Torrijos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Torrijos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45500
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Juan José Gómez-Hidalgo (PP)
Demografio
Loĝantaro 13,374  (2010)
Loĝdenso 786,71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 4° 17′ U (mapo)39.983333333333-4.2813888888889Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 59′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 529 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrijos (Tero)
Torrijos (Tero)
DEC
Torrijos
Torrijos
Situo de Torrijos
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrijos [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Torrijos en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Torrijos [torIĥos] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Torrijeños. La censita populacio en 2010 estis de 13.374 loĝantoj kaj la denseco estas de 786,71 loĝ/km².

Ties populacio ege kreskis, dum la lastaj jaroj, averaĝe je ĉirkaŭ 1.000 loĝantoj ĉiun jardekon, ses meze de la 2000-aj jaroj la pliiĝo de la enmigrado plialtigis la kreskon, kaj en 2005 estis jam populacio proksimume de 2.500 enmigrintoj.

Situo

Torrijos estas situa en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko Torrijos en la centra parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 529 m; je 31 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 75 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 17 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°59′0″ N 4°16′53″ Ok.

Gix situantas en depresio inter la riveroj Taĵo kaj Alberĉe. Estas la natura ĉefurbo de etenda zono konata laŭ la nomo de Distrikto Torrijos. Limas oriente kun Barcience, norde kun Novés, okcidente kun Alcabón kaj Santo Domingo-Caudilla kaj sude kun Gerindote.[1]

Temas pri ĉefe urba teritorio, ĉar la etendo de la municipa teritorio estas tre malgranda.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. La nuna ĉefa aktiveco estas tiu de la sektoro servoj, ĉefe la komerco, kiu markas la aktivecon de la tuta regiono, sen forgesi la gravecon kiun havas la industrio, speciale tiu dediĉita al la ligno kaj al la fero. Oni devas elstarigi, same, tiu de la konstruo, pro tio ke en la lastaj jaroj tiu montriĝis kiel aktiveco tre poviganta, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi okazigis proksimume 3.000 laborlicencojn.

Pri transportoj estas 8 ŝoseoj al la ĉirkaŭaj lokoj. Tra Torrijos pasas la fervojo kiu komunikas Madridon kun Lisbono, kaj tiele estas rekta servo al Badajoz, Cáceres, Mérida, Plasencia, Talavera de la Reina, Madrido, Zaragozo kaj Barcelono inter aliaj urboj. Estas enurbaj busoj kaj 4 entreprenoj de eksteraj busoj kiuj konektas kun 7 urboj.

Historio

La fondo de Torrijos ŝajne estas de tre antikva tempo nome ties nomigo ŝajne devenas el la termino romia (latina) "turris" turo, kio indikas la ekziston de elemento defenda jam en tempo de la Romia Imperio.[2] Sendube esti grava pasejo de Ávila al Toledo permesis setligon de populacio aŭ soldataro por la protekto de la trupoj kaj y defendo de la tuta zono.

En la Alta Mezepoko nome post la invado fare de Visigotoj tiu loko gravis pro sia prokŝimeco al la tiama ĉefurbo de Hispanio nome Toledo, kio permesis formon de populacio de ricĉaj koloniistoj kiuj alpropriĝis de la plej produktivaj areoj. Tion pruvas la ekzisto de serio de toponimoj aludaj al geografiaj lokoj de klara visigota deveno, kiaj Las Suertes (la sortoj), ĉar la visigotoj kutimis lotumi la terojn inter ties loĝantoj aŭ inter tiuj kiuj estis partoprenintaj en la konkero, kaj de tie tiu nomigo.

Poste, post la invado de la islamanoj en la duoninsulo, Torrijos iĝis loko dominata de la islamaj konkerintoj, kiuj setlis en la zono konata lau la nomo de Pordego de Maqueda [makEda], kaj ankoraŭ aktuale videblas la tipa urbanismo de araba urbo, de mallarĝaj kaj sinuaj stratoj, adarvoj kaj seneliraj stratetoj (sakstratoj), same kiel serio de nomoj kiuj rememorigas la pasintecan populacion, kiaj El Moro (la maŭro), El Oriente (la oriento), El Norte, Las Vistillas, El Sol, La Corrala, ktp. Same ekzistas loko konata laŭ la nomo de El Cerro de la Mora, o del Moro (monteto de la maŭro aŭ de la maŭrino), konata ambaŭforme, survoje al Fuensalida.

En la fama batalo de Las Navas de Tolosa, en 1212, krom la monarko Alfonso la 8-a, intervenis en lia helpo la ĉefepiskopo de Toledo Jiménez de Rada, al kiu post la fama venko, la reĝo ĝin (Torrijos) donacis, pasante tuj al posedo de la katedralanaro, kio daŭris ĝis finoj de la 15a jarcento, kiam estis akirita de Gutierre de Cárdenas.

Unu el la plej interesaj etapoj de la loko toriĥa estas la reĝado de Petro la 1-a, konita laŭ la alnomo de La Kruela aŭ de la Justigulo. Estis ĉi tiu monarko kiu ordonis konstrui fortikaĵon aŭ palacon, kiu estis donacita al lia amantino Maria de Padilla, palaco kiu utilis dum jarcentoj kiel monaĥinejo de Koncipilistinoj. Sed fine de la 1990-aj jaroj estante urbestro Miguel Ángel Ruíz-Ayúcar oni efektivigis kompletan restarigon, tra kiu utilas nuntempe de sidejo de la urbodomo.

Dum la 15a jarcento konis Torrijos la restadon de la monarko Johano la 2-a en diversaj fojoj, kun okazo de la hegemonio de Álvaro de Luno kontraŭ kiu leviĝis la nobeluolj toledaj postulante al la reĝo ke tiu retiriĝu sian favoron al ĉi tiu Konestablo. La monarko, kiu troviĝis en Torrijos, ordonis sieĝon al Toledo, sed pro la ĉeesto de la Markizo de Villena kaj de Petro Girón decidis retiriĝi.

Same la superuleco de Kalatravo restis libera pro la morto de la Superulo, oni batalas inter la du pretendantoj, Petro Girón kaj la Infanto de Aragono, don Alfonso. La plimulto de la loĝantaroj apogis al Girón, sed Torrijos kontraŭstaris, estante ĝi nura kiu apogis al la Infante don Alonso. Sed la nomigo falis en Petro Girón, tial post kiam li enposteniĝis direktis sin al Torijos realigante serion de fiagoj kiuj okazigis la morton de iuj torrijeños. Krome tiu prirabis multnombrajn loĝejojn portonte multnombrajn riĉecojn, kaj multnombraj arestitoj estis portataj al Toledo.

Meritas recenzon la ekzisto de grava juda loĝantaro, kaj ĝia aljama (juda kvartalo) aperas en multnombraj dokumentoj, speciale koncerne al la pago de la impostoj. Oni ne scias de kiam ekzistis ĉi tiu loĝantaro, sed fakte scias de la ekzisto de sinagogo kie hodiaŭ estas la strato de Kristo, kaj la ekzistanta kapelo estis en komenco juda sinagogo, kiu pasis al posedo de la krono post la dekreto de elpelo. Sed tuj ĝin akiris Gutierre de Cárdenas, kreante en lia loko hospitalon. Ĝia antaŭ malmulte ekzistis resto de la murego kiu utilis de fermobarilo al la judejo, aŭ zono de restadejo de la judoj, kiu, pro nepardonebla eraro, en 2006, oni lasis fali kiam oni faris reparadojn de reformo en la ŝoseo. La judoj havis alia judaron kie hodiaŭ estas la strato de Gibraltar Español, kvankam pli reduktita kaj simpla, kun ĝia sinagogo kaj buĉejo.

La juda kaj moriska loĝantaroj havis du moriskajn kvartalojn kaj du sinagogojn. Unu el ili transformiĝis poste en la Hospitalo de la Sankta Triunuo, poste en lernejo kaj, fine, en kapelo de Kristo de la Sango. La Colegiata (preĝejo) konstruiĝis en malnova islama moskeo, ĉar ankaŭ la mahometanoj havis du moskeojn.

Tra Torrijos pasis multnombraj monarkoj kaj gravuloj de la nobelaro, pro tio ke la strategia situacio inter Ávila kaj Toledo al ĝi faris paŝon deviga. Meritas elstarigi la ĉeeston de Alfonso la 11-a, de lia filo Petro la 1-a, kiu okazigis festojn en ĉi tiu loko pro la naskiĝo de sia filino. Ĉii tie pasis sezonojn lia kromedzino Maria de Padilla, kun kiu li havis sian filinon Beatriz. Ŝajne la palacon, kiun li konstruigis, li donacis al Maria, kiu pasis poste al ŝiaj posteuloj. Ĝi ankaŭ konis la ĉeeston de Johano la 2-a, de Henriko la 4-a kaj de Izabela la Katolika. Post ĉi tiuj okazaĵoj Torrijos akiras grandan protagonismon, ĉar en tempoj de la Katolikaj Gereĝoj, la ĉefa kontisto de la reĝlando, Gutierre de Cárdenas, aĉetis al la katedralanaro de Toledo ĉi tiun urbon, enoficigante ĝin tuj al titoleco de vilaĝo en la jaro 1482, starigante pilorion, kiu malaperis komence de la 19a jarcento, kiel konsekvenco de la ordonoj de la Konstitucio de Cádiz.

Moderna historio

La Preĝejo Colegiata de Torrijos, konstruigita de Teresa Enríquez.

Estas ĝiaj jaroj de prestiĝo la finoj de la 15a jarcento kaj komencoj de la 16a, ĉar estis tiam kiam oni realigis la grandajn arkitekturajn verkojn, iuj jam malaperigitaj. Oni konstruis La Colegiata, la Palacon de la Senjoroj de Maqueda (malaperigita), la Hospitalo de la Konsolo aŭ Hospitalo de Ekstere (malaperigita), la Muregon (malaperigita), la Palacon de Petro la 1-a (rekonstruita) kaj la Hospitalon de la Sankta Triunuo (nur restas la kapelo kaj la klostro). Kiam malaperis la senjoroj de Maqueda, la vivo torrijeña trapasis jarojn de dekadenco, ĉar la serio de monarkoj kiuj reĝis en Hispanio bezonis grandajn kvantojn de mono por elteni la serion de luktoj kontraŭ dievrsaj eŭropaj landoj.

Post la malkovro de Ameriko estis multnombraj torrijeños kiuj elmigris tien. La elpelo de la baptitaj maŭroj estis tre negativa por socio torrijeña, pro tio ke estis ili fundamente kiuj laboris la kamparon kaj dediĉis sin al la konstruo.

La aktiveco de la modernaj jarcentoj dekadencis laŭ la sama maniero de la resto de la lando, pasante tra jaroj de vera neceso. Dum la 16a, 17a, 18a, kaj komencoj de la 19a jarcentoj Torrijos pasis al situacio de pasiveco regata de ekonomia malaltigo, je la sama tempo de karakteriza senaktiveco kaj ĝenerala dekadenco.

Nuntempa epoko

La alveno de la 19a jarcento havas du malsamajn cirkonstancojn: unuflanke la eniro en la Iberia Duoninsulo de la napoleonaj fortoj, kiu rabas multnombrajn artverkojn: ili detruas multnombrajn konstruaĵojn de granda valoro, kiel la monaĥejo franciskano de Sankta Maria de Jesuo de Torrijos, arta juvelo, verko de Johano Guas.

Ĝi aliflanke iniciatas en ĉi tiu loĝantaro reakiron de la ekonomia kaj dungista aktiveco, pro novaj alfluoj de entreprenistoj el diversaj hispanaj regionoj, speciale de Eŭskio, kiuj detektas eblojn en Torrijos. Oni konstruas la fervojon, kiu proponas multajn pliajn eblojn ĉiatipajn por levi la financan aktivecon. Malaperas ankaŭ la senjorlando de la dukoj de Maqueda kiel konsekvenco de la aprobo de la Konstitucio de 1812, kaj ĉi tiuj sinjoroj perdas sian fakultaton enoficigi la urbajn postenojn. Ankaŭ tiam la murego malaperis tiel kiel la pilorio, simbolo de urba libereco, kiel konsekvenco de absolute absurda politiko adoptita en la Parlamento de Cádiz.

Jam forpelitaj la francoj, ne finas la militoj, ĉar aperis la nomitaj Karlismaj Militoj, en kiuj elstaras la Pastro de Alcabón, Lucio Dueñas, gerilano de Torrijos, kiu luktis kuraĝe en defendo de la religio. La Desamortización estis alia okazaĵo kiu alportis iujn novecojn al la socio torrijeña, ĉar personoj de granda graveco en la estonteco ekposedis enormajn proprietojn de la regiono. Oni detektis la unuajn alvenojn de ciganoj kiu konstituos etnan grupon kiuj pluos ĝis nuntempaj tagoj.

Komencas la 20a jarcento per rapida altigo de industriaj kaj komercaj starigoj. Alvenas la elektro al la loĝejoj, la telefono, la trinkebla akvo enhejma. Sed ekzistas malkontento en la socio, kiu iom post iom iras generante situaciojn de socia nestabileco pro la enormaj diferencoj kiuj estas inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Oni vidas malkontenton en Hispanio, kaj alvenis la jaro 1931 kiam oni aprobas la novan Konstitucion. Malaperis la monarkio kaj oni establas la Respublikon. Torrijos vivis malfacilajn momentojn, ĉar la alfrontoj inter kaj maldekstruloj kaj dekstruloj estas oftaj, alvenante al multnombraj alfrontoj.

La alveno de la Hispana Enlanda Milito estas terura. Torrijos troviĝis en teritorio respubika, sed la 22a de septembro de 1936 la naciismaj trupoj konkeris ĉi tiun urbon. Unuflanke kaj aliflanke oni realigas multnombrajn mortpafadojn.

Finita la milito, Torrijos trapasis malfacilajn jarojn. Sed iom post iom oni rimarkas renaskiĝon de la ekonomia aktiveco. La jaroj 50-aj, 60-aj kaj 70-aj levas la ekonomian nivelon, kaj tiun kulturan. La aktiveco renaskiĝis.

Nuntempo

Sed estos ekde la 1980-aj jaroj kiam oni vidas ke la antaŭeniro estas nebremsebla. Oni kreis multnombrajn entreprenojn de ĉiu tipo; la konstruado iniciatis sian naskiĝon nehalteblan. Oni kreis la mezlernejon, la novan juĝejon, la stratoj asfaltiĝis, la placoj pliboniĝis. La konstruaĵoj komencas plialtiĝi; oni desegnis novajn urbanizadojn per kio Torrijos plilarĝigis. Oni fondis novajn sportajn teamojn; oni konstruis la futbalstadionon; novajn konstruaĵojn por kino oni konstruis.

En la jaro 1979 okazas la unuaj urbaj elektoj, anstataŭante unu la aliajn diversaj urbaj grupoj, UCD, AP kaj PSOE, kun ties urbestroj Santiago Longobardo (1979-83), Miguel Ángel Ruiz-Ayúcar (1983-1999), Mercedes Giner (1999-2007) kaj Juan José Gómez-Hidalgo (2007). Nuntempe Torrijos estas tre moderna urbo, kun ĉiaj facilecoj por povi funkcii kiel ĉefurbo de la komarko, ĉar multnombras la centroj de instruado, sportaj, kulturaj, biblioteko, centroj junularaj, de la virinoj, kulturaj asocioj, bando de muziko, grupoj de danco, Lernejo de Muziko ktp. Oni realigas multnombrajn kulturajn aktivecojn, speciale fare de la asocioj La Fuentecilla, Amikoj de la Colegiata, Juan Guas, Akademio de Historio kaj Arto. Oni eldonas librojn de historio, arto, poezio, tiel kiel kulturajn revuojn, de historio kaj poezio ktp.

Demografio

La loĝantaro de Torrijos suferis diversajn fluktuojn. La unuaj datumoj kiujn oni konas pri ĝi devenas de la jaro 1500, kiam havis Torrijos ĉirkaŭ 610 najbarojn kio signifas proksimume loĝantaron de 3.000 loĝantoj, cifero vere grava por loĝantaro de tiu epoko. Oni poste detektas gravajn malpliiĝojn, speciale dum la 17a jarcento, kiam okazis grava malpliiĝo, atingante nombron de nuriom pli da 1600 loĝantoj. La datumoj ĝis alveno al la 20a jarcento estas la sekvaj:

Demografia evoluo de 1500 al 1900
1500 1576 1598 1650 1753 1797 1880 1900
3.000 3.800 4.000 1.612 2.200 2.900 2.890 2.923

En la jaro 2008 la loĝantaro indikita de la INE (Nacia Instituto pir Statistiko) atingas la nombron de 12.674 loĝantoj, kvankam la akceptita de la Urbodomo, konfirmita per intervenoj en sano, eduko, ktp., atingas la proksimuman numeron de 13.200 personoj, pro tio ke, inter aliaj kialoj, la enmigrado pliigis la loĝantaron laŭ konsiderinda maniero. La loĝantaro de Torrijos venas de malsamaj naskiĝlokoj. En konsento kun ĉi tiu kriterio la naskitaj en Torrijos atingas la 24%; la naskitaj en aliaj lokoj de la provinco alvenas al la 47%; la naskitaj en alia provinco nur alvenas al la 1,2%, dum la naskitaj en alia aŭtonoma komunumo atingas la 19,2%. Atentigas la alta proporcio de la naskitaj eksterlande, ĉar ili atingas la gravan nombron de la 9%. La naskitaj en "aliaj loĝantaroj de la provinco" estas tiel alta pro tio ke la naskiĝoj produktataj okazas preskaŭ totale en Toledo ĉefurbo. Sed de antaŭ malmulte oni markas kiel naskiĝintaj en Torrijos tiuj kies deveno estas ĉi tiu loko.

Monumentoj kaj interesaĵoj

Preĝejo Colegiata de Torrijos

Ekkonstruita en 1509 kaj finita en 1518. Konstruigita fare de Teresa Enríquez por sidejo de la gildo de la Sankta Sakramento. Estas konstruaĵo de transiro inter la gotika kaj la Renesanca arkitekturoj.

Palaco de Don Pedro de Castilla

Palaco de Don Pedro de Castilla nuna urbodomo.

Konstruigita de tiu kastilia monarko, kiu donacis ĝin al sia kromedzino María de Padilla, sed post ties morto ĝi pasis al ties familio. La aktuala palaco estis konstruita certe de Antón Egas. Gutierre de Cárdenas donacis ĝin al sia filo, sed post ties morto, iĝis sidejo de monaĥinoj koncipigistinoj, ĝis iĝi municipa posedaĵo en la 1990-aj jaroj. Estas klostro, kunvenejo kun belega kasona plafono, policejo, biblioteko municipa, kaj ankaŭ la oficejoj de la nova urbodomo, ekspoziciejo, kaj spektaklejo kun 226 sidlokoj, ĉambroj kaj granda konstruaĵo preta por ludado, kie iam estis kapelo.

Kapelo de la Kristo de la Sango

Konstruita ĉe antikva sinagogo juda, post kiam pasis la posedoj de la judoj al la kronp. Gutierre de Cárdenas akiris ĝin kun la resto de la konstruaĵo kaj konstruis hospitalo de la Sanktega Triunuo. La figuro de la Kristo de la Sango estas de amerika deveno, donaco de pastro torrijeño. Krom la ĉefa navo estas korto de stilo renesanca, kun arkoj sur simplej kolonoj.

Trajnstacidomo

Konstruita en la 19a jarcento, laŭ projekto por nombraj stacij de fervojoj. El ŝtono kaj rekonstruita en 2006. Estas konstruaĵo tre bone konservata.

Antikva sidejo de pensiuloj

Konstruita en la 1970-aj jaroj, enhavis domon por kuracisto kaj nun gastigas ankaŭ ALtlernejon por Isstruistoj.

Antikva akvujo

Karaktera kaj ege originala, kun alto de 25 metroj. De stilo novmudeĥara kaj konstruado de la 1960-aj jaroj, kiam oni instalis en Torrijos la hejman akvoservon. Havas poligonan formon, okflanka.

Silo por tritiko

Silos de Torrijos.

Tiuj siloj proksimaj al la stacio, eble necesaj dum la reĝimo "memsufiĉa" de la generalo Francisco Franco, jam ne uzeblas pro diversaj leĝaroj de la Eŭropa Unio kaj tiele oni planas instali tie oficejon de turismo komarka.

Plaza de España (Placo de Hispanio)

Prakonstruita komence de la 16a jarcento, kiam oni devigis la municipojn konstrui urbodomon. Sed ankaŭ ĉar Gutierre de Cárdenas konstruis sian palacon, kiuposte malaperos komence de la 20a jarcento. Iam estis portikaro por okazigi la merkatoj. Oni reformis la areon en la 1980-aj jaroj, konservante la iaman aspekton.

Plaza de la Constitución

Transformita en la 1980-aj jaroj aldonante sidlokojn. En la centro oni konstruis obeliskon el kiu fluas akvo en poligona akvujo. Estas palmoj kaj platanarboj.

Notoj

  1. Geografia situo. Municipo Torrijos
  2. Ruiz-Ayúcar Alonso, J. M., Historia de Torrijos: (De espacio rural a municipio urbano), 2003, Toledo: Diputación Provincial, ISBN 84-96211-04-3.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fotaro