Tommy Robredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tommy Robredo estas kataluna tenisisto, internacie ludanta por Hispanio. Li naskiĝis la 1-an de majo 1982 en Hostalric, Ĝirono, do nun estas 41-jara. Ekde la jaro 1998 li estas tenisa profesiulo. Inter alie li en 2002 kune kun la samlanda tenisistino Arantxa Sánchez Vicario kaj en 2010 duafoje, nun kun la samlandanino María José Martínez Sánchez, gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Eksteraj ligiloj