Tooji
El Vikipedio
| Touraj Keshtkar | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | perse تورج کشتکار [Turaĵ Keŝtkar] |
| Alie nomata | Tooji |
| Naskiĝo | la 26-an de majo 1987 en Ŝirazo, Irano |
| Profesio | kantisto, modelulo kaj televida moderatoro |
| Aktivaj jaroj | 2008 ĝis nun |
Touraj "Tooji" Keshtkar (perse تورج کشتکار [Turaĵ Keŝtkar], naskiĝis la 26-an de majo 1987, do nun 25-jara), pli konata je sia pli mallonga sceneja nomo Tooji, estas norvega kantisto, modelulo kaj televida moderatoro.
La artisto reprezentis Norvegion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita norvega kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion.