Totema paliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Totemfosto)
pluraj totemaj palisoj en la parko Thunderbird Park de Viktorio, Brita Kolumbio
detalo de totema paliso en Vankuvero

Totema paliso estas monumenta skulptaĵo, ĉizita el arbotrunko kaj sekve pentrita. Totemaj palisoj ludas aparte gravan rolon en la totemisma kredo de la indianoj de la okcidenta marbordo de Nordameriko, kaj simboligas la totemajn bestojn kiuj komprenatas kiel emblemoj kaj identigiloj de indiana tribo. Ankaŭ nuntempe ili konsideratas identigaj simboloj de la indiĝenaj popoloj de Nordameriko kaj kiel artaĵoj estas ree aprezataj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino "totemo" devenas de la vorto "odoodeman" el lingvo de la algonkena lingvaro (probable la oĝibva aŭ aniŝinabeka lingvo) kaj signifas "sia tribo, sia grupo, sia familio" respektive "sia familia emblemo"[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Totemaj palisoj tradicie plej ofte produktiĝis el ligno de gigantaj tujoj (latine thuja plicata, angle western red cedar). Origine la arte ĉizitaj, altaj lignaj kolonoj fariĝis en la marbordaj regionoj de Brita Kolumbio. Tie, en la loĝloko Alert Bay, ankaŭ troveblas la tutmonde plej alta totema paliso. Ĝi konsistas el tri partoj kaj altas 56,4 metrojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]