Torgelow am See

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Torgelow am See en la distrikto Meklenburga Lagaro. 100 kilometrojn pli oriente, en la distrikto Antaŭpomerio-Greifswald, situas la samnoma urbo Torgelow.
Torgelow am See
Blazono
Torgelow am See (Germanio)
Torgelow am See (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Meklenburga Lagaro
Komunumaro Amt Seenlandschaft Waren
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03991
Poŝtkodo 17192
Aŭtomobila kodo MSE
Oficiala Municipokodo 13071144
Politiko
Komunumestro Manfred Kucklick
Adreso de la administrejo Friedensstraße 11
17192 Waren (Müritz)
Demografio
Loĝantaro 445 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 34′ N, 12° 47′ O (mapo)53.5612.779722222222Koordinatoj: 53° 34′ N, 12° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 37 m
Areo 14,28 km²
Oficiala retejo http://www.amt-seenlandschaft-waren.de/index1.html
vdr

Torgelow am See estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Meklenburga Lagaro de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj estas parto de la komunumaro Amt Neverin. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 445 loĝantojn.

Inter la vidindaĵoj de Torgelow estas kastelo planita de la arkitekto Otto March, kiu inaŭguriĝis en 1904. La konstruaĵo en la epoko de GDR estis mezlernejo kun aparta fokuso pri lingvolernado, kaj komence de la 1990-aj jaroj (kun apudaj konstruaĵoj) iĝis prestiĝa privata internuleja lernejo.

lernejo "kastelo Torgelow"

Sur la lerneja teritorio ankoraŭ videblas la kastela monteto, sur kiu ĝis meze de la 15-a jarcento staris la historia mezepoka fortigkaĵo, kiu estis la ĝermo de la loĝloko kaj estis la historie origina "kastelo Torgelow". Lernantino en la GDR-a mezlernejo cetere estis la esperantistino Heidi Schiller, kiu 17-jara en decembro 1990 iĝis membro de la unua tutgermana estraro de Germana Esperanto-Junularo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]