Torako
Torako | |
---|---|
Homa torako Gray's Anatomy
| |
Torako ĉe insektoj
| |
latine | thorax |
sistemo | skeleta |
Torako (thorax) estas de la korpo de vertebruloj la brusta parto, kiu estas limigita de la diafragmo kaj de la ripoj. Ĝi entenas la koron, pulmojn, trakeon kaj ezofagon.
Ĝi estas ankaŭ ĉe insektoj la dua korpoparto, portanta la krurojn kaj la flugilojn.
Vidu ankaŭ: abdomeno.