Tornaľa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tornaľa
(Šafárikovo)
hungare: Tornalja
urbo
Tornalja019.JPG
Placo en Tornaľa
SL Tornal'a COA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Tornaľa
Ŝtato Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Revúca
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Slaná
Situo Tornaľa
 - alteco 181 m s. m.
 - koordinatoj 48°25′20″N 20°19′49″E  /  48.42222°N, 20.33028°O / 48.42222; 20.33028 (Tornaľa)
Areo 57,767 km² (5 776,7 ha)
Loĝantaro 7 920 (31.12.2007)
Denseco 137,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1245
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 982 01
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj RA
NUTS 515612
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tornaľa
Retpaĝo: www.mestotornala.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Tornaľa (hungare Tornalja) estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. La nomo devenas el la hungara, signifanta turo-subaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo de Sajó, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojoj Rimavská Sobota-Košice kaj Poprad-Miskolc, laŭ la hungara-slovaka ŝtatlimo. Ózd troviĝas 14 km malproksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj kuproepoko. La unua mencio okazis en 1245 en formo Köwy. Kő signifas hungare ŝtono, komprenu roko. Tornalja en 1427 estis grava setlejo, kiun la husanoj okupis kaj en 1459 Matiaso la 1-a reokupis. Okazis kelkfoje departementeja kunveno en la kastelo. En 1556 la turkoj detruis kaj rabis la komunumon. Grava poŝto formiĝis en la 18-a j.c. En 1849 okazis batalo inter hungaroj kaj aŭstroj. La fervojo atingis la komunumon en 1873. Inter 1853-1960 ĝi estis distriktejo. En 1910 loĝis en la urbo 2033 da homoj (1995 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš. En 1948 la urbo havis pli novan nomon Šafárikovo omaĝe al slovaka arkeologo. Nun la urbo retiris al la malnova, la loĝantoj laboras en uzinoj pri briko, vestoj kaj maŝino.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • nun kalvinana preĝejo el la 15-a j.c. kun defenda muro
  • nobeldomo de Tornallay, nun porinfana edukejo
  • parko nomata Zoltán, meze troviĝas roko, kie estis iam sentinelturo.
  • banejo kun fonto nomata "ĉevice"

Famuloj[redakti | redakti fonton]