Toros la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Toros la 3-a (armene: Թորոս Երրորդ, n. ĉ. 1271 - m. la 23-an de julio 1298) estis reĝo de Armena reĝlando en Kilikio, regante de 1293 ĝis 1298. Li estis la filo de Leono la 2-a de Armenio kaj Keran, kaj estis membro de la dinastio de la Hetumidoj. En 1293 lia frato Hetumo la 2-a abdikis en sia favoro. Tamen, Toros revokis Hetumon al la trono en 1295. Ili du portis sian fratinon Rita al Konstantinopolo por geedziĝi kun Mikaelo la 1-a Palaeologidoj en 1296, sed ili estis malliberigitaj en la reveno ĉe Bardzrberd fare de la frato Smbat, kiu uzurpis la tronon profitante la foreston. Toros estis murdita, strangolita la 23-an de julio 1298 en Bardzrberd fare de Oshin, Marŝalo de Armenio, sub la ordonoj de Smbat.