Torrance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrance
urbo de Kalifornio • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
Telefonkodo 310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 147 067  (2020) [+]
Loĝdenso 2 763 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 50′ N, 118° 20′ U (mapo)33.8358492-118.3406288Koordinatoj: 33° 50′ N, 118° 20′ U (mapo) [+]
Alto 27 m [+]
Areo 53,23 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Torrance (Kalifornio)
Torrance (Kalifornio)
DEC
Torrance
Torrance
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Torrance

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrance, California [+]
vdr

Torrance estas marborda grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 147 067 loĝantoj sur areo de 53,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 763 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Torrance situas laŭ marbordo de Pacifiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.

palmoj ĉe urba vojo en Torrance

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna Torrance origine estis areo de indianoj. En 1784 jam la hispanoj havis la kampojn. En la 1900-aj jaroj Jared Sidney Torrance aĉetis la bienojn. La setlejo nomiĝis Torrance ekde 1912 kaj ĝi iĝis urbeto en 1921. Post la 2-a mondmilito oni komencis produkti aerspacajn konsistaĵojn kaj graviĝis ankaŭ la naftoindustrio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Torrance estas hejmoj de grandaj japanaj aŭtoproduktantoj: Toyota, Honda. Menciindas ankaŭ produktado de aerspacaj konsistaĵoj kaj helikopteroj. Rande de la urbego oni rafinas petrolon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Torrance uzas la proksiman flughavenon de Los-Anĝeleso. La urbego havas ligojn voje kaj fervoje al la proksimaj urboj. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn en la urbego.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Torrance situas en mediteranea aŭ subtropika klimatozono. La temperaturo averaĝe estas en januaro 13 °C, en julio 21 °C. Jare pluvas po 345 mm. La matenoj de junio estas ofte nebulaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Torrance naskiĝis usona-hungara tekvondisto Omar Salim.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Marborda panoramo de Torrance