Tommy Flanagan (muzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tommy Flanagan

Thomas „Tommy“ Lee Flanagan (* 16-an de marto 1930 en Detrojto; † 16-an de novembro 2001 en Novjorko) estis usona ĵazpianisto de svingo. Lia pianostilo entenis fortajn influojn de Al Haig kaj Hank Jones.

Vivo

Liaj gepatroj estis ĵazentuziasmuloj kaj antaŭenigis la muzikan talenton de Tommy Flanagan per klarneto-instruo jam en la aĝo de ses jaroj. Kiel 11-jarulo li transiris al piano. En 1945 li aŭskultis koncerton de Art Tatum, per kiu li definitive sentis la deziron fariĝi ĵazpianisto. Jam en la sama jaro Tommy Flanagan havis – nur 15-jara – sian unuan profesian prezentadon en la ensemblo de Dexter Gordon. Poste li laboris kun lokaj grupoj en Detrojto, inter alie kun Lucky Thompson, Rudy Rutherford kaj Billy Mitchell. Post la militservo (1951-53) li ludis kun Kenny Burrell kaj iris al Novjorko.

Lia unua prezentado en Novjorko sukcesis en 1956, kiam li anstataŭis malsaneman kränkelnden Bud Powell. Lia ludo impresis Majlson Davis tiom, ke li invitis lin al sia venonta registrad-kunsido. Krome Flanagan kunlaboris kun Oscar Pettiford. Dum la sekvaj 20 jaroj Flanagan faris multajn registraĵojn, nun rekonatajn kiel klasikaĵoj. Unuaj registraĵoj ekestis marton de 1956 direktate de Kenny Burrell; aŭguston de 1957 li sonregistris en Stokholmo kun sia triopo el Wilbur Little kaj Elvin Jones unuafoje je propra nomo. Inter registradoj kun Curtis Fuller (Blues-ette, 1959), Dexter Gordon, Gigi Gryce, Coleman Hawkins, Freddie Hubbard kaj Wilbur Harden elstaras lia kunlaborado kun Sonny Rollins´ Saxophone Colossus (1956), Giant Steps (1959) de John Coltrane kaj The Incredible Jazz Guitar of Wes Montgomery.

Kiel pian-akompananto de Ella Fitzgerald Tommy Flanagan laboris en du pli longaj periodoj inter 1962 kaj 1965 samkiel de 1968 ĝis 1978, intertempe li laboris por Tony Bennett kaj kunverkis je registrad-kunsido de Roy Haynes (Out of the Afternoon) ĉe Impulse!. En 1978, post feliĉe travivita korinfarkto, Flanagan limigis sian laborkampon sur la propra triopo. Al pli granda publiko famiĝis inter alie Let's el 1993. En la sama jaro li ricevis la alte dotitan danan ĵazpremion Jazzpar Prisen.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda