Tomoŝ-kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomoŝ-kanalo
Tomoŝ-kanalo en Braŝovo
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Brașov
Longeco 17 km
Fluo
Fonto 45° 36′ 45″ N 25° 39′ 29″ O / 45.61250 °N, 25.65806 °O / 45.61250; 25.65806 (mapo)
- Alteco super marnivelo 646 m
Enfluejo al Ghimbășel ĉe 45° 41′ 26″ N 25° 33′ 56″ O / 45.69056 °N, 25.56556 °O / 45.69056; 25.56556 (mapo)
- Alteco 525 m
Altecodiferenco 121 m
Geografio
Trairataj urboj Braŝovo
Alfluantoj
- Maldekstraj Gorganu, Șipot, Aluniș, Valea Cetății, Șcheiu
vdr

Tomoŝ-kanalo (rumane canalul Timiș, germane Tömöschkanal, hungare Tömös csatorna) estas kanalo en Transilvanio, kiu ligas la riverojn Tomoŝ (rumane: Timișul sec) kaj Ghimbășel (Weidenbach). Ĝi maldekstren debranĉiĝas de Tomoŝ en kvartalo Dârste, sude en Braŝovo, kaj trafluas la sudan kaj okcidentan partojn de Braŝovo; tie ĝi parte estas kovrita per betonaj platoj, parte eĉ fluas en tunelo. En la norda antaŭurbo Stupini ĝi atingas la riveron Ghimbășel.

La kanalo longas 17 km[1]. Pro la kurbiĝoj ĝiaj debranĉiĝejo kaj enfluo distancas nur proksimume 10 km.

En sia vojo la kanalo kolektas plurajn riveretojn de maldekstre, direktante ilian akvon al la rivero Ghimbășel kaj for de la rivero Tomos, kiu tamen fine ankaŭ fluas al Ghimbășel. La du riveroj kaj la kanalo do formas triangulon, kies lateroj tamen estas ege kurbaj.

En la rumana lingvo la nomo de la kanalo identas kun tiu de rivero Timiș, kiu fluas en la sud-okcidento de la lando kaj poste tra Serbio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traseul Canalului Timis va fi deviat (rumane) (HTML). Cotidianul Transilvania Expres (2008-01-31). Arkivita el la originalo je 2014-07-26. Alirita 2014-07-17.