Tonga lingvo de Tongo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La tonga lingvo parolata en Tongo estas unu el la polineziaj lingvoj, kiuj apartenas al la aŭstroneziaj lingvoj. Ĝi havas 100.000 parolantojn kaj estas VSO-lingvo.

La lingvo de Tongo nomiĝas angle "Tonga" aŭ "Tongan" kaj france "tongan". Oni povas apliki la sufikson -an ankaŭ en Esperanto kaj nomi ĝin la tongana lingvo por tiel distingi ĝin de la tonga lingvo de Malavio kun ĉirkaŭ 200.000 parolantoj en Malavio.

[redakti] Situo ene de la polineziaj lingvoj

Inter la polineziaj lingvoj, la tonga aparte atentindas. Tongo situas en melanezia-polinezia lim-areo. Tial ĝi iom diferas de la aliaj polineziaj lingvoj kaj alproksimiĝas la fiĝian, precipe sone kaj sintakse.

Ankaŭ pro alia kialo gravas la tonga por la evolu-historio de polinezio. La tonganoj multe koloniigis la ĉirkaŭajn insulojn, kio klarigas la similecegon de la lingvoj de Tongo kaj Uveo (Valiso).

La tonga apartenas al la plej malnova evolu-tavolo de la polinezia. Apartena eco de la tonga estas la antaŭmetado de h en kelkaj vortoj, al kiuj mankas la analogiaj sh. Jen ekzemploj:

  • supren
    • tonga: hake
    • uvea: ake
    • futuna: ake, sake
  • malsupren
    • tonga: hifo
    • uvea: ifo
    • niua: hifo
  • naŭ
    • tonga: hiva
    • uvea: hiva
    • futuna: iva
  • kiom
    • tonga: fiha
    • niua: fiha
    • futuna: fia
  • maro
    • tonga: tahi
    • uvea: tai
    • niua: tahi
  • dormi
    • tonga: mohe
    • uvea: moe
    • niua: mohe
    • futuna: moe

La niua havas - kiel la tonga - la determinigan artikolon he, dum al la uvea, kiu vortare preskaŭ tute kongruas kun la tonga, mankas kaj ĉi-h kaj analogio por iu praa indonezia h. La uvea artikolo estas te. La samaj veras por la niua.

[redakti] Lingvo-evoluo

Post la eltrovo en la jaro 1616 far la nederlandano Jakob le Maire, Tonga povis resti sendependa ĝis nun; nur inter 1900 kaj 1970 ĝi estis brita protektorato. Hodiaŭ Tongo regatas de konstitucia monarĥio simila al la brita.

Dum tiu tuta tempo la tonga kulturo povis teni sian identecon; la moderna lingvo kvankam fremd-influiĝis, ekzemple de la angla.

Ĉi-tio videblas ĉe mita teksto skribinta nelonge antaŭ:

Koe taimi nae ogomai ae fefine.
Tiutempe oni aŭdis pri ino. (taimi < angla time = "tempo")

Kompare kun pli malnovaj tekstoj ne nur ŝanĝiĝis iuj vortoj, sed la tonga alsimiliĝis al la angla lingvo ankaŭ laŭ aliaj aspektoj, ekzemple la ortografio. Vidu la jenaj ekzemploj:

La ido de kiu estas tiu knabino?
malnova: coe tama ahái he fafine cóia?
nova: koe tama ´ahai fafine kóia?

Estas la ido de Matapule Fotu.
malnova: coe tana he mataboole co Fotoo
nova: koe tana ´ae matapule ko Fotu

Ni iru al liku...
malnova+nova: two alu fononga gi Licoo

...por vidi sunsubiron.
malnova: ger mamata he hifo he láa
nova: ae hilfo pe laa

Ni aŭskultu la ĉirpadon de la birdoj...
malnova: two fonogo gi he maboo he manoo
nova: kihe mapu ´ae manu

... kaj la lamentadon de la kolomboj.
malnova: me he tangi he loobe
nova: moe tagi `ae lupe


La esperanta vorto "tabuo" venas el la tonga lingvo.