Tonbridge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonbridge
urbeto • eksterparoĥa areo • bazarurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 38 657  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 12′ N, 0° 17′ O (mapo)51.1958333333330.27500000000001Koordinatoj: 51° 12′ N, 0° 17′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Tonbridge (Anglio)
Tonbridge (Anglio)
DEC
Tonbridge
Tonbridge
Situo de Tonbridge
Tonbridge (Britio)
Tonbridge (Britio)
DEC
Tonbridge
Tonbridge
Situo de Tonbridge

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tonbridge [+]
vdr
kastelo Tonbridge

Tonbridge estas urbo de Kent, Anglio. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 38 657 loĝantoj.

La urbo fondiĝis dum la anglosaksa epoko, kie estis strategia ponto trans Rivero Medway. Pro inundoj, la urbo longe situis nur norde de la rivero. Dum la 11-a jarcento kastelo estis konstruita de Rikardo Fitz Gilbert, kiu partoprenis la normandan invadon de Anglio en 1066. Post la 1087-a morto de Vilhelmo la konkerinto, Rikardo Fitz Gilbert subtenis Roberton Curthose kiel reĝo de Anglio: Vilhelmo la 2-a sieĝis kaj kaptis la kastelon. Pluaj sieĝoj okazis dum la regado de Johano. Dum tiu de Henriko la 3-a sieĝita garnizono forbruligis la kastelon. La urbo kaj kastelo rekonstruiĝis kaj la kastelo iĝis reĝa loĝejo kaj arkivejo de Eduardo la 2-a. La kastelbieno nun estas parko kie ruinoj videblas; la ĉefa konstruaĵo servas kiel oficejo de la loka registaro.

En 1552 Eduardo la 6-a fondis lernejon por eduki la filojn de pli prosperaj ĉirkaŭuloj (jam estis proksima lernejo por filoj de malriĉuloj). La lernejo ankoraŭ ekzistas kiel privata lernejo, Tonbridge School.

Dum la angla enlanda milito parlamenta garnizono okupis la urbon kaj sukcese defendis ĝin.

Dum la dua mondmilito estis barakejo por kaptitoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Anna Atkins, botanikistino kaj ilustristino, konsiderata unu el la unuaj fotistinoj