Tony Pastor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Pastor
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1837 (1837-05-28)
en Manhatano
Morto 26-an de aŭgusto 1908 (1908-08-26) (71-jaraĝa)
en Elmhurst
Tombo The Evergreens Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo impresarioteatra reĝisoro • kantotekstisto
vdr

Antonio PASTOR (naskiĝis la 28-an de majo 1837 en Broklino, Nov-Jorkio, Usono; mortis la 26-an de aŭgusto 1908 en Elmhurst (Nov-Jorkio)) estis amuzisto kaj la homo, kiu inventis vodevilon.

Tony Pastor tre june komencis sian karieron. Li kantis en la Nov-Jorka muzeo de P. T. Barnum. Dum la sekvaj jaroj li laboris en menestrelaj montraĵoj, en cirkoj kaj kiel komika kantisto en variecaj revuoj. Fine li komencis produkti variecajn programojn, vesperojn de ĉasta amuzado kiel alternativo al la malĉastaj montraĵoj de tiu tempo. En 1865 Tony Pastor kaj Sam Sharpley malfermis Tony Pastor's Opera House (operejo de Tony Pastor) en Manhatano. Pastor poste aĉetis la duonon de Sharpley. Ekde la sama jaro li organizis vojaĝantajn menestrelajn trupojn, kiuj rondvojaĝis en Usono inter aprilo kaj oktobro ĉiujare. Ĉi tiuj programoj interesis virinojn kaj infanojn same kiel tradician viran vizitantaron. La teatro kaj la rondvojaĝantaj grupoj rapide popolariĝis kaj estis baldaŭ imitataj.

En 1881 Pastor luis la Germanian Teatron ĉe la 14-a Strato en Manhatano. Ĝi farigis vaste konata kiel la Teatro de Tony Pastor. Li alternis la programojn de la teatro inter operetoj kaj porfamiliaj variecaj montraĵoj. Tion oni nomis vodevilon. Lia teatro prezentis interalie Ben Harney, kiu ludis novstilon muzikon (ragtime), Lillian Russell, May Irwin kaj George M. Cohan.