Toni Schneider-Manzell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toni Schneider-Manzell
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1911 (1911-02-22)
en Friedrichshafen
Morto 7-an de novembro 1996 (1996-11-07) (85-jaraĝa)
en Rosenheim
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioAŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Katedralo de Speyer, detalo el la ĉefa portalo
Fontanofiguro en Otterswang
Statuo „La kara Aŭgustino“ en Wasserburg

Toni Schneider-Manzell (naskiĝinta la 22-an de februaro 1911 en Manzell ĉe Friedrichshafen; mortinta la 7-an de novembro 1996 en Rosenheim, supra Bavarujo) estis germana-aŭstra skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Toni Schneider, kiu pli malfrue aldonis la nomon de sia naskiĝloko al sia familia nomo, vizitadis la Akademion de Bildartoj en Munkeno kaj verkis postsekve en Ascona en la svisa kantono Tiĉino. En 1944 li transloĝiĝis al Aŭstrujo, unue al Weitwörth ĉe Salcburgo kaj en 1955 al Salcburo mem. Tie li verkis interalie la portalon, la predikejon kaj la kovrilon de la baptujo de la katedralo de Salcburgo. Li apartenis al la konataro de reĝisoro Hans Conrad Fischer kaj ties filino Nela, frue mortinta pentristinto, kun kiu li, ĉefe post ŝia malsaniĝo, vigle interŝanĝiĝis pri artismaj temoj.

Schneider-Manzell estis konata pro sia kulturado de antikva statueco, sentema surfaca prilaborado de bronzo kaj pro esprimkvalitoj de la sinretena, kontempla, reva kaj humila. Precipe en liaj reliefo, plastiketoj kaj portretokapoj pentreme traktitaj ĝis skizeco tio ĉi superregas. La sama nobla traktado de la tradicioj, kiu povas ekzisti apud respektindaj verkoj el la pasinteco, faris la skulptiston al la ĉefa religio-plastikisto en la germanlingvaj landoj kaj regionoj. Al liaj plej famaj verkoj apartenas la katedralaj pordegoj kaj la krucovojo en Essen (1978–1980) kaj Speyer (1967–1971), la monumentoj por Julius Raab en Vieno (1967), Kardinal Galen en Monastero (1978) kaj Ferdinand von Zeppelin (1985) same kiel la Trakl-Fontano (1957) kaj la „Vinzentinerin“ (1986) en Salcburgo.

Selektaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Portalo („Portalo de la kredo“) kaj predikejo en la katedralo je Salcburgo
  • Krucovojo kiel bronzogisaĵo kaj malaltreliefoj en la paroĥopreĝejo Liesing je Vieno
  • Trakl-Fointano en la korto de la centra adminsitrejo de la universitato je Salcburgo, 1957
  • 5 bronzopordegoj de la festivalejo en Salcburgo
  • Monumento por Julius Raab en la Popolĝardeno je Vieno, 1967
  • Monumento sur la kulturpromenejo en Strobl
  • Fontano Patrino Mozart en St. Gilgen
  • Ŝtonstatuo de Sankta Volfgango ĉe kl suprenirejo al la preĝejo kaj ŝtongisa reliefo ĉe soldatomonumento en Fusch ĉe Glockner-Strato
  • Zeppelin-Monumento en Friedrichshafen, 1985
  • Sakramenta kolono kun bronza tabernaklo, reliefoj de Sankta Leonhardo en pilgrimopreĝejo St. Leonhard ĉe Tamsweg
  • Krucovojo en la preĝejo Sankta Tadeo en Aŭgsburgo
  • Bronza ĉefporta,lo de la katedralo de Speyer
  • Krucokolono kaj paskokandelingo de la preĝejo Sankta Jakobo en Mannheim, 1976/1986
  • Bronzaj portaloj de la katedralo de Essen, 1978–1979
  • Krucovoja friso en la katedralo de Essen 1976–1977
  • Vilaĝofontano, Bad Schussenried-Otterswang
  • Lignoplastiko „DAPHNE“ ekestinta en 1975
  • Bronzofiguro „Kara Aŭgustino“ 1974 (Gustl Sumser) en Wasserburg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Kleiss: Verkündigung in Bronze. Werke Toni Schneider-Manzells in Mannheim-Neckarau. En: Mannheimer Hefte, 1987, pj. 50–54
  • Johann Kronbichler: Toni Schneider-Manzell. In: Das Münster, 50 (1997), S. 91–92
  • Karl-Markus Ritter (eldoninto): Das Hauptportal am Kaiserdom zu Speyer. Ut unum sint – damit sie eins seien. (= Große Kunstführer; Band 211). Schnell + Steiner, Regensburg 2001, ISBN 3-7954-1450-4
  • Alfred Slatner: Toni Schneider-Manzell. Tyrolia, Innsbruck und Wien 1992, ISBN 3-7022-1795-9
  • Martin Walser: Woher diese Schönheit. Über den Bildhauer Toni Schneider-Manzell. En: Martin Walser: Woher diese Schönheit. Über Kunst, über Künstler, über Bilder. Edition Isele, Eggingen 2004, ISBN 3-86142-313-8, pj. 22–25