Torespanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de Torespanjo.

Torespanjo hispane Torrespaña, populare konata en la hispana kiel el Pirulí, estas turo por komunikaĵoj kiu apartenas al la entrepreno Retevisión kaj ĝi troviĝas en Madrido (Hispanio) en la vojrenkontiĝo de la strato O'Donnell kun la Aŭtoŝoseo M-30. Cetere, Torespanjo estas la nomo de la komplekso de la Centraj Informservejoj de TVE apud la turo. Tiu estas produktataj la televidĵurnaloj kaj informaj programoj de la hispanaj publikaj televidkanaloj La 1, La 2, Televidkanalo 24 Horoj kaj Klano TVE.

Torespanjo havas 220 metrojn alte (232 metroj kun la anteno). Oni komencis starigi ĝin la 17-a de februaro 1981, kaj finkonstruiĝis post dek tri monatoj. La inaŭgurado okazis la 7-a de junio 1982. Ekde Torespanjo elsendas ok televidkanalojn, dek kvar analogiajn radistaciojn, dek ok ciferecajn radistaciojn kaj dudek televidkanaloj de surtera cifereca televido.

Koordinatoj: 40° 25′ 13″ N 3° 39′ 51″ U / 40.42028 °N, 3.66417 °U / 40.42028; -3.66417 (mapo)