Torbay
Torbay estas golfeto kaj unuara instanco en la angla regiono Sud-okcidenta Anglio.
La ĉefaj urboj en Torbay estas Torquay, Paignton kaj Brixham.
En Torbay loĝis, en 1997, 123 000 homoj; ĝia areo estas 63 km².
Pro sia reputacio de aparte milda klimato kaj precipe de la urbo Torquay kiu en la 19-a jarcento iĝis moda marborda feriejo, la loka marbordo ricevis la kromnomojn "angla riviero" kaj "angla Napolo".