Tornavacas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Tornavacas
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Jose Franco González González (PP-Extremadura Unida)
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 1.181  (2009)
Geografio
v  d  r
Information icon.svg
Valo de Jerte vidata el la sudo, fone estas la vertico de la Montopasejo de Tornavacas kaj sub ĝi la eta blankaĵo de la vilaĝo.
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Tornavacas (Bovopasejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Tornavaqueños. La censita populacio en 2009 estis de 1.181 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tornavacas estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la plej norda parto de la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 871 m. La municipo de Tornavacas troviĝas ĉe la Montopasejo de Tornavacas, en la komenco de la Valo de Jerte. Ĉe la Sierra de Tormantos, en la okcidenta pinto de la Sierra de Gredos, en la provinco de Cáceres, ĉe la limopj kun la provinco de Ávila kaj la provinco de Salamanca.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado: tradicie estis trapasejo de la enormaj gregaroj kiuj ĉiujare elmigris el Kastilio al Ekstremaduro kaj reen, kaj de tio devenas la nomo kaj pro tio aperas bovoj en la blazono (kvankam estas legendo pri epizodo de la 10a jarcento kie la kristanoj uzis bovojn kun fajro inter la kornoj por malkuraĝigi la venkotajn arabojn). Lastatempe gravas ankaŭ la turismo.