Turňa nad Bodvou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Torna)
Turňa nad Bodvou
hungare: Torna, germane: Tornau
municipo
Vido al Turňa nad Bodvou
Oficiala nomo: Turňa nad Bodvou
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Abov
Montaro Slovaka karsto
Memorindaĵo Turnia burgo
Riveroj Bodva, Chotárny potok
Situo Turňa nad Bodvou
 - alteco 190 m s. m.
 - koordinatoj 48° 36′ 02″ N 20° 53′ 41″ O / 48.60056 °N, 20.89472 °O / 48.60056; 20.89472 (mapo)
Areo 23,211 km² (2 321,1 ha)
Loĝantaro 3 604 (07.10.2010)
Denseco 155,27 loĝ./km²
Krutaĵo Krutaĵo en Zádiel
Unua skribmencio 1198
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 044 02
Telefona antaŭkodo +421-55
Aŭtokodoj KS
NUTS 521698
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Turňa nad Bodvou
Retpaĝo: Turňa nad Bodvou
Portalo pri Slovakio

Turňa nad Bodvou, hungare Torna, germane Tornau estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Turňa nad Bodvou kun Turnia burgo

Situo[redakti | redakti fonton]

Turňa nad Bodvou situas en valo de rojo, laŭ la slovaka-hungara landolimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Košice. La lasta troviĝas 34 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1263 en formo Torna pri la komunumo. Familio Tornai konstruis burgon en 1357, kiun la husanoj okupis en 1448. Johano Hunyadi reokupis ĝin en 1451, poste Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1556 okupis ĝin. En la sama jaro Georgo Bebek, en 1567 Gáspár Magócsy (magOĉi), en 1612 Gabrielo Bethlen sukcese sieĝis ĝin. Laŭ paco en Vieno la burgo apartenis al Ferdinando la 2-a en 1622. La turkoj detruis la komunumon en 1652. Hungara puĉo okazis en 1678, sed post 1 jaro la aŭstroj reokupis ĝin, poste tuj ili faris ruina ĝin. En 1683 la turkoj kune kun Emeriko Thököly okupis la komunumon. Ĝis 1881 la komunumo estis departementejo de Abaúj-Torna. En 1910 loĝis tie 1697 da homoj (1682 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Abaúj-Torna, al la distrikto de Torna, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj, krome estis ankaŭ loĝantarŝanĝo. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Tiutempe la slovaka oficiala nomo estis Turnianske Podhradie. En 2001 loĝis tie 3213 da homoj (1411 slovakoj, 1400 hungaroj, 259 ciganoj).

Ruinoj de la fortikaĵo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • gotika katolika preĝejo el la 17-a j.c.
  • ruinaĵo de la burgo sur montopinto 366 m alta
  • renesanca kastelo Keglevich el la 17-a j.c. proksime de la burgo, en 1955 renovigita

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Torna naskiĝis: