Tontino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la epoko kaj laŭ la regiono tontino povas havi tute malsamajn econ. Komunaj al ĉiaj skemoj estas la hazardaj kaj loteriaj aspektoj.

Origino kaj frua apliko[redakti | redakti fonton]

Oni atribuas la principon de tontino al la itala financisto Lorenzo Tonti (1630 - 1695). Pluraj personoj deponas egalan monsumon en la tontino. Se unu persono mortas, ties parto estas dividita inter la pluvivantaj membroj. La lasta pluvivanto ricevas la tutan sumon. Variaĵo estas ke la ŝtato pagas pension al la membroj kaj ke ĝi ricevas la tutan kapitalon post la morto de la lasta membro.

Dum la 17a kaj 18a jarcentoj tontinoj estis kreitaj por financi ŝtatajn elspezojn (ekzemple militojn) kaj privatajn konstruprojektojn. Ĉar estis malavantaĝoj kaj misuzoj kaj pro alveno de novaj investoteknikoj, la uzo de tontinoj maloftiĝis.

Nuntempa praktiko[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj aplikoj (kondiĉe ke la landa leĝo permesas) estas ĉe religiaj komunumoj (por eviti ke la havaĵo de la komunumo dispeciĝas) kaj ĉe negeedziĝintaj personoj (por garantii ke kune aĉetita domo post la morto de unu partnero iĝas plena posedaĵo de la pluvivanta partnero).

Apliko en Okcidentafriko[redakti | redakti fonton]

La origine eŭropdevena termino ankaŭ estas konata en Okcidentafriko; ĝi korespondas kun la vorto likelemba el lingala lingvo. Estas du ĉefaj proceduroj: rotacia kaj akumula.

Rotacia tontino[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj de tontino devigas sin je fiksaj datoj pagi antaŭe interkonsentitan sumon. Je ĉiu pago unu el la partoprenantoj estas indikita kiel sola ricevanto de la tuta ricevita sumo. Eblas lotumi aŭ antaŭe interkonsenti pri la vicordo de la favoratoj. Por la unua favorato la tontino aspektas al kredito aŭ mikrokredito: li tuj ricevas sufiĉe grandan sumon kiu ebligas al li komenci komercon aŭ fari gravan investon. Por la lasta favorato ĝi estas ŝparilo.

La ciklo finiĝas kiam ĉiu partoprenanto unu fojon estis favorato. Kutime tuj estas kreita nova tontino.

Rotacia tontino ankaŭ estas uzata ĉe afrikdevenaj migrantoj en Francio.

Akumula tontino[redakti | redakti fonton]

Ĉe akumula tontino la sumoj ne estas redonitaj al la membroj, sed restas komunaj ĝis kiam estas decidite dividi la kapitalon, proporcie al la kontribuoj de la membroj.

Intertempe la mono estas investita laŭ la maniero kaj la kondiĉoj interkonsentitaj inter la membroj. Plejofte ĝi estas disponigita kiel mallongtempa kredito al unu aŭ pluraj membroj. Ĉar la postulata rento estas sufiĉe alta, en la momento de la disdivido de la tontino la membroj ricevas kapitalon sufiĉe grandan, uzeblan por ekzemple familia festo aŭ lernejaj kostoj.

La proceduro utilas al investantoj kaj kreditprenantoj. Eblas aldonaj asekursimilaj servoj, ekzemple pago en kazo de malsano aŭ morto.

Similaj skemoj[redakti | redakti fonton]

Evidentiĝis ke similaj financaj transakcioj ekzistas ĉie en la mondo. En la anglalingva faka literaturo ili estas nomataj ROSCA (rotating savings and credit association, rotacia ŝpar- kaj kreditasocio) kaj ASCA (accumulating savings and credit association, akumula ŝpar- kaj kreditasocio).

Literaturo (franclingva)[redakti | redakti fonton]

  • Christian KAKULE KAPARAY: Finance populaire et développement durable en Afrique au Sud du Sahara : application à la région Nord-Est de la République démocratique du Congo. Louvain-la-Neuve, UCL - Institut d'études du développement, 2006
  • Abdoulaye KANE: Tontines, caisses de solidarité et banquiers ambulants - Univers des pratiques financières informelles en Afrique. Paris, l’Harmattan, 2010
  • Dominique KOUNKOU: Pour une renaissance de la tontine. Paris, l’Harmattan, 2008