Tony Duvert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Duvert
Persona informo
Tony Duvert
Naskonomo Tony Duvert
Naskiĝo la  2-an de julio 1945(nun 1945-07-02)
en Villeneuve-le-Roi, Francio
Morto 2008 (63-jara)
en Thoré-la-Rochette, Francio
Nacieco franca
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Georges Duvert vd
Gefratoj Gilles Duvert vd
Profesio
Okupo verkisto
Verkado
Ĝenroj romano, eseo
Verkoj Paysage de fantaisie (1973)
Le Bon Sexe illustré (1973)
Journal d’un innocent (1976)
Quand mourut Jonathan (1978)
L'Île Atlantique (1979)
L’Enfant au masculin (1980)
Abécédarie malveillant (1989)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tony DUVERT (naskiĝis en Villeneuve-le-Roi, Francio, la 2an de julio 1945; mortis en 2008 en Thoré-la-Rochette, Francio) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de romanoj kaj eseoj. La ĉefaj temoj de lia verkaro estas la samseksema pedofilio[1], la infaneco kaj la kritiko al la familio kaj al la seksa edukado en la burĝa moderna socio. En 1973 li gajnis la Premion Médicis pro la romano Paysage de fantaisie.

Senvuale depostulante sian pedofilion, la 'seksa revolucio' kaj la relative tolerema sinteno de la intelektuloj al pedofilio kaj al la infana sekseco en la 1970aj jaroj permesis, ke Tony Duvert fariĝis respektata publika gravulo kaj verkisto kun ia renomo.

De post 1980 la sukceso de Tony Duvert malpliiĝis. Vivante izolita en la departemento Loir-et-Cher, li instaliĝis en la hejmo de sia patrino ĉe la fino de la 1980aj jaroj kaj en 1989 publikigis lastan eseon, Abécédaire malveillant, antaŭ esti preskaŭ tute forgesita. Post la morto de sia patrino, li pasigis sola la lastajn dekdu jarojn de sia vivo.

Biografio

Infanaĝo kaj edukado (1945–1966)

Tony Duvert naskiĝis la 2an de julio 1945[noto 1] en Villeneuve-le-Roi, filo de Georges Duvert, registro-kolektanto naskiĝinta en Meknes en 1918, kaj de Ferdinande Maury, naskiĝinta en Worms en 1920[2]. Li havas du fratojn, Alain kaj Gilles. Knabo «timida kaj iom rezerviĝema», li lernas fruaĝe legadon kaj pianoludadon[3] kaj montras fortan emon al kamparo. En 1980, en lia eseo L’Enfant au masculin, li skribos ke li komencis sian seksan vivon je la aĝo de ok jaroj kaj estis unuafoje sodomiita je 12:

«Mi devis atendi ĝis la aĝo de dekdu jaroj por esti finfine sodomiita grave: multaj infanoj al kiuj mi cedis ĝin pikpikis mian anuson ĝentile, sed tio ne estingis la internan fajron, kiun ekscitis ĉe mi la grandaj membroj, kiujn mi masturbadis ĉi tie kaj tie. Necesis seksperforto. Pri kiu mi estus la aŭtoro, kompreneble. La viktimo estis dekkvin- aŭ dekses-jara adoleskanto kiu sin masturbadis kun mi kelkfoje. Kiel malfacile estis konvinki tiun duonstultulon kun bela kaco por suriĝi sur min!»

Ĉi tiu frumatura seksa vivo kostis al li forpelon de la lernejo je 12 jaroj. Liaj gepatroj sendis lin ĉe la psikiatro Marcel Eck, specialisto pri «kuracado» de samseksemo, kies metodojn li priskribos en 1980 kiel brutalaj kaj humiligaj. Pli poste li elfuĝis kaj provis memmortigi sin. Lia patro mortais iom poste[4].

En 1961 li aliĝis al la lernejo Jean-Baptiste Corot en Savigny-sur-Orge, bonreputacia en la regiono. Brila lernanto, li ĉagrenas pro sia orgojlo kaj samseksemo kaj havas malmultajn intimajn amikojn ĝis lia profesoro pri filozofio prezentas al li, fine de 1963, Christian Duteil, estonta profesoro pri filozofio kaj ĵurnalisto. Ambaŭ estis premiotaj en 1964 en la ĝenerala konkurso de la lernejo (Duvert per akcesito kaj Duteil per speciala mencio). Iom ofte ili aliras Parizon, kie Duvert multobligas siajn samseksemajn spertojn[5]. Post la lernejaj studoj li instaliĝas en Parizo por komenci licencion en letroj, sed li preferos okupiĝi pri verkado[6].

Literatura komenco (1967–1973)

En 1967 Tony Duvert sendis la manuskripton de Récidive al Jérôme Lindon, de la eldonejo Minuit, kies postulema katalogo kaj kritika sukceso (ĝi publikis Samuel Beckett kaj multajn aŭtorojn de la nova romano) ŝajnas al la juna verkisto kvalit-garantio. Lindon tuj rekonas la potencialon de Duvert kaj akceptas publikigi la verkon. Tony Duvert debutis do en literaturo en la aĝo de 22 jaroj. Tamen Lindon, konscia pri la riskoj publikigi romanon en kiu pornografio multe ĉeestas, elektis limigitan eldonon (712 ekzempleroj) kaj diskretan lanĉadon: aperinta sen gazetara servo, la libro estis nur disponebla per abono aŭ ĉe elektitaj librejoj kiuj vendis ĝin diskrete.

Tre produktiva, Duvert publikigis tri romanojn dum la sekvantaj jaroj: Interdit de séjour kaj Portrait d’homme-couteau en 1969, Le Voyageur en 1970. «Ĉiam pli seksaj, ĉiam pli perfortaj kaj ĉiam pli eksperimentaj», ili ankoraŭ estis vendataj per abono, kio ne malhelpis malpermeson de vendado al neplenaĝuloj de Interdit de séjour kaj de ĝia reklamado kaj elmontrado, pro dekreto de la 10a de julio 1969.

En ĉi kvar unuaj romanoj, la rifuzo al la konvencioj de la klasika romano iĝis pli kaj pli ekstrema, pli pro renversa volo ol por sekvi la modon: nekohera stilo, tipografiaj ludoj, foresto aŭ multeco de intrigoj, rakontistoj, kronologio aŭ faktoj, foresto de interpunkciado en Le Voyageur. Krom tio, tiuj rakontaj kaj stilaj eksperimentoj komplikiĝis pro iu «politika dimensio» de la verkoj, kritikantaj la burĝan socion per perforta pornografio, apologio de fuĝo kaj stimulado de seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj. Oni ofte rilatis Duvert al la tendenco de la nova romano; aliflanke li mem laŭdis en 1968 la romaniston Robert Pinget en artikolo aperinta en la revuo Critique. Demandita pri lia literatura origino, Duvert klarigis tamen, ke li sentas «grandan malinklinon» al la stiloj de aliaj aŭtoroj de la nova romano, kiel Alain Robbe-Grillet aŭ Michel Butor.

Kvankam tiuj karakterizaĵoj komencis certigi al li ian kritikan sukceson, li vendis malmulte. Kun la celo sekurigi al li fiksan salajron, Lindon decidis konfidi al li la direktadon de nova literatura revuo, Minuit, kiu publikigas ekde ĝia unua numero, krom Duvert, ankaŭ Samuel Beckett, Pierre Bourdieu, Roland Pinget kaj Alain Robbe-Grillet. Kvankam dum pluraj jaroj li sukcese plenumis sian laboron, ĝia karaktero ankoraŭ limigis la disvastigon de lia influoreto, eĉ se la saman jaron li gajnis al si la amikecon de la dezajnisto Michel Longuet.

Komence de la 1970aj jaroj Tony Duvert duopis kun fraŭla patrino al kiu li havis malmultan estimon, kun la celo alproksimiĝi al ŝia filo. Verŝajne malmulte zorgema pri la knabo kaj deziranta forvojaĝi sola, la virino konfidis la infanon al Tony Duvert dum la somero 1973. Tiu ĉi pasigis kun la knabo, 8-jaraĝa, unu semajnon sola en domo aĉetita antaŭ nelonge de la patrino de la verkisto kaj unu el liaj fratoj en Thoré-la-Rochette. Kredeble, dum tiu ĉi tempo Duvert havis seksrilatojn kun la infano. Tiu ĉi epizodo estis uzota kiel intrigo por Quand mourut Jonathan.

Kritika agnosko (1973–1979)

La apero en 1973 de lia romano Paysage de fantaisie signas turnopunkton en la kariero de Tony Duvert. Speco de longa halucina revo pri infanbordelo, ĝi estis tre favore akceptita de la tiamaj kritikistoj, kiuj rigardas ĝin, en la vortoj de la psikanalisto Serge André, kiel «la esprimon de sana renverso»[7]. Por Claude Mauriac, la verko rivelas "kapablojn kaj arton malfacile esprimeblaj per la vorto talento"[8].

Danke al la apogo de Roland Barthes, enirinta antaŭ nelonge en la juĝantaron, Duvert ricevis komence de novembro la Premion Medicis 1973, kio signifis malgrandan surprizon. Antaŭ la ĵurnalistoj kiuj malkovras lian vizaĵon por la okazo, Duvert aperis nervoza kaj silenta, kaj sia malfacila karaktero kondukas lin disputi la saman nokton kun siaj subtenantoj, Barthes inkluzive, dum la festena supeo de la premio: aĉa disputo eksplodis inter Tony Duvert kaj Roland Barthes rilate al pedofilio[9].

Ĝis tiam malmulte konata en la sino de la kultura kaj mediata mondo, Tony Duvert donis siajn unuajn intervuojn al la gazetaro. Tiu ĉi mediata videbleco ebligis, ke lia unua eseo, Le Bon Sexe illustré, plivastigo de lia artikolo de 1973 "La sexualité chez les crétins", estas komentita en la gazetaro tuj post ĝia apero en 1974. En ĉi tiu verko, parte inspirita en lia somera sperto de 1973, li forte kritikas la seksan edukadon kaj la familion. En Le Bon Sexe illustré Duvert asertas: «Oni devas agnoski al la neplenaĝuloj, infanoj kaj adoleskantoj, la rajton amori». La akcepto estas pozitiva, kvankam la kritikistoj laŭdas pli lian humuron kaj kapablon kritiki la hipokritecon de la «burĝa socio» ol la preskibojn kaj ideologion de Duvert mem. Ĉiu ĉapitro de la eseo estas ilustrita kun unu fotaĵo de juna erekta adoleskanto, kiun Duvert priskribas kiel «kacon de bubo ekscitita».

Komence de 1974, danke al la mono de la premio, li forlasis Parizon, al kiu li havis malmultan estimon, kaj instaliĝis en Marakeŝo, en la kvartalo Guéliz. Dum siaj unuaj monatoj en Maroko li seksumis kun multaj adoleskantoj kaj infanoj, kaj forlasis verkadon. Fine de la jaro li ŝanĝis sian modernan loĝejon por pli malgranda apartamento en la malnova urboparto, kaj metis sin en la redaktado de Journal d'un innocent, hispana transmetado de lia maroka sperto, en stilo pli klasika ol siaj antaŭaj libroj. Li revenos Francion meze de 1975, iom elreviginta pro sia sperto en la maroka socio, pasigos la someron en Thoré-la-Rochette kaj poste instaliĝos en Tours, evitante Parizon kaj la literaturan mondon. La libro aperos en 1976.

Fine de la jaro li ekverkis romanon, romanigita transmetado de lia somera aventuro de 1973: por la verkado de Quand mourut Jonathan li uzis longan jaron kiun li pasigis enfermita en Loir-et-Cher. Liaj kontaktoj kun Lindon estos nur leteraj. Dum la sama periodo li verkis prozajn poemojn, mallongaj noveloj kolektotaj de la eldonejo Fata Morgana en 1978 en du verkojn: District kaj Les Petits Métiers.

Tamen la kritika estimo ne permesis al Duvert atingi la sukceson kiun li esperis rezulte de lia premio Medicis; tiam li decidis verki romanon kiu reprenas liajn preferatajn temojn, malpli pornografia kaj prezentanta tute klasikan fasonon kun la celo krei konsciencon pri liaj ideoj al publiko kiun li esperas kiel eble plej vasta. Aperinta en marto 1979, L'Île Atlantique estigos «ditirambajn artikolojn» de Bertrand Poirot-Delpech, François Nourissier aŭ Madeleine Chapsal, kaj ja vendiĝos "iom pli bone" ol la antaŭa.

Fine de la 1970aj jaroj Duvert ĉeestis en la gazetaro (li aŭtoris krucvortajn kradojn por Le Gai Pied, estis intervjuita de Libération) kaj en librejoj: en 1980, la eseo L’Enfant au masculin, en kiu li denuncas la rifuzon ankoraŭ persistan de pedofilio kaj kritikas tion, kion li nomas «heterokratio», estos lia kvina verko en tri jaroj. Tamen li ankoraŭ loĝas en Tours kaj nur mallonge kaj tre malofte restadas en Parizo.

Retiriĝo de l' mondo (1981–2008)

Malgraŭ tiu ĉi intereso pri lia laboro, Duvert izoliĝas pli kaj pli. De post L'Île Atlantique, li okupiĝas pri la ĝenra romano en Un anneau d'argent à l'oreille, inspirita en la detektiva romano, sed ankoraŭ tre kritika kun la plenkreska socio. Konvinkita, ke Lindon ne ŝatas la libron, Duvert estis elrevigita pri la akcepto de la gazetaro. La kritikisto de Le Figaro Michel Nuridsany rigardis ĝin tamen kiel «turnopunkton» en la verkado de tiu, kiu «estas larĝe konsiderata kiel unu el la plej bonaj verkistoj de sia generacio»[10].

La retreto de Duvert pliakriĝas, li dronas en rifuzo al ĉia socia rolo kaj en paranojo. La renkontoj kun siaj amikoj, eĉ la plej proksimaj, kiel Michel Longuet, aŭ la respondoj al iliaj leteroj, interspaciĝas pli kaj pli. Li komencas membiografian projekton, La Ronde de nuit, kiun li ne finiĝos, kvankam Lindon ricevas kelkajn ĉapitrojn. Fine de la 1980aj jaroj, malgraŭ la ekstrema pacienco de lia mastro, Duvert ne povas plu pagi la luprezon de sia apartamento, post pluraj jaroj sen hejtado nek telefono. Li retiriĝas tiam en la hejmo de sia patrino en Thoré-la-Rochette. En 1988, kiam L'Île Atlantique estas poŝeldonita en Seuil, François Nourissier bedaŭras en Le Monde la literaturan malaperon de Duvert. En 1989 tamen aperas kompilo de aforismoj, Abécédaire malveillant, malbone akceptota de la kritikistoj, krom Le Figaro. Jérôme Garcin, en L'Événement du jeudi, rigardos ĝin kiel «la fina mordanta skizo de "sepdekokulo[noto 2]" ankilozita en la turkaj necesejoj de la Vincenna fakultato, kie la eluzitaj muroj ankoraŭ subtenas la obscenajn grafitiojn kaj grafitsignaturojn de kolera ribelo nun malaktualiĝinta»[11]. Ekde tiam Tony Duvert publikigos nenion pli.

En 1996 mortas lia patrino. Li cindrigas ŝin senceremonie. Li vivas tute sola, elhejmiĝante nur dumnokte aŭ por fari siajn aĉetojn taksie. Li ne havas kontakton kun la najbaroj kaj estas rigardata kiel specon de frenezulo kiu laŭtvoĉe legas tekstojn tuj detruotaj. Kvankam forgesita, lia verko ankoraŭ influos fine de la 1980aj jaroj kelkajn aŭtorojn de Minuit, kiel Eugène Savitzkaya, Hervé Guibert kaj Mathieu Lindon[12] aŭ pli poste Gilles Sebhan.

En 2005 Gérard Mordillat adaptos por la televidkanalo Arte L'Île Atlantique, sen ajna interveno de Duvert en la produktado, escepte por doni sian konsenton al la eldonisto, ĉar li ankoraŭ bezonas monon. Post la elsendo de la telefilmo en decembro 2005, la revuo Livres-Hebdo memorigas, ke oni rigardis Duvert kiel «ĉefa aŭtoro», potenciale «la plej granda verkisto de lia generacio»[13]. Tuj poste, L'Île Atlantique estos poŝe reeldonita de Minuit, sed Duvert ne reaperos plu. En februaro 2008, Jean-Pierre Tison estos la lasta kiu ricevos novaĵojn de la verkisto.

La korpo de Tony Duvert estos trovita en lia domo la 20an de aŭgusto 2008, kelkaj semajnoj post la forpaso[14], en progresinta malkomponiĝada stato. Lia morto datiĝus de la komenco de julio[noto 3]. Oni trovis en la domo bildojn de infana pornografio (David Caviglioli, kritikisto de Le Nouvel Observateur, rigardas tion kiel la «naŭzan finon de seksa kaj morala senelirejo en kiu eĉ la literaturo perdiĝis»[15]) kaj oni parolas pri neeldonitaj manuskriptoj, sed laŭ sia frato Alain, Tony Duvert, tre multe senhava, «lasis nur ŝuldojn» kaj neniun verkaĵon. Iom post la anonco de lia morto, la granda plimulto de nekrelogoj estas laŭdaj, formantaj laŭ René de Ceccatty «kuriozan interkonsentan rekviemon»[16].

Literatura stilo

Liaj verkoj estas markitaj, krom la influo de la nova romano, de la rikureco de la karakterizaj temoj ĉe Tony Duvert: infaneco, pornografio, doloro, sekso, naiveco. La kritikisto Claude Mauriac priskrikas ĝin en Paysage de fantaisie kiel «konstantan pasadon de la abomeninda al la delica kaj de la malaminda al la eskvizita» kiu rivelas, laŭ li, «kapablojn kaj arton malfacile esprimeblaj per la vorto talento»[8].

Pluraj liaj verkoj eniras en la sadisman tradicion de asociado de la perforto kun la sekseco, ligita al kredo je fundamenta graveco de la krueleco kaj en sociaj kaj seksaj rilatoj[17]. Aliflanke Tony Duvert estas konsiderita ĉe sia debuto kiel «disĉiplon de Jean Genet[18]» (aŭtoro kiun li mem asertas estimi malmulte). René de Ceccatty priksribas lin kiel «bonegan portretiston de la stulteco», laŭ la tradicio de Gustave Flaubert[19]. Liaj unuaj poeziaj fikcioj estas proksimaj al la verkoj de Alain Robbe-Grillet, kvankam tuj poste li kliniĝas al poezia realismo atenta al la novigadoj de Ian McEwan[20].

Defendo de pedofilio kaj de la infana sekseco

Konata pro la depostulo de sia pedofilio[21], Tony Duvert diras, ke li defendas «la rajton de la infanoj disponi de sia libera sekseco»[22]. En 1980 li skribis, ke li havis seksrilatojn «kun pli ol mil knaboj», «ses ĝis kvindek-jaraĝajn kaj pli»[23]. Du eseoj aparte ilustras liajn konvinkojn (Le Bon Sexe illustré, aperinta en 1974, kaj L'Enfant au masculin en 1980), kiuj estas transmetitaj ankaŭ en pluraj romanoj en kiuj la pedofiliaj rilatoj okupas hegemonian lokon, kiel Quand mourut JonathanJournal d'un innocent. En Quand mourut Jonathan, la knabo aperas kiel la inicianto de sia seksa rilato kun la plenkreska rolulo, kiun li kuraĝigas lin sodomii[24].

En Le Bon Sexe illustré, Duvert asertas: «La priseksa informo de 10/13-jara knabo signifas nenian problemon por tiu, kiu amoras kun li (…). La knabo 10/13-jara havas do tiom da sekseco, kiom li povas kaj kvankam poste li zorge kaŝas ĝin antaŭ siaj parencoj, ofte li sin fordonas al multaj sekretaj aventuroj ĉiaspecaj»[25]. En la sama verko li ridindigas alertan bildon kontraŭ pedofiloj kaj denuncas la subpremadon uzata kontraŭ ĉi-lastaj. Li diras, ke «la malpermeso, kiu frapas pederastion estas nura korolario de tiuj, kiuj kondamnas ĉe ni, je unu flanko, samseksemon, kaj je alia, la seksecon de la neplenkreskuloj» kaj ke la sadaj misuzantoj aŭ murdantoj de infanoj estas io «strangega». Laŭ Tony Duvert, «konvenas ripeti, ke inter puberecaj kaj nepuberecaj infanoj estas neniu diferenco de kapableco por plezuro. Nur varias, pli malpli, la plezuraĵoj, iliaj kodoj, iliaj roloj, ilia ensociiĝo». Laŭ li, la seksperfortoj de infanoj estas «tute abomenindaj kiel misuzo de povo –kaj nur kiel tio, nenecese diri»[26].

En 1979, iom post la apero de L'Île Atlantique, Tony Duvert donas intervjuon por Libération en kiu li asertas: «Laŭ mi, pedofilio estas kulturo. Ĝi nepre estu volo fari ion el tiu rilato kun la infano. Se temas nur pri diri, ke li estas linda, freŝa, bela, bona por leki lin ĉie, mi ja opinias tion, sed tio ne sufiĉas... Ja oni povas krei sovaĝajn rilatojn tute personajn: sed oni ne kontentiĝu kun sovaĝaj rilatoj se oni havas rilatojn kun infanoj. Estas esenca, ke la rilatoj estu kulturaj. Kaj estas esenca, ke okazu io nek patreca nek pedagogia. Oni nepre devas krei civilizacion». En la sama intervjuo, Tony Duvert kritikas la povon de la patrinoj sur siaj infanoj, kion li nomas «matriarkeco por nepuberuloj», kaj konsilas «malhelpi, ke la virinoj havu ekskluzivan rajton sur la infanoj (...). Ne temas nur pri tio, ke estu seksrilatoj aŭ ne. Mi konas infanon kaj se lia patrino oponas al la rilatoj, kiujn mi havas kun li, tio ja ne estas pro kacaj aferoj, sed antaŭ ĉio pro tio, ke mi lin forprenas al ŝi. Pro povaj aferoj, jes. Alivorte, ŝi alproprigas al si pupinon kaj vartas ĝin.»[27].

En 1980, Tony Duvert publikigis la eseon L'Enfant au masculin, en kiu li asertas, ke la seksaj rilatoj inter plenkreska viro kaj knabo dependas de la samseksemo de la neplenaĝulo kaj ke la subpremado de pedofilio estas integra parto de la persekutado al samseksemuloj[28] Por li, «la pedofilo obskurigas la gepatrajn valorojn: inter la grego, la brutaro, la ordinaraj infanoj, li eltrovas la homajn miraklojn» (...) «la pedofilo demandas tro kaj li enkondukas valorojn tro verajn»[29]. Koncerne siajn preferojn, li skribas: «mia pedofilio centriĝas do sur la nepuberecaj knaboj. Sed kiam komencas nepubereco? La beboj ankoraŭ ne altiras al mi; mi ŝatas freneze la etulojn du ĝis tri-jarajn, sed tiu ĉi pasio restis platona; mi neniam amoris kun puero malpli ol ses-jara kaj tiu manko de sperto, eĉ se mi lamentas ĝin, ne min frustras vere. Kontraŭe, je ses jaroj, la frukto ŝajnas al mi matura: li estas viro kaj mankas al li nenio. Tiu ĉi devus esti la aĝo de la majoritato»[30]. Laŭ li, «La pedofiloj depostulas la rajton vivi libere la amon, kiun donas al li infano, kaj ĝui libere la amplezurojn, eĉ pasemajn, per kiuj ili malkovras ke knabo kaj viro povas esti feliĉaj kiel diabloj»[31]. En la sama verko, li denuncas ankaŭ la «feminan neceson de povo sur la infano», la «heterokration», t.e. la «totalismon» kiu signifas, laŭ li, la aliseksemon funkciantan kiel normo kaj la ambaŭseksemon (masklan), kiun li nomas «piĉkaptilo»[32].

En 1989, en sia verko Abécédaire malveillant, Tony Duvert denuncos tion, kion li rigardas kiel la uzon de la pedofilio kaj de la subpremado de la infana sekseco —sub la egido de la «protektado» kontraŭ la sekso— kiel politikan pretekston de la dekstrularo por uzi la socian subpremadon kaj kontrolon kun la kompliceco de la maldekstrularo, strategio kiun li similigas al faŝista ideologio, kiun li difinas kiel la unuiĝo de iu «novnazismo» kaj iu «murda kristanismo»:

«Protekti la infanojn kontraŭ sekso —komencante de la ilia, kiu estas detruata— estas la alibio jam invokata de la dekstrularo en pluraj landoj de Eŭropo por infesti la socion, preni la kontrolon de la privataj vivoj, de la presaĵoj, de la bildoj, de la publikaj deklaroj, de la iniciatoj kiujn partoprenas neplenkreskuloj, por regi per suspektado, denuncado, ĝenerala enketado, por inspekti kun iu ajn pretekso, por izoligi de la mondo la infanojn, por persekuti la liberecojn kiujn ili ne povas nuligi. La dekstrularo tiras profiton tiel el grava febleco de la progresistoj, kiuj havas nek kuraĝon ŝanĝi la kutimojn, nek imagon krei por la infanoj, ĉiu laŭ sia sekso, socian rangon havigantan al ili la rajton je persona pensado kaj privata vivo.
Sed ĉu estas ia politikisto, ia «maldekstrisma» intelektulo, kiu vidas ĉe la infano ion pli ol besteto kun nedifinitaj aĝo kaj sekso, iom tenera, iom ĝena, tute prave konfidenda al la sinjoroj kaj eŭnukoj esperante, ke li similos al paĉjo?
La konservativuloj, la hipokritaj moralistoj, la riĉegaj konfesiaj lobioj estas libere alproprigintaj al si la tutan infanaron. La obskurantistoj konkeris la ekskluzivan rajton trejni la kondutojn. Tiele kreskas la elektantaro de la morgaŭ regnonta dekstrismo, kiu ja nomiĝos socialisma, eŭropa kaj nacia…
La faŝismo revenas. Ĝi sterniĝas antaŭ la sama indiferento, kiel antaŭ sesdek jaroj. Kun la kompliceco de la maldekstrularo kaj de la inteligencio, kaŝantaj ilian propran puritanismon kaj grandegan disdegnon al la «neplenkreskuloj», ĝi estas novnaziismo malpli kaj malpli kaŝita kaj murda kristanismo, kiuj unuiĝas kontraŭ la homo, trudontaj ilian bestan ideologion al la junularo de du kontinentoj sen renkonti obstaklojn. »[33].

En tiu ĉi verko, kompilo de notoj kaj aforismoj sub la formo de vortaro, Tony Duvert inkludas la tekstojn traktantajn pri infanoj en la artikolo "Zoofilio" kun la intenco denunci la situacion de malestimo al kiu la neplenkreskuloj estas submetitaj laŭ li de la socio.

Bibliografio

Romanoj

Eseoj kaj teoriaj artikoloj

  • "La parole et la fiction: à propos du Libera", Critique, n-ro 252, majo 1968. Reeldono Éditions de Minuit, 1984. ISBN 2-7073-0674-6.
  • "Des courants d'air gelés", Preuves, n-ro 209-210, aŭgusto-septembro 1968.
  • "La lecture introuvable", Minuit, n-ro 1, Éditions de Minuit, novembro 1972.
  • "La sexualité chez les crétins", Minuit, n-ro 3, Éditions de Minuit, marto 1973, pp. 60-72.
  • "La folie Tristan, ou, L'indésirable", Minuit, n-ro 4, Éditions de Minuit, majo 1973, pp. 53-70.
  • Le Bon Sexe illustré, Minuit, Parizo, 1973. ISBN 2-7073-0003-9.
  • "Alejandro - le corps du désir", prefaco al la katalogo de la ekspozicio Ramon Alejandro, Galerie Arta, Genua, marto 1974.
  • "L'érotisme des autres", Minuit, n-ro 19, Éditions de Minuit, majo 1976, pp. 2-12.
  • L’Enfant au masculin, Minuit, Parizo, 1980. ISBN 2-7073-0321-6.
  • "Idée sur Narcisse", Masques, n-ro 3, vintro 1979-1980
  • "Genet contre Bataille", Masques, n-ro 12, vintro 1981-1982.
  • Abécédaire malveillant, Minuit, Parizo, 1989. ISBN 2-7073-1316-5.

Poeziaj rakontoj

  • "District", en Les Cahiers du Chemin, n-ro 3, Gallimard, aprilo 1968.
  • "Ballade des petits métiers", Minuit n-ro 24, Minuit, aprilo 1977.
  • District, Fata Morgana, Montpellier, 1978. Nova versio de la teksto publikigita en 1968 en Les Cahiers du Chemin, n-ro 3.
  • "Le garçon à la tête dure: inspiré des Mille et une Nuits", Minuit, n-ro 30, Minuit, septembro 1978.
  • Les petits métiers, Fata Morgana, Montpellier, 1978. Plivastigita versio de la teksto publikigita en 1977 en Minuit, n-ro 24.
  • "Conte", Libération Sandwich, n-ro 4, 1979-12-22.
  • "ABC par Tony Duvert", Libération, n-ro 2015, 1980-08-07. Kompilo de tekstoj.

Gazetaro

  • Krucvortoj kaj multaj artikoloj en la revuo Le Gai Pied.

Intervjuoj

  • "L'érotisme n'est pas un violon d'Ingres", interparolo en L'Express, n-ro 1124, 22-28 januaro 1973, p. 106.
  • "Tony Duvert – Non à l'enfant poupée", deklaroj kompilitaj far Guy Hocquenghem kaj Marc Voline, aperintaj ĉe Libération la 10an kaj 11an de aprilo 1979.

Notoj

  1. La naskiĝdato de Tony Duvert koincidas kun la aneksado en la francan Kriminalan Kodon de la alineo de la artikolo 331, kiu kriminaligas la seksajn rilatojn kun personoj malpli aĝaj ol 15 jaroj. Tony Duvert komentas tiun ĉi anekdoton en sia libro Le Bon Sexe illustré: «Ĉu stranga antaŭdestino? Ĉu signo de l' ĉielo? La alineo de la artikolo 331, kiu komparas kun krimo la amon al personoj malpli aĝaj ol dekkvin jaroj datumas de la 2-a de julio 1945. Tio estas mia naskiĝdato. Neniu pedofilo povus veni en la mondon sub pli bonaj aŭspicioj. Tio valorigas la tutan astrologion».
  2. En la franca, la vorto "soixante-huitard" (sesdekokulo) indikas homon kiu partoprenis la eventojn de majo de la 68a aŭ adoptiĝinta la morojn kaj ideojn defenditajn de tiu movado.
  3. La plej malnova poŝtaĵo de lia leterskatolo datiĝas de la 4a de julio 2008 (Gilles Sebhan, 2010, p. 132).

Referencoj

Ŝablono:Portalo Pedofilio Ŝablono:Reflist

  1. Guillebaud, Jean-Claude. La Tyrannie du plaisir, Seuil, 1998, p. 24
  2. Sebhan, Gilles. Tony Duvert l'enfant silencieux. Parizo: Denoël, 2010. ISBN 2207101231.
  3. Sl, p. 22.
  4. Sl, p. 52
  5. Sl, p. 38
  6. Sl, p. 62.
  7. Serge André, La signification de la pédophilie
  8. 8,0 8,1 Mauriac, Claude, "Une littérature corrosive", Le Figaro littéraire, n-ro 1396, 17a de februaro 1973, II, p. 16
  9. Tombeau pour Tony Duvert (france), L'Express, 2010-4-10.
  10. Slipo de la libro en la retejo de Minuit.
  11. L'Événement du jeudi, 07-13 de decembro 1989.
  12. Ceccatty, René "Eugène Savitzkaya de la nausée au plaisir", en Le Monde, 1989-04-07-.
  13. Pierre Drachline kaj Josyane Savigneau cititaj de Garcia (2005), p. 62
  14. Pancrazi, Jean-Noël. "Tony Duvert", en Le Monde, 2008-08-24, p. 13
  15. Caviglioli, David. "Vie et mort d'un écrivain pédophile : Duvert le mal-aimant". Le Nouvel Observateur, 2010-05-13.
  16. Ceccatty, René. "Une effrayante liberté", 2008-10-24, p. 5.
  17. Hemka, Gert, «From Sade to Fassbinder: Aesthetics of Cruelty and Male Love in Homosexual Artists», en Raymond Corbey kaj Joep Leerssen, Alterity, identity, image: selves and others in society and scholarship, Amsterdamo kaj Nov-Joko: Rodopi, 1991, pp. 57-8
  18. «Minuit à minuit», en Le Nouvel Observateur, n-ro 418, p. 69, 11a de novembro 1972
  19. René de Ceccatty, «Je t'aime, je te tue», em Le Monde, 5a de septembro 1997.
  20. Fletcher, John, Alain Robbe-Grillet, Londono: Routledge, 1983, p. 84.
  21. Ariño, Philippe, Dictionnaire des codes homosexuels : partie I à W. Parizo: L'Harmattan, 2008, p. 177
  22. Mort d'un écrivain à Thoré-la-Rochette, blogo de Pierre Assouline, 23 de aŭgusto 2008
  23. Tony Duvert, L'Enfant au masculin. Parizo: Minuit, 1980, p. 106
  24. Tony Duvert, Quand mourut Jonathan. Parizo: Minuit, 1974, pp. 204-206
  25. Duvert, Tony, Le Bon Sexe illustré. Parizo: Minuit, 1974, p. 38
  26. Duvert, Tony, c.v., pp. 99-107
  27. "Non à l'enfant poupée", deklaroj kolektitaj de Guy Hocquenghem kaj Marc Voline, Libération, 10a de aprilo 1979
  28. Duvert, Tony, L'Enfant au masculin. Parizo: Minuit, 1980, p. 178
  29. Duvert, Tony, c.v., pp. 12-14
  30. Duvert, Tony, c.v., pp. 18 kaj 21
  31. Duvert, Tony, c.v., p. 38
  32. Duvert, Tony, c.v., pp. 95-96
  33. Duvert, Tony. Abécédaire malveillant, Parizo, Minuit, 1989, pp. 138-140.