Topalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Topalu estas vilaĝo en distrikto Constanța, Dobruĝo, Rumanio. Ĝia malnova turka nomo estas Topal, signifante lama. Al ĝi apartenas administre la komunumo Capidava.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en sudorienta parto de Rumanio, 80 km nordokcidente de Konstanco, 27 km sude de la plej proksima urbo Hârşova. La vilaĝo situas sur bordo de Danubo-branĉo, nomata Malnova Danubo aŭ Ostrov-branĉo, kontraŭe al la plej granda insulo de la lando, Ialomiţa-marĉo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur areo de la vilaĝo Capidava videblas la ruinoj de la romia fortikaĵo kaj komunumo de Calidava aŭ Calidaua. La fortikajo estis konstruita apud la vojo de Axiopolis (hodiaŭ Cernavodă) kaj Carsium (hodiaŭ Hârșova).