Toni Kroos
El Vikipedio
Toni KROOS (naskiĝis la 4-an de januaro 1990 en Greifswald, tiam ankoraŭ parto de GDR, do nun 23-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "18".
|
||||||