Torben Kehlet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Torben Kehlet
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1941 (1941-08-01)
Morto 31-an de majo 2001 (2001-05-31) (59-jaraĝa)
Mortokialo embolio
Lingvoj Esperantodana
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Eliza Kehlet
Okupo
Okupo eldonisto • redaktisto • esperantisto
vdr

Torben KEHLET (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1941, mortis la 31-an de majo 2001 en Kalvehave) estis dana esperantisto kaj eldonisto. Komence de la 1970-aj jaroj li translokiĝis al Antverpeno.

Kehlet estis unu el la plej grandaj kaj aŭdacaj eldonistoj de la lastaj jardekoj. Sub la markoj Eldonejo TK (en Danlando) aŭ Eldonejo TK/Stafeto (en Belgio), li produktis kelkdekon da titoloj merkate ofte furoraj, kiuj elstaris per siaj kvalito kaj fojfoje ankaŭ amplekso.

Li venigis al la mondo verkojn kiel La Nobla Korano (1969), ABZ de amo (1972), la Ĉu-serion de Johán Valano/Balano (Claude Piron; ekde 1978), La Granda Kaldrono de John Francis, Esperantologiaj Studoj de Eugen Wüster kaj Pri Lingvo kaj Aliaj Artoj de William Auld (1978), Ĉiu Ĉiun de Teo Jung (1979) aŭ Li kaj Ni (1985). Li ankaŭ staris kiel eldonisto ĉe la lulilo de la revuo Monato (1980).

Ĉiam preta apliki ĝisdatajn teknikojn, li pionire ekuzis novaĵojn, de ofsetado ĝis Interreto: li ekzemple inter la unuaj rekonis la gravecon de reta nom-registrado kaj funkciigis la retejon esperanto.net kaj eldonis ne plu ekzistantan libron mikrofilme. La lasta iniciato de Kehlet estis eldoni sur kompaktaj diskoj la verkaron de Ivo Lapenna kaj ĉiujn siajn eldonaĵojn. La lasta libro pri kies eldono li laboris estis Eseoj Memore al Ivo Lapenna.

Li unue edziĝis al Eliza Kehlet kaj poste al Dmitri Kehlet.

Kehlet estis dumviva membro kaj delegito de UEA. Li mortis pro embolio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anonimulo 1977 : "Stafeto" translokiĝas al Danlando : Régulo kaj Kehlet kune, Esperanto, 853(1), p. 2
  • Anonimulo 2001 : Nekrologo, Esperanto, n-ro 6, p. 120.
  • Staes, Johan 1971 : Uniek bedrijf van jonge Deen. In Schoten wordt Esperanto gedrukt voor heel de wereld, Gazet van Antwerpen, 1971-04-04, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-186, 1 blz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]