Toni Morrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toni Morrison
Nobel-premiito
Persona informo
Chloe Ardelia Wofford
Naskonomo Chloe Ardelia Wofford
Naskiĝo 18-an de februaro 1931 (1931-02-18)
en Lorain
Morto 5-an de aŭgusto 2019 (2019-08-05) (88-jaraĝa)
en Bronkso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo South-View Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Sirakuso • Lorain • NovjorkoOhio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lorain High School • Universitato HowardUniversitato Cornell vd
Subskribo Toni Morrison
Familio
Edz(in)o Harold Morrison vd
Parencoj Cecilia Rouse vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • libretisto • universitata instruisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • rakontisto de sonlibroj • redaktoro vd
Laborkampo poezioliteraturo • Afrik-Usona literaturo • literaturo de Usono vd
Verkado
Verkoj The Bluest Eye ❦
Sula ❦
Song of Solomon ❦
Beloved ❦
Tar Baby ❦
Jazz ❦
Paradizo ❦
Love ❦
A Mercy ❦
Home ❦
God Help the Child vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Toni MORRISON (origine Chloe Anthony WOFFORD; naskiĝis la 18-an de februaro 1931 en Lorain, Ohio — mortis la 5-an de aŭgusto 2019 en Novjorko[1]) estis usona verkistino.

La verkaro de Toni Morrison konsistas ĉefe el romanoj temantaj i.a. pri la rasaj problemoj en la patrujo de la aŭtorino. Gajninte la Premion Pulitzer (1988) kaj la Premion Nobel de Literaturo (1993)[2][3] ŝi intertempe apartenas al la plej gravaj reprezentantoj de la afrik-amerika literaturo.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La libroj de Morrison multe traktas afrik-amerikanan socion en Usono, kun homoj, precipe afrik-amerikanaj virinoj, kiuj spertis hontigon kaj subpremon de rasisma socio kaj ene de la familio.

Ŝia unua libro, The Bluest Eye (La plej blua okulo), publikigita en 1970. Ĝi estas la historio de knabino, kies vivo estis detruita pro la rasisma kaj perforta socio, en kiu ŝi vivas.

Ŝi publikigis la libron Song of Solomon (Kanto de Salomono) en 1977. Ĉi tiu libro gajnigis al ŝi la Usonan Nacian Libro-Premion, metante ŝin ĉe la avangardo de verkistoj en Usono. Jen la historio de etburĝa viro, kiu atingas memkonscion malkovrante siajn kamparajn afrik-amerikanajn radikojn.

La libro Beloved (Amata), publikigita en 1987, gajnigis al ŝi la prestiĝan Premion Pulitzer unu jaron poste, same kiel la Anisfield-Lupan Premion por 1988. La libro akre diskutas patrinan amon, murdon kaj subpremon dum la periodo de nigra sklaveco en Usono. En 1992, ŝi publikigis la libron Jazz pri amo kaj murdo en la distrikto Harlem en la 1930-aj jaroj.

Ŝi verkis (kun sia filo Slade) ankaŭ infanlibrojn, teatraĵon titolitan Dreaming Emmett (Revanta Emmett) surscenejigitan en 1986, aron da kantoj titolitan Honey and Me (Mielo kaj mi) aperintan en 1992 kaj ankaŭ operon titolitan Margaret Garner en 2003.

Stratarto en Vitoria, Hispanio, kiu montras la kapon de Motrison.

Beletra verkaro[redakti | redakti fonton]

  • The Bluest Eye (romano, 1970)
  • Sula (romano, 1973)
  • Song of Solomon (romano, 1977)
  • Tar Baby (romano, 1981)
  • Beloved (romano, 1987)
  • Jazz (romano, 1992)
  • Playing in the Dark: Whiteness and the Literary Imagination (eseoj, 1992)
  • Paradise (romano, 1998)

Ne-beletra verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Birth of a Nation'hood: Gaze, Script, and Spectacle in the O.J. Simpson Case, (1997), ISBN 9780307482266.
  • Remember: The Journey to School Integration (April 2004). ISBN 9780618397402.
  • What Moves at the Margin: Selected Nonfiction, edited by Carolyn C. Denard (April 2008). ISBN 9781604730173.
  • Editor (2009), Burn This Book: PEN Writers Speak Out on the Power of the Word. ISBN 9780061878817.
  • The Origin of Others – The Charles Eliot Norton Lectures; Foreword by Ta-Nehisi Coates (2017). Harvard University Press. ISBN 9780674976450.
  • The Source of Self-Regard: Essays, Speeches, Meditations (2019). New York: Alfred A. Knopf, ISBN 9780525521037. Brita eldono Mouth Full of Blood: Essays, Speeches, Meditations (2019), London: Chatto & Windus, ISBN 978-1784742850.

Filmo[redakti | redakti fonton]

(en) Beloved (1998) - reĝisoro Jonathan Demme, prilumas la psikologiajn sekvaĵojn de sklaveco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(en) Linda Wagner-Martin: Toni Morrison : a literary life, Basingstoke [k. a.] : Palgrave Macmillan, 2015, ISBN 978-1-137-44669-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(it) Toni Morrison, en: Enciklopedia Treccani, Istituto dell'Enciclopedia Italiana
(en) Toni Morrison, en: Enciclopedia Britannica
(it) Toni Morrison, en: Enciclopedia delle donne (enciklopidio pri virinoj)
(en) Toni Morrison, en: Nobelprize.org, Nobel Media AB
(en) Verkoj deToni Morrison, en: Malfermita Biblioteko (Open Library), Internet Archive
(en) Toni Morrison, en: Interreta filma datumbazo, IMDb.com. Modifica su Wikidata

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Nobel laureate Toni Morrison passes away at 88[rompita ligilo]. In: wtap. la 6-an de aŭgusto 2019,
  2. (en) The Nobel Prize in Literature 1993 (la premio Nobelo de literaturo en 1993)
  3. (de) Zum Tod von Toni Morrisson – Mit wachem Blick, voller Menschlichkeit.