitaj de du homoj:

” 1 Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis. 2 Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo. 3 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4 Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5 kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? 6 Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo, 7 dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi. 8 Kaj ili rememoris liajn vortojn“.

En la Evangelio laŭ Johano (ĉapitro 20), Maria el Magdalo konstatas ke la ŝtono estas renversita sed ili ne eniras, kaj kuras informi “Simonon Petron kaj la alian disĉiplon kiun Jesuo amis” ,

” 1 La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. 2 Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. 3 Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. 4 Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; 5 kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. 6 Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, 7 kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. 8 Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. 9 Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj. 10 Kaj la disĉiploj iris returne hejmen. 11 Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; 12 kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. 13 Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis“.

Ĉu la tombo malplena konstatolegendo?[redakti | redakti fonton]

Por povi kredi en la resurekto necesis almenaŭ konstati ĉu lia korpo plukuŝas aŭ ne kuŝas en la tombo. Laŭ la kvar evangeliistoj, la sekvantoj de Jesuo konstatas ke la tombo estas maplena antaŭ ol ili ekkredas en la resurekto. Eĉ ili ekkredas je la resurekto post la renkonto kaj sperta kontakto kun Jesuo. Ĉu la konstato pri tombo malplena estas “legendo” utiligita por igi pli kredebla la resurekto?

Esploristoj dividiĝas: sendepende de la kredo, troviĝas kiuj inklinas al la legendeco kaj kiuj ĝin proponas historia evento. La fakto ke ĉiuj kvar evangeliistoj (kaj ĉiuj ĉi-temaj apokrifaĵoj) akordas en tiu konstato, formus validan argumenton por la nelegendeco, laŭ la kredantaj esploriistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evelyn and Frank. Woman in the World of Jesus. Philadelphia: Westminster Press, 1978 ISBN 0664241956.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] en la katolika reteoo de Cattopedia
  • [2] Duboj pri la konstato pri la malplena tombo kaj respondo de Vittorio Messori. Itallingve.

] [3][rompita ligilo]. Itallinva komento pri la konstato pri la tomba malplena.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vittorio Messori, Dicono che è risorto, Un’indagine sul Sepolcro vuoto. Torino 2000, p 86).