Tondro (orgeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tondro estas efektregistro de la orgeno, kiu produktas sonon similan al tondromuĝado.

La plej disvastigita formo ekfunkcias samtempe la plej malaltajn fajfilojn de la pedalverko (plejofte 16′-registro) kiel tonfasko; krome la plejofte per tio devige rezulta ventŝanceliĝo plifortigas la efekton.

La registro tondro konatas jam ekde la barokepoko, tamen ankaŭ vaste utilis en kinorgenoj. Nuntempe ĝi ne grave rolas kiel memstara registro, ĉar oni ja povas generi ĉi tiun efekton ankaŭ permane kaj la modernaj komponistoj utiligas ĝin en siaj komponaĵoj kaj improvizadoj.

Noto: en la Klais-orgeno de la Benediktana-abatejo Schweiklberg (Germanio) ekzistas registro tondro. Printempe en 2007 la sama orgenkonstrua firmao instalis en la orgenon de la katedralo Altenberger Dom (Germanio) 64′-tondron (akustike farita el kontratrombono 32′ kaj labia kvinto 21 1/3).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]