Tornyiszentmiklós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tornyiszentmiklós
Vilaĝo
Blazono
Lando  Hungario
Regiono Okcidenta Transdanubio
Departemento Zala
Subregiono Lenti
Areo 19 km² (1 900 ha)
Loĝantaro 690
Unua mencio 1381
Poŝtkodo 8877
Telefona antaŭkodo 92
Vikimedia Komunejo: Tornyiszentmiklós
Retpaĝo: www.tornyiszentmiklos.hu

Tornyiszentmiklós [TORnjisentmikloŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. La loknomo de la vilaĝo rilatas al sankta Nikolao.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tornyiszentmiklós situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo M70 preteriras, laŭ la slovena landlimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1381 en formo Tornyzenthmyklos. En la komunumo longe funkciis juĝejo. Inter 1918 kaj 1920 la serboj okupis la regionon. En 1920 la vilaĝo trovis sin laŭ la nova ŝtatlimo. Inter la mondomilitoj Tornyiszentmiklós aranĝis tutlandajn foirojn. Inter 1992 kaj 2007 apude limpasejo funkciis al Slovenio, poste ambaŭ landoj apartenis al interna zono de Schengen, la trairado estas jam senkontrola. En Tornyiszentmiklós migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kirko en Tornyiszentmiklós

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kerkaszentmiklós (nun apartenaĵo de Tornyiszentmiklós) naskiĝis episkopo István Konkoly.