Tony Curtis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Curtis
usona aktoro
usona aktoro
Persona informo
Naskonomo Bernard Schwartz
Aliaj nomoj Anthony Curtis
Naskiĝo 3-a de junio 1925
en Novjorko, Usono
Morto 29-a de septembro 2010
en Losanĝeleso
Mortokialo korhalto
Tombo Palm Memorial Park Cemetery
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater La Nova LernejoUrba Kolegio de Nov-Jorko • Seward Park High School
Familio
Patro Emanuel Schwartz
Patrino Helen Klein
Edz(in)o Janet Leigh • Christine Kaufmann • Leslie Allen • Andrea Savio • Lisa Deutsch • Jill Vandenberg
Amkunulo Petra Scharbach
Infanoj Kelly Curtis • Jamie Lee Curtis • Allegra Curtis
Okupo
Okupo filmaktoro • verkisto • pentristo • televida aktoro • aktoro
TTT
Retejo https://www.tonycurtis.com/
vdr

Tony CURTIS [toni kurtis] (realnome: Bernard SCHWARTZ; naskiĝis la 3-an de junio 1925 en Novjorko, mortis la 29-an de septembro 2010 en Losanĝeleso) estis usona aktoro. Liaj gepatroj devenis el Hungario, ili parolis junaĝe nur hungare. Pro tio li surprenis la popularigon de Hungario en Usono per reklamfilmetoj (2004).

Li pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Kiel junulo li aktoris en amatoraj scenejoj. Lerninte la aktoradon en la Novjorka Dramatic Workshop, li ekde 1946 vivtenis sin kiel aktoro en teatroj kaj filmoj.

Li soldatiĝis en 1943 ĉe la mararmeo.

Liaj plej famaj filmoj estis Some Like It Hot (interalie kun Marilyn Monroe kaj Jack Lemmon) kaj Spartacus. Kune kun Roger Moore li agadis en la televidserio The Persuaders.

Listo de filmoj

  • Trapeze (1956)
  • Sweet Smell of Success (1957)
  • The Defiant Ones (1958)
  • Some Like It Hot (1959)
  • Spartacus (1960)
  • Taras Bulba (1961)
  • Rosemary's Baby (1968 – nur voĉo)
  • The Boston Strangler (1968)
  • Insignificance (1985)
  • The Celluloid Closet (dokumenta filmo, 1995)
  • Play It To the Bone (1999)

Eksteraj ligiloj