Torrejoncillo
Torrejoncillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10839 | ||
Retpaĝaro | [www.torrejoncillo.es] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jose María Arias Torres (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3,338 (2009) | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 54′ N, 6° 28′ U (mapo)39.8965404-6.466299Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 54′ N, 6° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 328 m [+] | ||
Areo | 94,54 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrejoncillo [+] | |||
Torrejoncillo [ToreĥonZIjo] (Tureteto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Torrejoncillanos. La censita populacio en 2009 estis de 3.338 loĝantoj.
Situo
Torrejoncillo estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 328 m; je 50 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 110 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas Coria je nur 12 km. La areo de ties teritorio estas de 94,54 km². Estas submunicipo de Valdencín situa je 7 Km de Torrejoncillo kun 500 loĝantoj.
Historio
Estis arkeologiaj restaĵoj de la epoko antaŭromia kaj de la sekvaj romia, vizigota, araba. La urbeto fondiĝis post la rekonkero kontraŭ la araboj ĉirkaŭ la 13a jarcento. Dum postaj jarcentoj estis elstara industria centro ĉefe tekstila, sed ne nur. Nuntempe ĝi estas konata ĉefe pro fama festo (vidu suben).
Demografio
Demografia evoluo de Torrejoncillo inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
3524 | 3462 | 3422 | 3371 | 3373 | 3350 | 3337 |
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Festoj
- La Encamisá, kiu celebriĝas la nokton de la 7a de decembro omaĝe de la Virgulino Maria Senmakula. Dum nokta festo al la Virgulino, oni pafas, ĉevalrajdas vestitoj per blankaj littukoj, oni faras fajraĵojn surstrate kaj oni manĝas kukojn kaj trinkas vinon. Tiu festo estas deklarita kiel regiona interesaĵo.
- Kamparfesto de Sankta Pedro.
- Festa de aŭgusto, kun taŭrludado.