Tortoman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tortoman estas komunumo en distrikto Constanța, en sudorienta Rumanio, kun 1.817 loĝantoj en 2002. Al ĝi apartenas administre la komunumo Dropia.

Tortoman situas 47 km nordokcidente de Konstanco, 12 km same nordokcidente de Medgidia.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio okazis en 1641-42, Tortoman apartenas al tiuj malmult-nombraj komunumoj kiuj rezervis sian malnovan turkan nomon. La vilaĝo-nomo venas de la turka „torto”, signifante olea torĉo. La areo iĝis rumana teritorio en 1878, post tiam inter 1880 kaj 1885 alvenis la unuaj rumanaj setliĝintoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]