Torĉpino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Torĉpino
Tipa aspekto de torĉpinoj, suda Misisipio, Usono
Tipa aspekto de torĉpinoj, suda Misisipio, Usono
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus taeda
L.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La torĉpino (Pinus taeda; angle loblolly pine) estas unu el la pluraj pinospecioj indiĝenaj en Sudorienta Usono, ekde centra Teksaso oriente al Florido, kaj norde al Delavaro kaj suda Nov-Ĵerzejo [1]. La lignindustrio klasifikas la specion kiel southern yellow pine (suda flava pino). Laŭ la Usona Arbara Administracio torĉpino estas la dua plej komuna arbospecio en la lando, post la ruĝa acero (Acer rubrum) [2].

Nomo[redakti | redakti fonton]

La scienca kaj la Esperanta nomoj referencas al la tre rezina ligno [3]. La branĉoj estas facile uzeblaj kiel torĉoj (taeda = torĉo). Ankaŭ en la franca lingvo la arbospecio havas tian nomon : pin à torches.

La vorto loblolly signifas "malaltaĵa, humida ejo" [4] sed la specio ne troviĝas ekskluzive en tiaj vivejoj. La torĉpino prosperas en acidaj argilaj grundoj, kiuj estas komunaj tra la usona Sudo, kaj tial la torĉpino estas ofte trovebla en grandaj arbareoj en kamparaj lokoj [5].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Disvolviĝantaj pingloj kaj masklaj strobiloj.

La arboj atingas altecon de 30–35 m kun diametro de 0,4-1,5 m . Esceptaj specimenoj povas havi altecon de 50 m, kaj la specio estas la plej granda el la sudaj pinoj. Ĝiaj pingloj, foje torditaj, estas faske arigitaj po tri pingloj; ili havas longon de 12–22 cm; tiu ĉi estas meza longo por sudaj pinoj, pli mallonga ol tiu por la longfolia pino aŭ por la Eliot-pino, sed pli longa ol tiu por la mallongfolia pino (Pinus echinata) kaj por la glata pino (Pinus glabra).

La pingloj kutime vivas ĝis du jarojn antaŭ ol ili defalas, kio donas al la specio sian ĉiamverdan karakteron. Kvankam iuj pingloj defalas tra tuta la jaro pro severa vetero, insektodifekto, kaj arida periodo, la plej multaj pingloj defalas dum la aŭtuno kaj la vintro de sia dua jaro.

La semokonusoj estas verdaj, maturiĝante pale flavete-brune; ili estas 7–13 cm longaj, 2–3 cm larĝaj kiam fermite, malfermante ĝis 4–6 cm larĝe, ĉiun skamon portante akran 3–6 mm dornon [1][6].

La plej alta torĉpino nuntempe konata, en Nacia Parko Kongari, mezuras 51,4 m kaj la plej dika, ankaŭ en la sama nacia parko, havas volumon de 42 kubmetroj [7].

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Maturaj ne malfermitaj femalaj strobiloj.
Arboŝelo de matura arbo.

Kun la alveno de la arbarincendia subpremado, la torĉpino estas estinta dominanta en iuj partoj de la Ekstrema Sudo kie iam la longfolia pino estas estinta superreganta kaj, speciale en norda Florido, Eliot-pino [8].

La kreskadrapideco estas granda, eĉ por la ĝenerale rapidkreskantaj sudaj pinoj. La flaveca rezina ligno estas alte aprezata por konstruado, sed ankaŭ estas uzata por fibroligno. Tiu arbospecio estas komerce kreskigata en vastaj plantejoj[9].

La torĉpino estas la pino de la Arbaro Perditaj Pinoj (Lost Pines Forest) apud Bastrop (Teksaso), kaj en McKinney Roughs laŭlonge de la teksasa Kolorado-Rivero. Tiuj estas izolataj populacioj en areoj de acidaj sablaj grundoj, ĉirkauataj de alkalaj argiloj kiuj ne estas taŭgaj por pinokreskado.

Studo pri tiu nearktisa specio estas montrinta ke pli altaj niveloj de karbondioksido povas doni al arboj pli bonan rezistadon al glacioŝtormoj [10].

Rimarkindaj arboj[redakti | redakti fonton]

La fama "Arbo Eisenhower" ĉe la 17-a truo de Augusta National Golf Club estas torĉpino. La Prezidanto de Usono Dwight D. Eisenhower, membro de Augusta National, estis ĝin tuŝanta tiom da fojoj, ke dum kluba renkonto en 1956, li estis proponanta ĝian hakadon. Ne dezirante ofendi la Prezidanton, la kluba prezidanto, Clifford Roberts, tuj estis prokrastanta la renkonton prefere ol senpere rifuzi la peton.

La "Pino Morris" estas situanta en sudorienta Arkansaso; ĝi havas aĝon de pli ol 300 jaroj kun diametron de 142 cm je alteco de 35,7 m[11].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 angle Flora of North America: Pinus taeda
  2. angle Nix, Steve. Ten Most Common Trees in the United States. About.com Forestry. Alirita 2013-01-11.
  3. angle Oklahoma Biological Survey: Pinus taeda L.
  4. angle The American Heritage Dictionary of the English Language: Loblolly.
  5. angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. Nov-Jorko: Sterling, p. 73. ISBN 1-4027-3875-7.
  6. angle Farjon, A. 2005 : Pines. Drawings and descriptions of the genus Pinus, ed.2. Brill, Leiden ISBN 90-04-13916-8
  7. angle Gymnosperm Database: Pinus taeda
  8. angle Richardson, D. M., & Rundel, P. W. 1998 : Ecology and biogeography of Pinus: an introduction. Pages 3–46 in Richardson, D. M., ed. Ecology and biogeography of Pinus. Cambridge University Press ISBN 0-521-55176-5.
  9. angle USDA FS: Silvics of Trees of North America: Pinus taeda Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
  10. angle Greenhouse Gas Good for Some Trees - LiveScience.com
  11. angle Bragg, Don C. The Morris Pine. Bulletin of the Eastern Native Tree Society. Volume 1 (Summer 2006): 20. Alirita 2012-11-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]