Torgny Lindgren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torgny Lindgren
en 2007
en 2007
Persona informo
Torgny Lindgren
Naskiĝo la 16-an de junio 1938
en Norsjö, Västerbottens län, Svedio
Morto 16-an de marto 2017 (2017-03-16)
en Rimforsa
Mortis per stomaka kancero vd
Nacieco svedo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Infanoj Ylva Pettersson vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo prozo vd
Aktiva dum 1965– vd
Verkado
Verkoj vidu tekste
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Torgny Lindgren (naskiĝis la 16-a de junio 1938 en Norsjö, Västerbottens län, Svedio) estis sveda verkisto.

Lindgren estas la filo de Andreas Lindgren kaj Helga Björk. Li studis en Umeå, sekve fariĝis instruisto kaj laboris en tiu profesio ĝis la mezo de la 1970-aj jaroj. Dum kelkaj jaroj li aktivis kiel loka politikisto por la Sveda Socialdemokrata Partio. En 1980 li konvertiĝis al la katolika kredo.

Lindgren en 1965 publikigis sian unuan literaturan verkon, sed devis atendi ĝis 1982 kiam li nacie konatiĝis per la romano La vojo de serpento sur roko (svede Ormens väg på hälleberget), kiu tradukiĝis ankaŭ al Esperanto. Sume liaj verkaĵoj nun estas tradukitaj en pli ol tridek lingvoj, kaj li nun konsideriĝas unu el la internacie plej konataj nuntempaj svedlingvaj verkistoj. Li fariĝis membro de la Sveda Akademio en 1991.

Bibliografio

En Esperanto aperis

  • La beleco de Merab (de la originalo "Merabs skönhet"), traduko el la sveda Sten Johansson, deko da noveloj kun nord-sveda fono, eldonejo Al-fab-et-o en Skövde 1995
  • La vojo de serpento sur roko (de la originalo "Ormens väg på hälleberget"), konata romaneto pri homa digno meze de granda humiliĝo, sama tradukinto kaj sama eldonejo, 1997

Eksteraj ligiloj

greke koncizaj informoj pri la novelaro "La beleco de Merab" en katalogo de la libroservo de UEA esperante greke same koncizaj informoj pri la romano "La vojo de serpento sur roko" en katalogo de la libroservo de UEA esperante