Torremenga
El Vikipedio
| Torremenga | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Ekstremaduro | |
| Provinco | Cáceres | |
| Urbestro | Pablo Elena (PP) | |
| Retpaĝaro | [1] | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 621 (2009) | |
| Geografio | ||
| Areo | 12 | |
Torremenga estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas Torremengueños. La censita populacio en 2009 estis de 621 loĝantoj.
Situo [redakti]
Torremenga estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Vera, je altitudo de 187 m. La areo de ties teritorio estas de 12 km².
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Monumentoj [redakti]
- Restaĵoj prahistoriaj kaj romiaj. Estas tipaj la portikaroj danke al pilieroj de granito. Estas restoj ankaŭ de visigotoj.
- Preĝejo de Santiago Apostolo de la 18a jarcento.
- Ĉe la tombejo estas la turo kiu nomigas la vilaĝon.
Festo [redakti]
La Brulado de Judaso la sabaton de Pasko.
