El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topĉino (ukraine Топчіно, hungare Topcsinó [topĉinO]) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Tjaĉiv.
La unua mencio okazis en 1450. En 1910 vivis en Topcsinó plejparte rutenoj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Topĉino. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.