Tonamplekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tonamplekso aŭ fake registro[1] estas la distanco inter la plej alta kaj plej malalta tonoj je muzikinstrumentoj kaj la homa kantvoĉo kaj je muzikpecoj, kiu i.a. dependas de la voĉalto. La tonamplekson de melodia linio, de pasaĝo aŭ de kompleta muzikaĵo oni ankaŭ nomas kadrointervalo.

Muzikinstrumentoj havas ege diferencajn tonampleksojn, ekde nur malmultaj tonoj je simplaj frapinstrumentoj ĝis la tuta aŭdebla spektro de orgeno. Pli konkretajn datojn oni pvoas legi en artikoloj pri la laŭaj instrumentoj.

Notado[redakti | redakti fonton]

Fagoto

Vikipedio uzas en kelkaj artikoloj la kutiman grafikan ilustradon de la tonamplekso, kiu prezentas la kutime uzatajn plej malaltan kaj plej altan tonojn per grandaj notokapoj, la pli malofte uzatajn apude per pli malgranda tipoj. Por la ilustraĵo maldekstre tio signifas, ke la tonamplekso de fagoto etendiĝas ekde kontra-Bb gis e’’, sed ke oni foje oni ankaŭ trafas sur kontra-A kiel plej malalta tono, kaj kelkaj muzikisto povas ludi alten ĝis ab’’.

Violinoo

Je kordinstrumentoj unue estas prezentata maldekstre la senprenajn kordojn en la kutima agordo. La plej malsupra kordo (ĉi tie la malgranda g) ankaŭ estas la plejeble malalta tono de la instrumento, dekstre apud la plej alta tono en normala prenmaniero (ĉi tie: a’’’’) la angula notokapo krome montras la plej altan flaĵoletotonon (d’’’’’).

Ĝenerale tamen atentendas, ke ĉi tiuj indikoj nur estas normvaloroj, je specialaj cirkonstancoj (skordaturo, Kromklapo ĉe blovinstrumentoj, eksterordinaraj teknikoj) oni povas eĉ atingi pli grandajn tonampleksojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002