Topoľčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Topoľčany
(Veľké Topoľčany)
hungare: Nagytapolcsány, germane: Topoltschan
urbo
Topolcany (20).jpg
Konstruaĵo de urbodomo
Topolcany COA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Topoľčany
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Topoľčany
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tribeĉ-Inoveca regiono
Memorindaĵo Topolĉana burgo
Riveroj Nitra, Chotina
Situo Topoľčany
 - alteco 174 m s. m.
 - koordinatoj 48°33′32″N 18°10′27″E  /  48.55889°N, 18.17417°O / 48.55889; 18.17417 (Topoľčany)
Areo 27,576 km² (2 757,6 ha)
Loĝantaro 28 271 (31.12.2010)
Denseco 1 025,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1173
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 955 01
Telefona antaŭkodo +421-38
Aŭtokodoj TO
NUTS 504998
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Nitra
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Topoľčany
Retpaĝo: www.topolcany.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Topolĉana burgo
Statuo de Zochar en Topoľčany

Topoľčany (hungare Nagytapolcsány germane Gross-Tapoltschan) estas urbo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany, kies distriktejo estas.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Prievidza-Nitra. La lasta troviĝas 32 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste alvenis slavoj. Dum la hungara erao germanoj fondis setlejon. La unua mencio devenis el 1173 en formo Tupulchan, kie estis preĝejo en 1285. Oni konstruis fortikaĵon 15 km-ojn for de la komunumo en la 13-a jarcento. La reĝo akiris ĝin de Mateo Csák kaj nomumis la setlejon reĝa urbo. La urbeto iĝis libera reĝa urbo en 1342. Poste la husanoj okupis ankaŭ la fortikaĵon en 1431. Okazis kamparana ribelo en 1584. En 1599 la turkoj prirabis la urbeton. En la 16-a j.c. la loĝantoj iĝis protestantoj, luterana lernejo fondiĝis en 1580. La fortikaĵo trakonstruiĝis en la 17-a j.c. laŭ renesanca stilo, sed sieĝo ne plu okazis. Dume en la urbeto formiĝis korporacioj, la unua estis de ŝuistoj en 1609. En 1618 Rudolfo la 2-a donacis foirorajton al la urbo. Okazis incendioj en 1783, 1787, 1790. Ĥolero epidemioj okazis en 1831, en 1855 kaj en 1866. En 1870 sukerofabriko ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbo 6399 da homoj (3259 slovakoj, 2110 hungaroj kaj 965 germanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Topoľčany, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la hungareco estis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ruinoj de fortikaĵo
  • baroka katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo el 1802
  • pilgrima kapelo omaĝe al Beata Damo el 1750, vidu la legendon
  • kalvaria kapelo omaĝe al Sankta Kruco el 1856
  • renesanca kastelo el 1610, en 1945 ruiniĝis

Legendo de la pilgrima kapelo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestro hejmenveturinta abrupte la ĉevaloj haltis. La pastro demandis la ĉariston, kio okazis? -Maljunulino staras antaŭ la koĉero. -Vipu ŝin! La ĉaristo obeis. En la sekva tago la preĝejantoj konstatis tion, ke sur vizaĝon de la kapela skulptaĵo troviĝas sangaj vundaĵoj. Tial la kapelo iĝis pilgrimejo.

Famulo[redakti | redakti fonton]