Toreejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La callejón aŭ strateto de la toreejo.

La Toreejo estas fermitaj areoj, vi ĝenerale cirklaj kaj malkovritaj, kie okazas la toreado. Ties arkitekturaj stiloj estas diversaj laŭ la plej granda aŭ plej malgranda grado de antikveco, tamen nuntempe superregas tiuj de stilo novmudeĥaro. Ili havas sian originon en la antikva Eŭropo, nome en la Romia Imperio, kie estis cirklaj konstruaĵoj por homaj kaj bestaj luktoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉefe konsistas en fermita amfiteatro de formo proksimume cirkla kun sidejaroj kaj servejoj kiuj ĉirkaŭas centran spacon en kie oni realigas la spektaklon torean, nome areno aŭ hispane ruedo –tereno de premita flava tero aŭ sablo (albero)– ĉirkaŭita de strateto en kie prepariĝas kaj rifuĝas la toreistojn kaj subranguloj. La strateto estas aparta de la areno fare de strukturo aŭ mureto, ĝenerale el ligno kaj de proksimume 140 centimetroj de alteco, kiu posedas piedingojn al la areno kaj en okazoj ankaŭ al la strateto por havigi facilan aliron de la subranguloj en kazo de krizo. Disponas de aliraj pordegoj por la eniro kaj eliro de la partoprenantoj (pordo por bando) kaj de la taŭroj (pordo de torejoj kaj de trenado) kvankam la kvanto kaj dispozicio de ĉi tiuj aliroj varias de toreejo al alia.

Ankaŭ estas porteblaj toreejoj, konstruitaj sur bazo de metala strukturo aŭ de alia tipo por izoli spacon kaj kiuj muntiĝas kaj malmuntiĝas tradicie en vilaĝoj kaj urbetoj kiuj ne disponas de fiksa toreejo.

Toreejo de Malago.

En Hispanio konserviĝas la tradicio pri toreaj spektakloj, tiaj kiaj la toreo, kiuj estas la identeco de pluraj popolaj festoj.

La toreejoj kun pli da influo kaj graveco dum la torea sezono en Hispanio estas la "Toreejo Las Ventas"[1] en Madrido, la Monumenta Toreejo en Pamplono kaj la Reĝa Toreejo de Sevilo, kaj ankaŭ la Toreejo de Valencio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La disvolviĝo de areoj kun specifaj karakterizaĵoj por la realigo de la toreado estas rilata kun la popularigo kaj la profesiigo de la spektakloj taŭraj.

La Areno de Nîmes. 27 a.K.

La plej antikvaj konstruiĝis en Hispanio dum la 16a jarcento. La unuaj novaĵoj sur ĉi tiuj konstruaĵoj estas tiuj pri la Buĉejo de Sevilo, en kiu krome estas dokumentita la prezidantejo enkorpigita de reprezentanto de la urba aŭtoritato, lokita en turo belvideja aŭ loĝio projektita de la arkitekto Asensio de Maeda kaj konita de grava kvanto de pentraĵoj kiuj reprenas la aktivecon taŭran en tiu momento. En la buĉejo sevila oni ankaŭ projektis la unuajn tribunojn por spektantoj en la dua duono de la 16a jarcento.[2]

Dum la uzado de ĉevaloj en toreado ne estis kutimaj tiuj apartaj konstruaĵoj kaj tiu agado okazis sur placoj, sed kiam komencis virtuozisma torearto de piedirantaj toreistoj kiaj Costillares, Pedro Romero kaj Pepe-Hillo, jam en la 18a jarcento, por eviti malordon oni ekonstruis la unuajn. Tiele oni aprobis en 1730 la konstruon de la toreejo de Sevilo por toreado, dum la origina areno havis rektangulan formon, kaj oni ne komencis la cirklan strukturon aktualan ĝis post tri jaroj.

Alia cirkla toreejo, la Toreejo de Ronda, ekkonstruiĝis en 1754, kaj okazis la unuaj ludoj en 1782.

La toreejo estas dividitaj laŭ kategorioj per tre specifa regularo pri taŭropezo, asekurado, enirbiletaj prezoj, profesiuloj necesaj ktp.

Tutmondaj toreejoj[redakti | redakti fonton]

Ronda
Fasado de la Toreejo Monumental de Valencia - Venezuela, la dua toreejo plej granda de la mondo.
Moderna Toreejo en San Cristóbal, Venezuela
Toreejo de El Puerto de Santa María, de 1880
Toreejo de Acho (1766) en Lima, Peruo, la plej antikva de Ameriko
Ruedo de la Monumental de Mérida, dum la elekto kaj kronigo de la Internacia Reĝino del Sol 2009
Vidaĵo de la rara (kvadrata) toreejo de Algemesí
Panoramo de la Toreejo de Chinchón

La ĉefaj toreejoj troviĝas en Eŭropo –preskaŭ nur en Hispanio, Portugalio kaj sudo de Francio– kaj Sudameriko kaj Meksikio:

Kolombio[redakti | redakti fonton]

    • Toreejo de Santamaría, Bogotá. La placo plej grava de Kolombio; lokita en la kvartalo Sandiego, estas unu el la arkitekturoj de toreejoj plej belaj. Vidindaĵoj: La prezidantejo de la toreejo restas super la granda pordo, pro tio la toreistoj devas fari sufiĉe apartan turnon por eniri en la areno por saluti la prezidanton. La konstruo kaj fondo de la placo ruinigis siajn konstruistojn, pro ĝia alta kosto. Ĝi posedas muzeon taxuran. La sola morto registrita en tiu toreejo, estas tiu de meksika, en spektaklo tipo rodeo prezentita meze de la 20a jarcento.
    • Toreejo de Cañaveralejo, Cali. Estas la plej granda toreejo de Kolombio kun enhavo proksimuma de 18.000 spektantoj. Ĝi havas lernejon de propra toreado kie oni trejnas la toreistojn plej elstaraj de la lando. Estis konstruita en betono simile al la figuro de pokalo de ĉampano. Krome posedas la plaj bonajn kortojn de la mondo, kie oni povas realigi ĝis dek taŭrarmetojn samtempe. Estas lokita en la centra Strato 5a de Cali, kaj ĝi havas je dispozicio de la ŝatantoj aŭtarejon kun granda kapablo. Ĝi estas konata kiel Plaza de Toros de Cañaveralejo. En ĝi oni realigas diversajn kulturajn okazaĵojn inter kiuj elstaras koncertoj, artaj ekspozicioj kaj, ĉefe, la Foiro Taŭra de Cali kiu okazigas novilladas de finoj de novembro kaj grupopaga toreado la lastan semajnon de decembro kaj unuan de januaro. Oni transdonas ĉiujare la trofeon Sinjoro de la Kristaloj.

Ekvadoro[redakti | redakti fonton]

    • Toreejo de Quito (1960), Quito. 15.000 spektantoj.
    • Toreejo Belmonte (1919), Quito. 4000 spektantoj.
    • Toreejo Mitad del Mundo (1982), Quito.
    • Toreejo Santa Ana de Cuenca (1973), Cuenca. 4000 spektantoj.
    • Toreejo de la Candelaria (1993), Ibarra. 3500 spektantoj.
    • Toreejo Monumental de Ambato (1963), Ambato. 12000 spektantoj.
    • Toreejo Raúl Dávalos de la Calle (1952), Riobamba. 10000 spektantoj.
    • Toreejo Cayambe, Cayambe.
    • Toreejo San Isidro Labrador, Latacunga. 4000 spektantoj.
    • Toreejo Santiago de Guayaquil, Durán/Guayaquil. 5000 spektantoj.
    • Toreejo Vírgen del Quinche, Salcedo.
    • Toreejo 3 de Julio (1991), Santo Domingo de los Colorados. 6000 spektantoj.
    • Toreejo San Lorenzo de Tanicuchí (1992), Tanicuchí. 3000 spektantoj.
    • Toreejo Virgen del Cisne, Machala. 3000 spektantoj.
    • Toreejo San Miguel de Bolívar, Guaranda.
    • Toreejo San Pedro Apostol, Loja.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.las-ventas.com/
  2. Antonio J. Albardonedo Freire (2005)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio J. Albardonedo Freire, La Génesis de la Tauromaquia Moderna: la Presidencia de la Autoridad y la Construcción de Tribunas, en Laboratorio de Arte, Núm. 18, 2005, pp. 397-416

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]